Nova klasifiko de la vivantaj estuloj
Antaŭ kelkaj jarcentoj, Kartezio instruis, ke kiam oni alfrontas tre komplikajn aferojn, estas prudente dividi la problemon en multajn etajn partojn kaj ordigi ilin de la plej simpla ĝis la plej kompleksa. Tio estas tipa trajto de la scienca pensmaniero. Ne ekzistas scienco sen klasifiko.
Ekzemplo de tio estas bela klasifiko de vivantaj estuloj, farita de la genia Karlo Lineo, sveda botanikisto, zoologiisto kaj kuracisto, kiu vivis en la 18-a jarcento. Oni konsideras lin patro de la moderna taksonomio: li ordigis la vivulojn laŭ specioj, familioj, ordoj, klasoj, k.s., surbaze de ilia morfologio (anatomio), kaj tio konsistigis lian klasikan verkon “Systema naturae”, publikigitan en la jaro 1735.
Nuntempe, post preskaŭ 300 jaroj, internacia komunumo de sciencistoj komencas kontesti la klasifikon de Lineo. Post 20-jara analizado, grupo de 200 fakuloj pri biologio el diversaj landoj venis al la konkludo, ke ne eblas preciza klasifiko de vivantaj estuloj se oni ne prenas en konsideron la Teorion de Evoluado, de Karlo Darwin.
“Lineo ne sciis, ke organismoj ŝanĝiĝas en sia morfologio, laŭlonge de la tempo” - ili diras. Kaj ili donas simplajn ekzemplojn. Lineo difinis birdojn laŭ tio, ke ili surhavas plumojn. Li siatempe ne sciis, ke iuj dinosaŭroj havis sur si plumojn. Alia ekzemplo: termitoj apartenis al unu ordo, sed lastatempe oni eltrovis, ke ili devenas de subgrupo de insektoj, kiu fakte apartenas al alia ordo.
Ili alvenis al la konkludo, ke ne eblas kompreni la logikon de la klasifiko de vivantaj estuloj, se oni ne serĉas iliajn evoluajn liniojn. Por klasifiki birdojn, oni devas do arigi ĉiujn ekzistantajn birdojn en unu solan genetikan arbon ĝis la unusola komuna prabirdo. Tio ne signifas, ke oni ŝanĝos la nomojn de la animaloj kaj vegetaloj, sed nur ke oni klasifikos ilin alimaniere, laŭ la konscio, ke specioj evoluas. Temas pri tute nova maniero kompreni la Biologion. Por tio oni kreis du librojn, nome “PhyloCode” kaj “Phylonym”.
Tio signifas gravan turnopunkton en la scienca mondo. Por ni, laikoj, ĝi aspektas kiel unu plia glorigo de la Teorio de Evoluado de Darwin, el la 19-a jarcento. Ĝis nun, iuj religiaj grupoj ankoraŭ kontestas ĝin, sed verŝajne en la kampo de scienco ĝi pli kaj pli firmiĝas. Se vi emas, legu fundamentan libron “La Originon de Specioj”, de Darwin, en Esperanto.