Nova stelo sur esperanta ĉielo
La Esperanta kulturo havas kuriozajn trajtojn. Unu el tiuj estas la rolo de revuoj en ĝia historio. Oni povas diri, ke ili estas esenca parto de la lingva animo. Ekde la unuaj jaroj de ĝia ekzistado, publikiĝis periodaĵoj, kiuj funkciis ne nur kiel kunigantoj de la unuaj adeptoj de la ideo, sed ankaŭ kiel lingva modelo por ĉiutaga uzado. Ili restis kiel respektindaj, amataj relikvoj de la lingvoorigino.
“La Esperantisto” estis la unua revuo en Esperanto. Ĝi publikiĝis en Germanujo kaj funkciis de 1889 ĝis 1895. Juna svedo alprenis la taskon daŭrigi la aferon kaj tiel aperis en Svedujo “Lingvo Internacia”, regule eldonita inter 1895 kaj 1914. En la jaro 1906 ekaperis “La Revuo”, en Francujo, kaj ankaŭ ĉi tiu eldoniĝis ĝis 1914. Alia epokfara kulturperiodaĵo estis “Nica Literatura Revuo”, inter 1955 kaj 1962.
La listo estas longa kaj ne eblas elĉerpi ĝin. Mi memoras, ke kiam mi estis juna, freŝbakita Esperantisto, mi sukcesis legi disajn ekzemplerojn de la bela “La Praktiko”, kiu enhavis fotojn, raportojn pri movadaj eventoj, prozaĵojn, poemojn, krucvortenignojn, kaj anekdotojn, en tre agrabla maniero. La lingvo vive pulsis en ĝi! La samon oni povas diri pri la mirinda “Heroldo de Esperanto”. En pli moderna tempo, la tradicion digne konservis la brazila “Fonto” kaj la franca “La Gazeto”, dum multaj jaroj. “La Ondo de Esperanto” estis bela parto de tiu sinsekvo, sed bedaŭrinde ĉesis publikiĝi. Nuntempe, inter diversaj aliaj revuoj, tenas la torĉon de nia revuaro la bonegaj “Revuo Esperanto” (de Universala Esperanto-Asocio), “Literatura Foiro” kaj “Beletra Almanako”, inter pluraj aliaj. Kaj honoron ni esprimu al la 40-jara “Monato”!
En la komenco de la 21-a jarcento (dua jarcento en la historio de Esperanto), novaĵo okazas: oni pli kaj pli profitas la uzadon de interreto por niaj revuoj. Pluraj bonaj periodaĵoj jam estas facile atingeblaj per ĉi tiu nova maniero, kaj kvankam multaj tradiciemaj legantoj preferas la paperajn versiojn, tamen ili kreskas kaj evoluas, precipe inter la junaj samideanoj.
Antaŭ kvar jaroj ekaperis “Turka Stelo”. Estas jam tempo atenti pri ĝi – kaj apogi ĝin. Ĝi estas simpatia, kuraĝa, diligenta kaj obstina laboro. Post tiu komenca tempo, oni jam povas aserti, ke ĝi estas serioza klopodo por enviciĝo en la liston de niaj kulturrevuoj. Sub la redaktado de turka aktivulo Vasil Kadifeli, ĝi estas akurate monata kaj enhavas varian materialon: poemojn, eseojn, rakontojn, kronikaĵojn, movadajn informojn, eltiraĵojn el aliaj fontoj kaj belajn ilustraĵojn. La grafika aspekto estas tre agrabla. La redaktoro klare esprimas sian decidon eviti en ĝi tekstojn pri politiko. Laŭ mia gusto, unu el la plej interesaj kaj klerigaj rubrikoj temas pri la greka mitologio, pri kiu ĉiunumere bele verkas la greko Spiros Sarafian. Ŝajnas al mi, ke ĉiu numero de ĉi tiu revuo (kiun la redaktoro modeste nomas “revueto”) estas riĉa materialo por veteranoj kaj komencantoj. Ĝi jam estas abonata de centoj da Esperantistoj tra la mondo. Kaj jen alloga detalo: ĝi estas senpaga!
Bonvenon al la Turka Stelo! Longan lumadon al ĝi!