×

Używamy ciasteczek, aby ulepszyć LingQ. Odwiedzając stronę wyrażasz zgodę na nasze polityka Cookie.

image

Esperanta Retradio 2020, Kie loĝas en la korpo la emocioj

Kie loĝas en la korpo la emocioj

Se nia koro batas ĝis la kolo, tio ne estas nur metaforo. La korpo estas pejzaĝo de la emocioj, kaj ankaŭ la cerbo disponas pri mapo de ĝi.

Ĉu oni havas "papiliojn en la ventro" aŭ la "koro batas ĝis la kolo", ĉu "malvarmo fluas desur la dorso" aŭ oni ricevas "malvarmajn piedojn", aŭ eĉ se la situacio pliakriĝas, "fermiĝas la gorĝo" - ni loke atribuas emociojn tute aŭtomate al certaj regionoj de la korpo, almenaŭ se ni parolas pri ili. La germana vorto "Angst" (timo) devenas ekzemple de la latina "angustia" (malvasto), kaj malvasto vere tie povas aperi kie antaŭe estis vasto, nome en la brusto, ĉirkaŭ la koro. La koro pliaktiviĝas ĉe timo kaj ankaŭ ĉe multaj aliaj emocioj - ekzemple ĉe ĉagreno, feliĉo kaj fiero, tiam ŝvelas la brusto - ĉe deprimo aliflanke la koro batas malforte, kaj ankaŭ por malestimo ĝi ne montras entuziasmon.

Sed ĉu ĉio tio estas entute emocioj? En la faka literaturo emocioj estas "mallongdaŭraj psikologiaj-fiziologiaj fenomenoj, kiuj servas al la adaptiĝo al ŝanĝiĝantaj mediaj cirkonstancoj". Alia difino faras distingon inter emocioj kaj sentoj, sed estas ĝenerala interkonsento ke ĉe emocioj ĉiam temas pri io kio metas la korpon en malekvilibron kaj ke la korpo deziras restarigi la ekvilibron. Ni vidas minacon, eble danĝeran beston, la koro bategas, elŝutiĝas streshormonoj, la vizaĝo grimaciĝas, la cerbo koncentras ĉiun atenton al la danĝero.

Post malapero de la danĝero reaperas trankvilo en la korpo (kaj en la animo) kaj tio ne nur okazas en la homa korpo: Emocioj sidas en malnovaj regionoj de la cerbo, multaj bestoj posedas ilin, kaj emocioj supozeble reprezentas antaŭŝtupon de la konscio. Vivaĵo rimarkas ke io en ĝi - kaj/aŭ en la medio - ne estas en ordo, ĝi sentas en tiu senco sin mem. Sed ĉu ĝi resp. ni sentas finfine ankaŭ la koncernan korpan regionon, ĉu la "papilioj en la ventro" estas pli ol nura metaforo? Finna esploristo testis tion. Li invitis 761 testpersonojn al la psikologa laboratorio kaj montris al ili sur komputilo la silueton de homo kiu de kapo ĝis piedo aperis en blua koloro.

Sed la testpersonoj povis ŝanĝi la kolorojn, ili povis plenigi la silueton kolorigante ĝin per flavo aŭ eĉ ruĝo, kie la emocioj - nome de la testpersonoj - estis fortaj kaj ankaŭ sentiĝis tiel, aŭ ili povis reiri al nigro, se tute nenio okazis. Tiam ili ricevis tekstojn por legado aŭ filmojn por spektado, kiuj estis ŝargitaj per plej diversaj emocioj - aŭ per neniu emocio - kaj tiam ili kolorigis ĉe la komputilo kion ili sentis. Ĉe mankanta emocio la tuta korpo fariĝis nigra, alikaze aperis diverseco de koloroj. Ekzemple ĉagreno kolorigis en ruĝo kaj flavo la tutan supran parton de la korpo, inkluzive de brakoj kaj kapo, dum funebro ĉirkaŭvualis ĝin plej ofte en nigro, eble kun escepto de malforta ruĝa makulo sur la brusto. Ĉe envio tio estas tute simila, ĝi sidas ankaŭ en la kapo. Ĝi ĉiam kunaktivas, escepte ĉe deprimo.

La korpo do estas pejzaĝo de la emocioj, kaj la cerbo havas mapon pri ĝi. Ĉiu cerbo. La atribuoj ne estas metaforoj, ili ankaŭ ne devenas el la koncerna lingvo - ili estas la samaj ĉe finnoj kaj svedoj, kvankam ambaŭ lingvoj tute ne estas parencaj - kaj ili ankaŭ ne devenas de la kulturoj, ĉinoj el Tajvano ankaŭ partoprenis en la testo, ili havas kaj montras la saman bildon pri siaj emocioj.

Kaj tiu atribuo estas forta, tiel forta, ke la tuto funkcias ankaŭ inverse. Se oni prezentas ĉe la komputilo al la testpersonoj kolorigitajn korpojn, ili vidas kaj prinomas la emocion. Tiel ili fariĝis signaloj, ĉu tio estis celita aŭ ne: Ni povas legi ĉe aliaj homoj en kiu animstato ili troviĝas kaj kion ni povas atendi de ili. Kaj tiel la finna esploristo povis adiaŭi la testpersonojn kun bela memoraĵo, nome la korpa bildo de la feliĉo. Ĝi, kaj nur ĝi kolorigas la tutan korpon, de la kapo ĝis la pintoj de la piedfingroj, en flavo kaj ruĝo.

Kie loĝas en la korpo la emocioj Wo die Emotionen im Körper wohnen Where the emotions reside in the body Где эмоции обитают в теле