Rafaelo en Romo, post 500 jaroj
La jaro 2020 ne estos memorata nur kiel jaro de pandemio, sed ankaŭ kiel jaro de geniuloj. Jubileas en ĝi interalie Da Vinci, Beethoven, Fellini kaj ... la granda Rafaelo Sanzio, kiu mortis en 1520, nur 37-jaraĝa. Kaj malgraŭ la socia skuo kaŭzita de la viruso, granda ekspozicio programiĝis en Romo, kun 120 artaĵoj de tiu eminenta geniulo. La kolekto inkluzivas la tutan karieron de la artisto. Ankaŭ en Germanujo kaj Anglujo estis planitaj similaj ekspozicioj. Alia bela omaĝo okazis en Vatikano, kie dek tapetoj desegnitaj de Rafaelo (pro mendo de Papo Leono la X-a) revenis al la muroj de Siksta Kapelo. La tapetoj konsistas el lano, silko kaj oro, kaj rakontas la vivon de Sanktaj Petro kaj Paŭlo.
Rafaelo Sanzio naskiĝis en la urbo Urbino, kiu estis grava kulturcentro. Oni konsideras lin kiel unu el la ĉefaj figuroj de Renesanco - apud Mikelanĝelo kaj Da Vinci. Li estis filo de alia gravulo en la mondo de pentrarto, nome Giovanni Santi. La patro frue stimulis la filon pri arto. Pro la brila talento de la junulo, jam en lia adoleska aĝo oni nomis lin Majstro. Li vivis poste en la urboj Sieno kaj Florenco, tio estas, en la lulilo de Renesanco.
Rafafelo estis socie influa kaj vigle kunvivis kun la aristokrataro kaj kun korteganoj. Poste li loĝis en Romo, kie li vivis ĝis sia morto. Unue li ricevis mendojn de Papo Julio la II-a, poste de Papo Leono la X-a. Li estis arkitekto de la nova Baziliko de Sankta Petro, kaj tie li faris arkeologian mapon de la urbo.
Kurioze, Rafaelo mortis en la sama tago, kiam li kompletigis 37 vivojarojn.
Liaj pentraĵoj, desegnaĵoj kaj arkitektaj verkoj troviĝas en multaj preĝejoj kaj muzeoj tra la mondo. Unu el liaj plej famaj verkoj estas “La Demeto de Kristo”, de 1505.
La arto de Rafaelo enhavas kelkajn trajtojn, pri kiuj oni devas atenti:
delikatecon kaj mildecon - perfektajn formojn, harmonion - regulajn formojn kaj kolorojn, impreson pri ordo kaj sekureco - ampleksajn, klarajn spacojn, ekvilibran simetrion -- klaran, simplan esprimon, sen ekscesoj.
La arto de Rafaelo konstruiĝis laŭ la klasikaj ideoj de beleco, en la “renesanca humanismo“. Oni nomis lin ”Princo de la Pentristoj“.