Salivo plenumas multajn taskojn
Salivo estas perceptata ofte kiel io naŭza. Kiom grava ĝi estas, tion oni nur rimarkas, kiam ĝi mankas, ekzemple ĉe seka buŝo. Kaj ĝi estas speco de superlikvaĵo. Esploristoj pli precize prilumigis kiel la kraĉaĵo en la buŝo fariĝas sekureca servo.
Altgrade specialiĝintaj glandoj en la buŝo igas el kraĉaĵo specon de superlikvaĵo. Al tio ĉiu el la tri ĉefaj glandotipoj kontribuas per certaj substancoj kiuj igas la salivon ĉe la enirejo al nia korpo al speco de pordogardisto. Usonaj esploristoj de la universitato de Buffalo priskribas en faka ĵurnalo kie precize diversaj enhavaj substancoj ekestas.
La salivo en nia buŝo ne estas nur simple akvo kiu kapablas moligi pecetojn da pano. Ĝi estas speciala likvaĵo kiu transprenas tutan serion da taskoj. Al tio apartenas forfluigi nutraĵrestaĵojn de la dentoj kaj el la interdentaj spacetoj, kaj prizorgi la daŭran mineralizon de la dentoj kaj elimini infektantojn. Krome la kraĉaĵo en la buŝo jam komencas digesti amelon ekzemple el nudeloj.
"Salivaj proteinoj formas la aliron al nia korpo", diras la esplorestro. "Ni suferas, se ili ne ĝuste funkcias." Ekspertoj parolas pri tio ke plenkreskulo formas proksimume unu litron da salivo en tago. La ĉefa parto el tio devenas el la grandaj salivaj glandoj. Ili estas subdividitaj laŭ tri tipoj kiuj aperas ĉiam duope: La orela saliva glando (glandula parotis), la mandibla saliva glando (glandula mandibularis) kaj la sublanga saliva glando (glandula sublingualis). Ĉiu glandospeco produktas unikajn sekreciaĵojn kiuj sekve miksiĝas kaj formas la kraĉaĵon.
Signifan parton de siaj apartaj ecoj la salivo ricevas per proteinoj kun tre specialaj taskoj. "Ĝis nun sciencistoj ja havis imagon pri tio kiuj proteinoj aperas en la buŝo. Sed ne ekzistas kompleta bildo pri tio de kie ili devenas. Ni volas fermi tiun truon", diras la esplorestro. Li nun povis montri kun sia teamo kie tiuj proteinoj estas formataj. Tiucele ili pli detale prilumigis kiuj genoj en la ĉeloj de la glandoj estas aktivaj. El tio ili povis konkludi kiuj proteinoj tie estas aparte forte formataj.
Tiel la orela kaj la mandibla salivaj glandoj grandkvante produktas salivajn amilazojn kiuj helpas en la malkomponado de amelo. Krome la rezultoj de la esploristoj indikas ke ne ĉiuj proteinoj en la kraĉaĵo devenas el la salivaj glandoj, sed ke ili povus ekzemple deveni el sangoplasmo.
La esploristoj esperas ke iliaj rezultoj ebenigos la vojon por novaj medicinaj prilumigeblecoj. Tiel estas jam delonge deziro de medicinistoj konkludi surbaze de la konsisto de la salivo pri korpaj funkcioj kaj malsanoj.