La brazila insularo San Petro kaj San Paŭlo
Antaŭnelonge mi vidis dokumentfilmon pri la brazila – malgrandega kaj preskaŭ nekonata – insularo San Petro kaj San Paŭlo. Poste mi serĉis en la interreto pri ĝi kaj malkovris, ke ekzistas artikolo pri ĝi en la Esperanta Vikipedio. Tamen mi preferas transdoni kelkajn el la informoj donitaj en la portugallingva versio.
La insularo estas aro de malgrandaj rokaj neloĝataj insuletoj situantaj en la centra parto de la ekvatora Atlantika Oceano, 986 km de la nordorienta brazila marbordo. Ĝi estas la dua plej orienta teritorio de Brazilo. La plej orienta estas la insulareto Trindade kaj Martim Vaz, kiu situas 1.200 km for de la sudorienta marbordo. San Petro kaj San Paŭlo estas la sudamerika loko kiu troviĝas plej proksime al Afriko.
La totala surfaco de la insularo estas nur proksimume 17.000 m², kaj la maksimuma alteco estas 18 metroj. Ĝi konsistas el kvin malgrandaj (rokaj) insuletoj kaj multnombraj rokoj.
Ĝi estas la sola loko en la Atlantika Oceano, kie la profundmara zono estas elmontrita super marnivelo. (“Profundmara zono estas tavolo de la pelaga zono de oceano. Je profundo de 3 000 ĝis 6 000 metroj, tiu zono restas en perpetua malheleco. Ĝi per si mem formas ĉirkaŭ 83% de la oceanoj kaj kovras 60% de la surfaco de la Tero.” E-Vikipedio)
La insularo estis nevole “malkovrita” en 1511, kiam ŝiparo trapasis la regionon. La ŝipo “San Paŭlo” surrokiĝis, kaj la ŝipanaro estis savita de la ŝipo “San Petro”.
La unua registrita surteriĝo sur la rokoj estis tiu de la franco Bouvet du Losier (1738); postaj okazis en 1803 kaj 1806. La plej fama vizitanto estis Charles Darwin, kiu alteriĝis en 1832, en la unua parto de sia vojaĝo ĉirkaŭ la tero.
En 1930, la Mararmeo de Brazilo instalis tie la unuan lumturon. Tiu laboro, interrompita dum kelke da tempo, finiĝis unu jaron poste, sed jam en 1933 tertremo parte detruis ĝin kaj ĝi ne plu funkciis. Cetere en tiu regiono ofte okazas tertremoj.
En la 1960-aj jaroj eksterlandaj sciencistoj vizitis la insularon, precipe Belmonte, la plej grandan insuleton.
Nur en 1995 la Brazila Mararmeo konstruis novan lumturon, kiu ekzistas ĝis hodiaŭ.
Menciindas ke, pro la fakto ke la plej alta punkto sur la insularo estas nur 18 metrojn super la marnivelo, la insuletoj estas malfacile videblaj de malproksime; do povas okazi ŝiprompiĝoj.
Koncerne al la okupado de la insularo per Brazilo, libreto publikigita de la Mararmeo klarigas jenon:
La Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de la Maro estigis la rajton de la marbordaj ŝtatoj por esplorado kaj ekspluatado, konservado kaj administrado de naturaj rimedoj, vivantaj aŭ senvivaj, kiuj troviĝas en ĝia Ekskluziva Ekonomia Zono (EEZ). Tamen rilate al insuloj la Konvencio determinas, ke “rokoj kiuj ne taŭgas por homa loĝado aŭ ekonomia vivo ne havu Ekskluzivan Ekonomian Zonon nek Kontinentan Platformon". Pro tio – kaj ĉar Brazilo opiniis grave havi tian EEZ-on – estis necese konstrui loĝejon kaj loĝi sur Belmonte. Estis konstruita Scienca Stacio en 1998, kaj ekde tiam vivas almenaŭ 4 sciencistoj (ne ĉiam la samaj) en ĝi. La okupado ne nur ebligas altnivelajn esplorojn en diversaj sciencaj branĉoj, sed ankaŭ donas al Brazilo la rajton al 450.000 km2 de EEZ ĉirkaŭ la insularo.
La insularo evidente prezentas malfacilajn vivokondiĉojn, sed la stacio estas ĉirkaŭita de riĉa biodiverseco kaj krome havas geologian strukturon en kiu troviĝas maloftaj mineraloj.
La geografia pozicio de la insularo, inter la norda kaj suda hemisferoj kaj inter la afrika kaj amerika kontinentoj, donas al la scienca stacio unikan kondiĉon por disvolviĝo de esploroj en la areoj de Meteorologio, Geologio, Oceanografio, Kemio kaj Biologio.
La insularo ludas gravan rolon en la vivociklo de pluraj specioj de bestoj, por kiuj ĝi estas grava etapo en iliaj migradoj. Tie fiŝoj, krustacoj, birdoj, testudoj kaj akvaj mamuloj nutras sin kaj reproduktas sin.
Kiel mi diris, ĉiam loĝas (kaj laboras) almenaŭ kvar sciencistoj en la stacio, sed ili restas tie nur po du semajnojn. Ili estas veturigataj per ŝipo, kiu ankaŭ kunportas la necesajn materialojn kaj nutraĵojn kaj kiu restas ankrumita proksime. La elektran energion por funkciigi lumilojn kaj aparatojn liveras fotovoltaj instalaĵoj.
En 2005 estis konstruita nova scienca stacio en iomete pli alta loko por esti protektita kontraŭ la fortaj ondoj, kiuj iĝis pli grava kaj pli ofta minaco ol tertremoj (sed evidente tiuj ne estis neglektitaj).
Krom la 4 sciencistoj loĝantaj sur la ĉefa insuleto, ankaŭ kelkaj aliaj – precipe junaj – sciencistoj povas fari esplorojn dum kelkaj tagoj.
Vidu la suban filmeton, en kiu brazila ĵurnalistino faras raporton pri la insularo. La ŝipa veturado komenciĝas en la nordorienta brazila urbo Natalo kaj daŭras inter 2 kaj 4 tagoj, depende de la tipo de ŝipo.