Urboj sen trafikŝtopiĝoj
La kronviruso akcelis ion kion protektantoj de la klimato kaj esploristoj pri la estonteco jam delonge sopiris: Malpleniĝintaj stratoj kaj sur la ĉielo apenaŭ plu survojas aviadiloj.
En la germanaj urboj Berlino, Hamburgo kaj Munkeno dum la semajnoj de enŝlositeco laŭ trafikinformaj centroj pli ol triono malpli da aŭtomobiloj, aŭtobusoj kaj motorcikloj survojis. Ĉu aperis urĝohoroj aŭ trafikŝtopiĝoj? Maltrafe. Kaj la enaerigoj de karbondioksido kaj de nitrogenoksido signife malkreskis.
Sed kio okazos kiam ĉiuj kiuj ĝis nun laboris en hejma oficejo nun denove veturos al siaj laborejoj? Kiel povus aspekti tia nova normaleco? Ĉu porokazaj biciklaj vojoj, trafikdirektaj sistemoj, altaj kotizoj por parkumejoj, enurba kotizo por la veturado de aŭtomobilo - do elementoj de inteligenta urbo - vere estas la solvoj por la problemo de movebleco?
"Jes", diras inĝeniero de faka firmao pri trafikinstalaĵoj. "Per inteligenta ŝaltado de trafiklumoj trafikŝtopiĝoj povas esti reduktataj ke 25 procentoj." Per artefarita inteligenteco kaj grandmezura prilaborado de datumoj la cifereca tekniko jam kapablas atingi per malmulte da peno signifajn rezultojn.
Bazo por tio estas cifereca infrastrukturo en la urboj kaj la kunretigo de veturiloj kaj trafiklumaj instalaĵoj. Novaj aŭtomobiloj jam disponas pri tiaj instalaĵoj. Krome preskaŭ ĉiu intertempe posedas kompufonon kun programoj por birado. La necesa infrastrukturo parte jam ekzistas kaj devas nur esti plivastigata.
Tiel eblus tuj komenci tion: Per adaptiva ŝaltado de trafiklumoj kiuj aŭtomate adaptiĝas al la aktuala trafiksituacio.
En Madrido, Mumbajo kaj Quito la firmao jam instalis tiajn sistemojn. La kostoj estas 2,5 eŭroj por enloĝanto por la instalo kaj unu eŭro en jaro por la funkciigado.
Samtempe la urbo ŝparas la kostojn kiuj ekestas pro trafikŝtopiĝoj: Ĉe 25-procenta redukto tio estas por enloĝanto ĉirkaŭ 500 eŭroj en jaro. Se oni krome sendus la rekomendojn pri itinero kiuj estas adaptitaj al la ŝaltado de la trafiklumoj, tiam eĉ la duono de la trafikŝtopiĝoj estus evitebla kaj 1000 eŭroj por civitano en jaro estus elŝpareblaj.
Ĉar per tio ankaŭ la enaerigo de karbondioksido malkreskos, ankaŭ financado per CO2-certifikatoj estas imagebla. Multaj strataj trakoj povus esti alikonstruataj, la gajnita spaco povus servi por piedirantoj kaj biciklantoj.
Do apliko de inteligentaj solvoj povas decide plibonigi la trafiksituacion en urboj kiuj suferas pro la plago de trafikŝtopiĝoj.