Unu mondo – unu lingvo
Senvorta “esperanta” komunikilo
Sufiĉe ofte en Israelo, en televidaj programoj kaj en artikoloj, oni uzas la terminon “Esperanto”. Bedaŭrinde, preskaŭ ĉiam, oni tute ne rilatas specife al la lingvo Esperanto sed oni uzas tiun terminon kiel sinonimon por io “universala” aŭ “komuna kaj komprenebla por ĉiuj”. Sed tamen tio estas iamaniera omaĝeto al nia lingvo.
Tikla ekzemplo de tia uzo, aperis antaŭ kelkaj jaroj en la reklamado de universala komunikilo por turistoj, kiun mi hazarde malkovris kaŝitan en unu el miaj libroŝrankoj. Tiam homoj, dum la preparoj por vojaĝo en fremda lando, kutimis aĉeti poŝformatan libreton kiel konversaciilon por tie elturniĝi. Ili klopodis lerni frazojn en la fremda lingvo por demandi informojn, tute forgesante, ke, se oni ne komprenas la respondojn, la tuto fariĝas senutila frustra klopodo. Tiam, kiel hodiaŭ, la ĉefa neceso por turistoj ŝajnas esti aĉeti varojn aŭ servojn kaj do komprenigi, kion oni deziras.
Tiucele, la reklamado por la novtipa konversacia helpilo parolis pri “tuja Esperanto” sub la slogano “unu mondo, unu lingvo”. La proponita lingvo estis tiu de bildoj laŭ la banale akceptita onidiro “bildo valoras mil vortojn”. Kaj jen la alloga reklama teksto:
“Kiom da fojoj vi intencis mendi ion kaj ricevis ion alian? Kiom da fojoj vi intencis diri ion kaj oni komprenis ion alian? Ekde nun tio ne plu okazos. Ekde hodiaŭ vi povos vagadi kaj ĉiuloke ricevi ĝuste tion, kion vi deziris. “Unu mondo – unu lingvo” estas poŝforma vortaro de fotoj, kiu helpos al vi precize komuniki preskaŭ ĉiun vian deziron, ĉie ajn en la mondo, eĉ en la plej remotaj lokoj ankaŭ, se vi ne konas eĉ unu vorton de la loka lingvo. Kiam vi deziros ion serĉu la taŭgan foton en la vortaro kaj indiku ĝin per fingro. Helpe de nia noviga vortaro vi ne plu havos problemojn de lingvo, ĉar vi parolos lingvon kompreneblan por ĉiuj – la lingvo de bildoj kaj unu bildo valoras mil vortojn. En la libreto aperas kolekto de fotoj kaj miloj da utilaj detaloj pri variaj temoj: nutraĵo, loĝado, transportado, butikumado, amuziĝo, krizaj situacioj kaj ĝeneralaj informoj. La elekto de la temoj kaj fotoj baziĝas sur la sugestoj de miloj da vojaĝantoj al eksterlando kaj sur la personaj spertoj de la aŭtoroj dum ilia multjara laboro kiel profesiaj gvidantoj en eksterlando.”
Nuntempe, dank' al ĉiam pli altteknologiaj porteblaj aparatoj, ŝajnas, ke baldaŭ realiĝos la revoj el la malnovaj sciencfikciaj filmoj. Tie homoj el malsimilaj landoj (eĉ planedoj!) povis tute nature interkompreniĝi dank' al porteblaj aparatoj de simultana voĉa tradukado. Kompreneble la aŭtomataj tradukiloj havas gravajn difektojn, inter ili la plej grava estas la nekapableco uzi, laŭ la kunteksto, la precizan signifon de la multnombraj plursignifaj vortoj de la etnaj ligvoj. Kaj, malgraŭ, ke jam multajn jarojn oni anoncas mirigajn progresojn de la tiel nomata “artefarita inteligenteco”, la revita celo restas treege malproksima, se entute ebla.
Kompare al la etnaj lingvoj, Esperanto havas tre malpli grandan nombron de plursignifaj terminoj kaj jen do plua elstara avantaĝo de nia lingvo.