Pli da voĉaj kontaktoj en Esperanto
La kronvirusa pandemio en la tuta mondo draste ŝanĝas nian vivon, precipe la sociajn rilatojn. Homoj nun ne plu kunvenu, ĉu amase en futbala stadiono aŭ en teatro, ĉu grupe en salono por ekzemple ekzerci kantojn por ĥorkoncerto. Kaj eĉ interparoloj kun najbaroj okazu en distanco de kelkaj metroj. Vizitoj de familianoj ne okazu. En vendejoj oni laŭeble evitu pagi kontante, sed oni uzu bankomat-karton sen bezono entajpi kodon.
Flugvojaĝoj estas evitendaj kaj por vojaĝoj en trajnoj aŭ aŭtobusoj oni atentu distancon al aliaj kunvojaĝantoj kaj oni portu maskon kiu kovras buŝon kaj nazon por protekti sin kaj aliajn homojn kontraŭ infektiĝo per la kronviruso. La publika vivo tiel lamas.
Tamen la vivo daŭras, sed aliforme. La sociaj kontaktoj nun okazas tra la komunikaj retoj: per telefono, televido, interreto. Subite ekestis novaj formoj kiel kunveni virtuale kaj kiel entrepreni komunajn agadojn. Tio povas esti videokonferencoj aŭ komuna muzikado tra la interreto.
Kio validas por la granda mondo, tio validas ankaŭ por nia laŭnombre malgranda Esperantujo. Kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj devas esti nuligataj kaj tiel Esperanto perdas sian bazan aplikon, nome la rektan interparoladon inter homoj el plej diversaj mondopartoj. Ankaŭ al ni E-parolantoj momente nur restas la ebleco uzi la teknikajn rimedojn por almenaŭ virtuale kunveni.
Kaj eblas ankaŭ aŭskulti la voĉojn de aliaj E-parolantoj en jutubaj filmetoj aŭ en sonregistraĵoj kiel ĉi tie en la Esperanta Retradio. Pro la nuligo de realvivaj renkontiĝoj la intereso por parolado kaj aŭskultado en Esperanto tra la teknikaj kanaloj kreskas. Mi konstatas tion per kreskanta nombro de aŭskultantoj ekde la komenco de la krizo, kaj kreskas ankaŭ la nombro de parolantoj en la RetRadio. Ankaŭ plilongiĝas la sonartikoloj kaj rakontoj.
Ĉio tio montras ke rilate al la parolado de Esperanto okazis paradigma ŝanĝo: Dum origine la lingvo estis konceptita por ĉefe skriba uzo kaj ke tial parola uzo ne tre bone evoluis, nun estas granda la defio paroli la lingvon tiel klare ke ĝi povas esti komprenata de homoj kun plej diversaj lingvaj fonoj. Tio signifas ke necesas pli klare difini la fonologian sistemon de Esperanto kaj instrui la ĝustan prononcon ekde la unua leciono por eviti akĉenton. Tio kaŭzos kompreneble problemon ĉe tiuj lernantoj kiuj ja interesiĝas pri Esperanto pro scivolemo, sed kiuj ne intencas vere paroli ĝin.
Sed fine ja nur parolemaj homoj volas partopreni en la E-movado, do en la socia vivo de Esperanto. Ne plu tiom gravas dissendi bele presitan "organon", sed starigi voĉajn kontaktojn helpe de la interreto. Bonŝance ekzistas kelkaj videoblogistoj kiel ekzemple Evildea el Aŭstralio kiuj plenumas tiun taskon, sed necesas tiaj parolantoj en ĉiuj partoj de la mondo.
La kronvirusa pandemio evidentigis al ni ke ni estas unu homaro sur nia planedo. Se ni deziras ke Esperanto pluvivu, tiam la lingvo devas esti vere universala. Ekzemple devus aperi E-parolantoj en la interreto kiuj rakontas pri travivaĵoj el la propra lando. Tio povus krei ian "familian senton" en la tutmonda E-komunumo. La Esperanta RetRadio kontribuos al tio.