Projekto TAMAR
Antaŭ kelkaj semajnoj oni festis en Brazilo la 40-an datrevenon de la kreo de la Projekto TAMAR.
TAMAR estas mallongigo de “TArtaruga MARinha”, kiu signifas “Mara Testudo”. Temas pri projekto de konservado de tiaj testudoj.
La ideo pri tiu projekto aperis en la 1970-aj jaroj per grupo de studentoj pri oceanografio, kiuj vojaĝis 4.000 km laŭlonge de dezertaj strandoj por fari esploradon. En nordorienta Brazilo ili vidis kaj fotis fiŝkaptistojn kiuj mortigis marajn testudojn - bestojn kiuj jam estis minacataj de forpereo. La studentoj sendis fotojn kaj raportojn al aŭtoritatoj. Post tio estis fondita la Projekto Tamar en 1980. Nuntempe ĝi estas internacie agnoskita kiel unu el la plej sukcesaj agadoj pri konservado de maraj bestoj. Ĝi estas modelo por aliaj brazilaj kaj eksterlandaj programoj kaj projektoj, precipe ĉar ĝi inkluzivigas marbordajn komunumojn en sian soci-ekologian laboron. Ekde 1988 la Fondaĵo “Pró-Tamar” subtenas la laborojn pri konservado kaj esplorado.
La Projekto TAMAR agas en naŭ brazilaj ŝtatoj en entute 26 marbordaj lokoj, kies plej norda troviĝas en la ŝtato Cearao kaj la plej suda en Sankta Katarino, kiuj distancas je proksimume kvar mil kilometroj unu de la alia. Temas pri lokoj precipe sur kontinentaj, sed ankaŭ sur kelkaj insulaj strandoj, kiuj estas areoj por nutrado, reproduktado, kreskado kaj ripozo de testudoj. La administra centro (aŭ nacia sidejo) de la projekto situas en la urbeto Praia do Forte (ŝtato Bahio), konata pro siaj belaj plaĝoj.
TAMAR estiĝis kun la celo protekti la minacatajn marajn testudojn. Tamen oni konstatis, ke la laboro ne povas esti limigata al testudoj, ĉar unu el la ŝlosiloj de la sukceso de tiu misio estas subteni la disvolviĝon de marbordaj komunumoj, por oferti ekonomiajn alternativojn al ili. Tiuj komunumoj antaŭe estis ĉasantaj la marajn testudojn por nutri sin de la viando kaj de la ovoj, krom vendi la karapacojn al turistoj. (Cetere la projekto ankaŭ protektas ŝarkojn kaj aliajn speciojn de maraj bestoj.)
Ekde la komenco, necesis eltrovi pionirajn teknikojn, kaj por la konservado de la bestoj kaj por la disvolviĝo de la komunumoj, agoj adaptitaj al la realaĵoj de ĉiu el la koncernaj regionoj. Por protekti la testudojn estis kaj estas ankaŭ necese konservi la marbordajn ekosistemojn.
La projekto havas nun 26 centrojn por vizitantoj. En ili oni donas ĉiujn informojn pri la historio, celoj kaj laboroj de TAMAR, oni montras fotojn, kelkfoje videojn kaj en basenoj divers-aĝajn testudojn.
Proksimume 1.200 homoj – ĉefe enloĝantoj de la koncernaj komunumoj – laboras por la projekto. Danke al tiu laboro la nombro de (subsablaj) nestoj de maraj testudoj en Brazilo kreskas. En la periodo de reproduktado de 2015-2016 oni protektis 26.000 nestojn, el kiuj ĉirkaŭ 2,5 milionoj da idetoj atingis la maron. Laŭ informoj el la sama jaro TAMAR sukcesis en 35 jaroj ebligi al 25 milionoj da testudidetoj kuri al la maro.
Tamen bedaŭrinde nur unu aŭ du el mil atingas la plenkreskecon. La ĉefaj kaŭzoj estas plasta rubaĵo kiun la bestoj englutas kaj fiŝistaj retoj en kiuj ili kaptiĝas kaj restas ĝis la morto. Laŭ media retpaĝo (https://thegreenestpost.com/mil-tartarugas-morrem-todos-os-anos-no-litoral-norte-paulista-por-causa-da-poluicao-2/) en la nura norda marbordo de la brazila ŝtato San Paŭlo mortas mil testudoj ĉiujare pro tiu kialo.