Muziko kaj koro
Lastatempe, pro la kronvirusa pandemio, montriĝis, ke multaj personoj trovas malfacile kompreni la tiel nomatajn “sciencajn faktojn”. La scienca metodo implicas interalie multnombran statistikon kaj konfirmon de eksperimentoj per ripetado. Nur tiel studobjekto povus esti konsiderata kiel “science pruvita”. Kaj eĉ post ĉiuj konfirmoj, oni ĉiam povas kontesti ĝin, se aperas novaj elementoj. Ĝis la plenumado de ĉiuj postuloj, oni povas ĝin konsideri nur kiel “indikon”, “supozon” aŭ “provizoran eblecon”. Ni donu ekzemplon.
En la monato julio 2020, prestiĝa revuo pri Kardiologio, en Usono, publikigis interesan italan artikolon pri la efiko de muziko je pacientoj kun kormalsano en gradoj I kaj II (laŭ la kutima klasifiko, ekzistas kvar gradoj de kormalsano). Oni analizis la datumojn de 159 pacientoj, kiuj spertis aŭskultadon de muziko dum po 30 minutoj en ĉiu tago, kompare kun similaj pacientoj, kiuj ne aŭskultis muzikon. Post 3 monatoj, montriĝis, ke la medicinaj testoj de muzikaŭskultintoj evoluis signifoplene pli favore, laŭ rigoraj poentoj kalkulataj per bone konata mezurmetodo. Kurioza detalo: oni ne difinis, kiaspecan muzikon ili aŭskultis, sed simple informis, ke temas pri “ĉarma”, “plaĉa” muziko.
Eble tio povus ŝajni evidenta afero, sed ĝis nun ĝi neniam estis science pruvita. Ĝis nun, oni montris, ke muziko favoras mensajn statojn, kiel anksio, deprimo, malkvieteco, misdormado kaj manko de koncentriĝo. Rilate al kormalsano, tio estas nur konjekto. Oni publikigis la menciitan artikolon kiel “komencan esploron”.
Oni ankoraŭ ne klare scias, kiu povus esti la ekspliko pri tiu fenomeno, sed ŝajnas, ke ekzistas ligo inter la nervaj impulsoj kaj la kora ritmobatado. Malpliigi anksion kaj streĉajn statojn do eble pro tio faciligas la funkciadon de la koro. Krome, aŭskultado de muziko pozitive influas sangpremon kaj spiradon.
La ĵus publikigitaj informoj pri muziko kaj kormalsano tamen ankoraŭ ne estas “pruvitaj”. Oni devas konfirmi ilin per pliaj studoj. Oni povus do demandi: se la afero ne estas pruvita, kial oni publikigas ĝin? Simple: ankaŭ per “indikoj” kaj “eblecoj” la scienco funkcias. La studo forte sugestas, ke la studitaj faktoj estas realaj, do indas, ke la scienca mondo eksciu ĝin. Tiel, cetere, aliaj sciencistoj povos alpreni la taskon ripeti la eksperimenton por konfirmo aŭ malkonfirmo. Dume, oni sciu, ke tre probable ĝi estas vera. La tempo tion montros. Aŭ ne. Intertempe, ni plezure kaj sane aŭskultu muzikon.