Komputiloj ne estas inteligentaj
La homa cerbo estas konsiderata la plej granda atingo de la evolucio - kompreni ĝin estas mamuta tasko de la scienco. Ke komputiloj tion ebligos, tion germana cerbesploristo opinias malprobabla: Ĝis vera inteligenteco por maŝinoj estas ankoraŭ longa vojo.
En sciencfikcio ekzistas artefarita inteligenteco kaj superkomputiloj jam delonge: "Golem" de Stanislav Lem aŭ "Hal 9000" de Stanley Kubrick pensas esence pli rapide kaj pli efike ol homaj cerboj kaj agas nur malofte laŭ la senco de siaj konstruintoj. En realo komputiloj kiuj povas superi la homan cerbon aŭ povas eĉ nur simuli ĝin estas tamen fikcio kiu ankoraŭ dum longa tempo ne realiĝos, diras la germana neŭrofiziologo.
La 76-jarulo esploradas ĉe la germana Max-Planck-instituto pri cerbesplorado rilate al evoluaj afekcioj de la cerbo kaj kiel tiuj afekcioj siaflanke kondukas al psikaj simptomoj. Tiucele oni devas studi cerbojn, ne komputilan programon, diras la sciencisto. Kiel unuopaj cerbaj regionoj kunlaboras, kiel ili estas kunŝaltitaj kaj kiel tio influas la homan konduton, tion oni povas studi nur ĉe cerboj de homoj kaj ĉe cerboj de proksime parencaj primatoj.
Jen sinteno kiu dum la kuro de la jaroj alportis ankaŭ kritikon al la sciencisto. Ĉar kun tiu maniero de cerbesplorado kunligiĝas eksperimentoj kun bestoj kaj etikaj problemoj. Tion la esplora aliro de la instituto pri molekula bioteknologio preteriras kio por la sciencisto estas ankaŭ multpromesa. En Vieno ekzemple oni laboras helpe de ĉelkulturoj de cerbo kiuj egalas al fruaj evolustadioj de la homa cerbo kaj kiuj povas doni komprenon pri evoluaj afekcioj.
Tiuj organsimilaj ĉelkulturoj havas grandecon de apenaŭ 5 milimetroj kaj ili ne posedas kognajn ecojn. Helpe de la ĉelkulturoj la esploristoj povas prilumigi la evoluon de la cerbo kaj afekciojn de la evoluo de cerbo. "La esplorado ĉe ĉelkulturoj povas kontribui por eviti kelkajn eksperimentojn kun bestoj kaj por pli celite plani aliajn eksperimentojn", diras sciencisto de la instituto. Tria aliro pri cerbesplorado temas aktuale pri la simulado de neŭronaj strukturoj helpe de komputilo. La homa cerboprojekto estas flagŝipo de la Eŭropa Unio, kiu kostos pli ol unu miliardon da eŭroj, kaj provas realigi ĝuste tion: nome krei artefaritan cerbon kiu kapablos simuli kunŝaltiĝojn kaj misŝaltojn.
La germana sciencisto kredas ke estas tre malprobable ke oni atingos tiun celon. Eĉ se komputiloj venkas super homoj en ludoj kiel ŝako aŭ goo, eĉ se estas grandaj progresoj ĉe perceptado de parola lingvo kaj ĉe permaŝina lernado, la cerboesploristo malatribuas al la sistemoj veran inteligentecon, ĉar ili estas nek kreivaj, nek kapablaj ĝeneraligi. "Komputilaj programoj scias ĉiam nur tion kion ili estas vere vidintaj", li akcentas. "Komence estis la revo ke oni povus solvi la enigmon de la kortekso tiel ke oni programadas laŭeble laŭnaturan simulaĵon de tiu strukturo", diras la cerbesploristo. Sed tio eblas je nur tre malgranda amplekso, ĉar la komplekseco estas aventurece granda.
Ĉe la komputilo la ĉeno de ordonoj sekvas strikte hierarkian strukturon - la informoj estas ĉiam prilaborataj kaj pludonataj laŭ certa sinsekvo. En la cerbo aliflanke troviĝas kunligoj de supre malsupren kaj interne de tavoloj. Tiel ekestas nekredeble densa kunplektado de reciprokaj kunligoj. "Kaj tiel ekestas dinamiko kiu estas nepercepteble kompleksa", opinias la cerbesploristo.