Kion haroj malkaŝas
Haroj malkaŝas ne nur ion pri modaj preferoj. Se oni prilumigas ilin ĥemie, tiam ankaŭ eblas konstati, kion la homoj manĝas kaj pri kiom da mono ili disponas. Tion montras nova studaĵo kiu analizis hazarde elektitajn hartondaĵojn el frizistaj salonoj.
Kiu volas ekscii pli pri la vivokutimoj de estulo, tiu pli precize rigardu al dentoj, ostoj aŭ haroj aŭ - pli bone dirite - subigu ilin al ĥemia analizo, nome al tiel nomata izotopa prilumigo. Biologiaj kaj geoelementoj kiel ekzemple hidrogeno, karbono aŭ stroncio aperas en la natura medio kiel izotopoj - tio estas diversaj specoj de atomoj kiuj diferencas unuj de la aliaj nur per la nombroj de neŭtrinoj en la atoma kerno, do per ilia maso. Ili troviĝas en la aero, en la akvo kaj en la grundo kaj tiel eniras ankaŭ la nutran ciklon de besto kaj homo. La izotopa analizo interalie ebligas eltrovi, el kiu regiono aŭ klimata zono iu devenas.
Jam hodiaŭ tiu metodo estas aplikata en la jura medicino, se ekzemple necesas eltrovi la devenon de nekonata mortinto. Ankaŭ en la arkeologio la izotopa analizo estas ŝatata - jam kelkaj ostoj malkaŝas, kie kaj kiel homoj estis vivintaj antaŭ miloj da jaroj. Tiu metodo tamen ankaŭ taŭgas por ĵeti rigardon al la vivostilo de la hodiaŭa loĝantaro. Ĝuste tion faris teamo de la universitato de Utaho en Usono, nome helpe de harprovaĵoj oni esploris la sinnutradon de usonanoj. Izotopoj nome ankaŭ malkaŝas ĉu iu ŝatas lardon k. s. aŭ ĉu iu preferas legomon aŭ per kio iu ĝenerale sin nutras.
Tiucele estis analizita la proporcio de izotopoj de karbono kaj de nitrogreno. Tiuj izotopoj unuflanke liveras rektajn indikojn pri konsumitaj bestaj produktoj kiel viando, lakto aŭ ovoj, sed ankaŭ donas nerektajn indikojn. En la karbon-izotopoj montriĝas laŭ la aŭtoroj ankaŭ spuroj de la tipaj bestaj nutraĵoj en amasa bestobredado. En Usono tio estas grandparte maizo. Plej multaj aliaj plantaj nutraĵoj montras alian izotopan profilon. Ankaŭ tiel eblas distingi viandomanĝantojn de vegetaranoj.
Por la provaĵoj la esploristoj vizitis frizistajn salonojn en 65 urboj en la tuta lando kaj en 29 poŝtkodaj regionoj cirkaŭ Salt Lake City, por kolekti restintajn hartondaĵojn. Kiuj estis la portintoj de tiuj haroj, tion ĉe tio la esploristoj ne eksciis. Fine ili estis kolektintaj harrestaĵojn de preskaŭ 700 personoj.
La kvoto de konsumitaj bestaj produktoj kiuj devenas el la bestograsigo per maizo, laŭ la haranalizo estis en la muestro ĝenerale sufiĉe alta. Ĝi situis averaĝe ĉe 57 procentoj, la maksimuma kvoto eĉ ĉe 75 procentoj. Supozeble estis konsumita granda parto de tio ekster la propra domo, en rapidvoraj restoracioj.
Precipe en sufiĉe malriĉaj regionoj la homoj ŝajne preferas malmultekostajn proteinojn kiel tion rezultigis komparo kun statistikaj datumoj. En la lokoj ĉirkaŭ Salt Lake City la kunteksto kun la sociekonomiaj kondiĉoj estis eĉ montrebla ĉe la prezoj de la frizistoj: Tie kie estas manĝataj multe da bestaj proteinoj, tie eĉ la hartondo estis plej malmultekosta.
Ke nesana sinnutrado kaj socia statuso ofte interrilatas, tio ne estas io nova; besta proteino hodiaŭ ja estas malmultekosta kaj ĉiam disponebla, ne nur en Usono. Varia miksita manĝaĵo kostas pli, legomo ne estas tiel facile disponebla. Kaj tio havas konsekvencojn por la korpo: En la plej malriĉaj regionoj de Usono, do tie kie estas manĝata aparte multe da viando, vivas plej multaj tropezaj kaj graskorpaj homoj.