La Esperanto-movado meze de pandemio
Meze de la terura pandemio, kiu cunamas la mondon en ĉi tiu komenco de la jaro 2020, certe unu demando okupas la menson de ĉiuj homoj, kiuj amas nian komunan lingvon: Esperanton. La demando estas: kiel efikos la viruso rilate nian movadon?
La unua penso estas maltrankviliga. Nia kulturmovado ne estas tiel forta kiel ni volus, kaj ĝia financa bazo jam de certa tempo suferas skuojn. Se la pandemio nature damaĝas la tutmondan ekonomion, tiam evidente ĝi malfavore atingos ankaŭ nian movadon. Tamen, ni ne rajtas pensi nur ekonomie, kiam temas pri socia malsan-minaco. Ni do klopodu listigi negativajn kaj (se ili ekzistas) pozitivajn rezultojn de la pandemio je nia movado.
Negativaj faktoroj:
Niaj ĉeestaj eventoj (internaciaj, regionaj kaj landaj kongresoj, kursoj, renkontiĝoj kaj simplaj klubaj kunsidoj) estos interrompitaj. Niaj asocioj riskas perdi anojn kaj sian rolon kiel alproksimigantoj de membroj. Faritaj aliĝoj perdiĝos aŭ prokrastiĝos. Multaj fervoraj samideanoj malĝojos pro tio.
Sekve de tia manko de personaj kontaktoj, eble multaj asocianoj ne plu aliĝos al siaj asocioj, en loka, landa kaj internacia niveloj.
Prelegoj pri Esperanto en lernejoj kaj kultur-asocioj ĉesos dum certa tempo. Sekve, malpliiĝos varbado de eblaj personoj interesitaj pri nia lingvo.
Turismaj agadoj ligitaj al Esperanto (ekskursoj, ekzemple) same malpliiĝos.
Pozitivaj faktoroj:
Pro la bezono pri socia izoliĝo, interretaj personaj kontaktoj pliintensiĝas, skribe kaj parole. Precipe la junulara movado (BEJO kaj TEJO, ekzemple) lanĉas spontanajn babiladojn por praktikado de la lingvo kaj amika interapogo.
En grupaj diskutlistoj en interreto la partoprenoj estas jam nun pli intensaj kaj fervoraj. Svarmas belaj filmetoj kaj podkastoj, kiuj vigligas la homojn.
Multaj homoj interesiĝas pri reta lernado de nia lingvo. Ĉi tiu tempo povas esti favora por intensa varbado de novaj kursanoj. Duolingo estas ekzemplo. En Brazilo, konata gvidanto de diskutlisto kaj retejo por apogi la lernadon, S-ro Adonis Saliba, rapide varbis dekojn da interesitoj por sia reta kurso. Izolitaj personoj havas pli da tempo por studado.
La konata retejo edukado.net intensigis sian agadon, kaj jam proponas plurajn intervjuojn kun eminentaj fakuloj pri la nuntempa krizo, krom aliaj edukaj iniciatoj.
Diversaj revuoj disponigas abundan kaj riĉan senpagan materialon: “Monato”, “Juna Amiko”, reta Revuo Esperanto de UEA, “La Turka Stelo”, ekzemple.
Relative facile estas organizi prelegojn al klubanoj kaj asocianoj per skajpo. Kultura Kooperativo de Esperantistoj en Rio-de-Ĵanejro, ekzemple, jam tion faras de certa tempo. Surbaze de la disponebla teknologio, eĉ surogatojn de la kongresoj, kiujn oni devos prokrasti, oni povus pretigi per interretaj eventoj.
Espereble pli da Esperantistoj legos librojn dum sia izola tempo. Tio certe plialtigos la nivelon de lingvokono kaj kleriĝo inter ni. Multaj libroj en nia lingvo estas disponeblaj en interreto.
Nu, ĉi tiu skizo tute ne pretendas elĉerpi la temon. Pro optimismo, rimarku, ke mi listigis kvar negativajn punktojn kaj sep pozitivajn. Fakte, ĝi estas nur provoko. La Esperanta RetRadio partoprenas la klopodon teni alta la animon de Esperantistoj. Ni ĉiuj povas krei eblecojn por transformi la nunan krizon en favoran cirkonstancon por nia Esperanto-movado. Ni ne forgesu, ke en tempo de tutmonda sufero, ankaŭ tutmonda solidareco povas burĝoni. Kaj en etoso de solidareco, certe Esperanto povas kreski.