Nekredeble, ni povas funkcii sen tio
Ĉiu bone scias en kiu stranga situacio homoj preskaŭ en la tuta mondo nun devas vivi. La tagoj pasas, kaj ni kolektas novajn spertojn, ni ŝanĝas niajn ĝisnunajn kondutojn kaj kutimojn, ni ĉiam pli aprecas preskaŭ ĉion, kio estis ebla antaŭ tiu nuna stranga tempo.
Tiu ĉi tempo komenciĝis per timetoj, ke povos manki nutraĵo. Do homoj faris rezervojn. Malgraŭ ĉio, ĝis nun nenio mankas en vendejoj. Pro diversaj limigoj homoj butikumas multe pli malofte kaj ne estas problemo aĉeti ĉion sen la neceso stari en longa vico de klientoj. Varoj sufiĉas, homoj estas trankvilaj kaj danke al malpli ofta aĉetado ĉiuj ŝparas multe da tempo kaj benzino por aŭtomobiloj. Cetere neatendite montriĝis, ke benzino kaj dizeloleo estas multe malplikostaj.
Montriĝas ankaŭ, ke ĉiutaga aĉetado tute ne estas necesa, kvankam glaciŝrankoj kaj frostujoj pro tio iom pli laciĝas. Multaj vendejoj pro tio povas labori pli malmulte kaj fermiĝas ofte pli frue ol iam. Kiam klientoj aĉetas malpli ofte, ili aĉetas pli multe ĉiufoje. Multaj homoj rezignis pri ĉiutaga vizitado de sia ŝatata bakejo - ili aĉetas panon por kelkaj laŭvicaj tagoj, frostigas panbulojn kaj vivas kiel antaŭe.
Pluraj firmaoj ebligis al siaj laboristoj labori hejme. Ĉi-kaze tiuj firmaoj ŝparas monon, ĉar se komputilo de laboristo staras en privata loĝejo, ili ne devas pagi la uzon de energio pro tio kaj krome pro la uzo de kafaparatoj volonte uzataj dum laborhoroj. Laboristoj laŭvice ne devas translokiĝi ĉiutage al sia laborloko. Pro diversaj organizaj kialoj kaj por limigi internan interkomunikadon firmaoj ofte mallongigis la labortempon al siaj dungitoj. Montriĝis, ke plej ofte firmao funkcias preskaŭ normale, malgraŭ ke la labora tago ne estas plendimensia.
Homoj strange scipovas adaptiĝi en ĉiu situacio. Rezulte de malfacilaĵoj aŭ danĝero la homo scipovas rezigni pri senbezonaj alkutimiĝoj, okupoj aŭ plezuroj, elektante nur tion, kio vere estas necesa kaj utila, la homo estas preta ŝpari kaj eĉ malpli multe manĝas. Perdante eĉ parton de sia libereco, homoj komencas rimarki valorojn ĝis nun por ili nevideblajn, kiuj valoroj estis ja io tute normala, certa pli frue. Aliflanke ricevinte pli multe da tempo homoj ĝojas, kaj ĝuas la tempon, pasigas liberajn momentojn kiel eble plej utile.
Eble ĝuste nun, dum certa malakcelo alvenis tempo por iom pripensi la pasintecon, reorganizi sian vivon kaj fari planojn por iom nekonata estonteco? Ankaŭ de ni dependas, kiel tiu estonteco aspektos. Ni estu gardemaj kaj kiel ĉiam bonaj por la aliaj.