Kiel loĝi
En nia ŝtato - por junuloj - estas pli kaj pli malfacile trovi eblon de loĝado. Ekzistas tre malmultaj homoj, kiuj disponas monon, por ke ili povu aĉeti novan loĝejon aŭ domon. Iliaj gepatroj, eĉ tuta familio, devis ŝpari gajnitan monon por helpi.
Oni povas lupreni domon aŭ loĝejon, sed tre multekoste. Kondiĉe, ke oni perlaboras sufiĉe da mono, oni pagas loĝlokon sen posedi domon, loĝejon. Tie la vivo ne estas certa, ĉiam povas okazi, ke la kontrakto rompiĝas kaj oni denove serĉas la novan spacon por loĝi.
Se oni ne havas monon, sed oni povas gajni en estonteco, oni ne povas peti monon en banko, por aĉeti loĝejon kontraŭ hipoteko. La hipoteko estas ŝuldo kaj oni devas pagi dum la tuta aktiva vivo interezojn, poste ŝulditan monon. Ne ĉiam oni sukcesas pagi tutan sumon por havigi al si loĝejon.
En fremdaj landoj oni aĉetadas malpli grandajn loĝejojn: domojn, dometojn. Se oni ne havas multe da aĵoj, sed eblas preni hipotekon, sufiĉas aĉeti kelkmetran unuĉambran loĝejon. Eĉ transportkestoj servas por vivi ene. Tio estas interesa solvo.
Kiam nia generacio plenkreskis, ankaŭ ni havis tiun ĉi problemon. La plimulto da gejunuloj vivis kun siaj gepatroj en plurĉambra loĝejo aŭ domo. Ili devis ĉiam interkompreniĝi. Tiu ĉi formo de loĝado malfaciligis kvietan vivon. La generacioj interkverelis, idoj ne havis sian propran ĉambron por ludi, eĉ gepatroj ne havis multe da spaco. Ĉiu homo ellernis pretervivi tiun ĉi komplikaĵon kaj daŭre sonĝis pri havigo de loĝeja spaco, pri sia propra loĝejo. Kvankam ili havis monon, estis malmulte da loĝejoj. Paneldomoj en urbo. Barakoj, kabanoj, dometoj.
Do en nia lando gejunuloj cerbumas pri hipoteko, se ili ne sukcesos, ili trovos malgrandan moviĝantan dometon sur kvar radoj, kiu restos staranta ie ajn en la naturo, apud vilaĝo. Sufiĉas malmulte da spaco kaj oni loĝas! Oni estas posedanto de loĝejo. Vintre oni trovos la materialon por konservi la varmon de la ruldometo. La propra memstara vivo daŭras.