Pri la emo lerni duan lingvon
Antaŭhieraŭ nia amiko Paŭlo Viana raportis pri IKU-prelego de profesoro Grant Goodall kiu tie prezentis rezultojn de esploro pri la aĝo en kiu homo pli aŭ malpli bone lernas duan lingvon: Li nomis la aĝon de 17,4 jaroj kiu estas laŭ li la turnopunkto por la kapablo lerni duan lingvon. Restas tamen malklare kial tio okazas kaj tial li volas per pluaj studoj eltrovi pli pri tiu mistero.
Mi ja ne estas lingvisto, sed ekonomiisto, kaj pro tio mi havas jam de mia studenta aĝo alian vidpunkton. Nome temas malpli pri kapablo aŭ nekapablo lerni kroman lingvon, sed pri la emo fari tion.
Koncize dirite, la afero estas jena: Infanoj lernas ĉefe per imitado de tio kion ili aŭdas: Ili imitas la kadencon, la unuopajn fonemojn kaj memortenas vortojn kaj frazojn, sendepende ĉu temas pri unua, dua aŭ tria lingvo. Laŭ kreskanta aĝo tiu imitemo malkreskas, ĉar ĉiu nova fonemo, vorto aŭ frazo kaŭzas certan penon kaj ili preferas uzi tion kion ili bezonas por komuniki kun familianoj kaj amikoj. Ili koncentriĝas pri la propra unua lingvo kiu plej ofte ne estas iu norma lingvo, sed regiona aŭ loka lingvaĵo.
Se infano en Aŭstrio parolas denaske lokan dialekton, tiam eĉ la lernado de la normgermana kaŭzas penon. En tiu kazo la vortoj ja estas tre similaj, sed estas alia parolmelodio, aliaj gramatikaj formoj, aliaj sonoj. Sed ĉar la infanoj hodiaŭ jam kiel beboj aŭdas normgermanan paroladon, ili paralele lernas tion, sed plej ofte kun malpli da entuziasmo.
Kaj hodiaŭ la infanoj aŭdas ankaŭ la anglan, ekzemple kiam ili spektas porinfanajn programojn en televido. Miaj nepinoj antaŭ jaro surprizis min kiam ili diris al mi ke ili spektas "Paw Patrol". Tiu animacia serialo ege plaĉas al ili. Sed la infanoj nekonscie pensas ekonomie. Ili elfiltras tion kion ili ne bezonas. Kaj ju pli aĝaj ili fariĝas, des pli ili lernas tion kion ili devas lerni en lernejo.
Tio signifas ke en lingvolernado ili limigas siajn klopodojn al la skriba lingvo. La parolado de fremda lingvo kaŭzas penon kaj tial ili ne klopodas bone lerni la prononcon. Ili ĉesas imiti, eble ili jen kaj jen konscie imitaĉas. Tio koncernas ĉe ni en Aŭstrio ĉefe la anglan lingvon. Gejunuloj ja koncias ke la angla estas utila en la profesia vivo kaj ke tiu lingvo ankaŭ bone taŭgas por fanfaroni, sed la rilato al tiu lingvo restas plej ofte malvarma.
Kaj tiu sinteno bremsas la emon lerni pluan lingvon. Restas nur malmultaj talentuloj kiuj trovas ĝojon en lingvolernado. Tio validas ankaŭ por la lernado de Esperanto: Plej multaj lernantoj ĉe Duolingo kontentigas per tio scivolemon, el centmiloj da lernintoj restas manpleno da homoj kiuj starigas rilaton al la esperanta mondo.
La Esperanta Retradio celas iom pligrandigi la nombron de homoj kiuj post lernado en kurso volas daŭrigi la rilaton al Esperanto kaj al ĝia medio. Ili povas lerni per aŭskultado kaj legado. Tio estas nemalhavebla tasko.