×

Używamy ciasteczek, aby ulepszyć LingQ. Odwiedzając stronę wyrażasz zgodę na nasze polityka Cookie.

image

Esperanta Retradio 2020, Pollando kaj Irano

Pollando kaj Irano

Laŭ la plej novaj genetikaj esploroj, pli frue antaŭitaj de lingva esplorado poloj estas tre proksimaj parencoj de irananoj. La popoloj kiuj kreis la iranan civilizacion kaj la civilizacion de la antikva Hindio, estis homoj devenantaj el la (pli malpli) mezorienta Eŭropo (ankaŭ el Pollando). Poloj do havas komunajn radikojn kun iamaj persoj – ambaŭ nacioj estas hindeŭropanoj.

Verdire plimulto da personoj rimarkas la Proksim-Orienton tra la prismo de Islamo, kio ne estas tute vera – sed tia estas rakontado de amaskomunikiloj. Tamen montriĝas, ke jam en la 16-a j.c. - la tempo de la pola reĝo Stefano Batory - okazis klopodoj alianciĝi kun Persio. Oni pensis pri tia kristana persa koalicio, direktiĝinta kontraŭ islama Turkio, tial la bonaj interrilatoj inter ambaŭ ŝtatoj daŭris centojn da jaroj.

Ĝenerale oni opinias, ke Turkio estis unusola ŝtato, kiu ne agnoskis la dispartigojn de Pollando fare de Rusujo, Prusujo kaj Aŭstrujo (okazintaj en 1772,1793 kaj 1795), tamen fakte ankaŭ Persio ne agnoskis ilin. En la 19-a jarcento la kunlaboro de poloj kaj persoj estis tre proksima, kies ekzemplo estas la fakto, ke unu el polaj oficiroj, iama soldato de Pola Legio, Izydor Borowski eĉ fariĝis veziro. Li batalis en persa armeo, pereis apud Herato kaj pro siaj meritoj fariĝis eĉ la nacia irana heroo kaj patrioto, simile lia filo Antoni Borowski.

Ekzistas pluraj kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj ligoj inter ambaŭ ŝtatoj. Poloj konstruis transiranan fervojon, kies reloj estis produktitaj en Pollando. Dum la milito estis akceptitaj de irananoj polaj rifuĝintoj, infanoj, orfoj - okazis granda helpo flanke de Irano. En la periodo de socialismo en Pollando poloj konstruis en Irano elektrejojn, cementejojn, ŝtalejojn kaj multajn vojojn.

Ankoraŭ ĝis la 2016-a jaro la rilatoj inter Pollando kaj Irano estis korektaj. Tiutempe post la vizito en Pollando de la vicprezidento kaj la ministro pri eksterlandaj aferoj de Irano oni eĉ subskribis kontrakton pri la importo de dizelpetrolo el Irano. Bedaŭrinde la kontrakto ne sukcesis, ĉar ekzistis fortoj, kiuj ne deziris tiuspecan disvolviĝon de eventoj.

Bedaŭrinde kaj Irano kaj Pollando nuntempe estas devigitaj lukti kun la potenco de grandaj internaciaj korporacioj, kiuj ĉiam pli globaliĝas. Tiu realo devus plifortigi la kunlaboron kaj amikecon inter ambaŭ ŝtatoj por estonteco kaj devus esti la ŝtono fundamenta de la pola politiko en la Proksima Oriento.

La irana pola alianco, la kunlaboro, havas ankaŭ universalan dimension. Ne temas nur pri realigado de komunaj profitoj de du ŝtatoj, kiuj aktuale iras la saman vojon. Temas pri batalo pri bazaj valoroj en la publika vivo, pri honesteco, justeco, suvereneco de ĉiuj sendependaj, libere disvolviĝantaj kaj pacemaj landoj, pri tio kio estas detruata per la nuntempa globalismo. La civilizacio de avareco devus esti anstataŭigita per la civilizacio de amo, kunlaboro, vero. Poloj kaj persoj havas tion jam kvazaŭ en la sango. (laŭ materialoj de eksperto de Nacia Instituto pri Strategiaj Studaĵoj, kies celo estas la integrado de noblaj poloj ĉirkaŭ strategiaj celoj de Pollando)

Pollando kaj Irano Poland and Iran Польша и Иран