Muzeo de feliĉo
Malfermiĝis en Kopenhago, Danlando, eta muzeo kun ega ambicio: Muzeo de Feliĉo. En la urbocentro, en spaco de 240 m2, oni montras al vizitantoj bildojn, kiuj pensigas pri unu el la verŝajne universalaj homaj deziroj: esti feliĉa. Ne hazarde tio okazis en Danlando. Ĝi okupas la duan lokon inter la landoj, kiuj atingis plej altajn poentojn laŭ la Monda Raporto pri Feliĉo.
(https://happinessreport.s3.amazonaws.com/2020/WHR20.pdf). Tiu 200-paĝa, interesa libro estas detala analizo pri tiu subjektiva temo. Laŭ ĝi, la plej feliĉaj homoj troviĝas en Nordio, aparte en Finnlando: 7.8 poentoj. Por komparo, Britujo okupas la 13-an lokon (7.1 poentoj), Usono la 18-an lokon (6.9 poentoj), Brazilo la 32-an lokon (6.3 poentoj), Japanio la 62-an lokon (5.8 poentoj). Lastan, 153-an pozicion okupas Afganlando (2.5 poentoj).
Kial precize Nordianoj estas la plej feliĉaj en la mondo?
La respondo dependas unue de la difino: kio estas feliĉo? Kompreneble, ĝi estas tute subjektiva sento, apenaŭ mezurebla per sciencaj datumoj. Tio tamen ne baris la esploremon de sciencistoj. Ili pristudas la ampleksan gamon da faktoroj, kiuj povus kaŭzi senton de vivkontento al ordinaraj homoj. Post longa konsiderado, kun multaj favoraj kaj kontraŭaj argumentoj, ili alvenis al ses elementoj, kiuj ŝajnas esencaj. Kelkaj el tiuj elementoj koncernas al sociaj instancoj, aliaj estas kulturaj:
- bone funkcianta demokratio;
- bone funkciantaj sociaj servoj;
- malalta kvanto da krimoj;
- malalta nivelo de korupto;
- sento de libereco flanke de civitanoj;
- sento de fido inter homoj kaj rilate al registaraj institucioj.
La tuta afero aspektas sufiĉe simpla, ĉu ne? Kion devas fari la diversaj popoloj en la mondo, por atingi tion?
Se troviĝas altkvalitaj institucioj, kun minimuma grado de korupto kaj maksimuma partopreno (reprezentantiĝo) de la civitanoj, en bone funkcianta demokratia reĝimo - jen la unua paŝo. Se krome oni kreas kulturan etoson de komuneco inter la individuoj, kun interfidemo, interkonektiĝo kaj helpemo - jen la dua paŝo. Resume: sufiĉas fidinda registaro kaj solidara popolo.
Oni povas kontesti kaj pridubi tiajn studojn pri feliĉo, ĉar temas ja pri tute subjektiva, kompleksa afero. Tamen, restas la pozitiva flanko, ke oni pensu pri ĝi. Jen la mesaĝo de la nova Muzeo de Feliĉo, en Kopenhago: estas eble konstrui pli bonan mondon.