Virinoj en muziko (22)
La Beginoj
En la XII-a jarcento, aperis movado gvidata de virinoj, kiuj sin dediĉis al spirita vivo. Ilia celo estis fordoni sin al Dio, sen akcepti la normojn de monaĥejo, sen votoj al ekstera aŭtoritato. Ili estis la Beginoj, kiuj organiziĝis en liberaj komunumoj, ekster la strukturoj de la Katolika Eklezio kiel institucio, sed ligitaj al la kristana kredo.
Tiu movado naskiĝis unue en Flandrio kaj Nederlando kaj poste etendiĝis tra Eŭropo. Laŭ la plej disvastigita versio, grupo da virinoj konstruis la unuan beginejon en 1180 en Lieĝo (Belgio).
Tiuj virinoj de profunda spiriteco havis kiel celon, ampleksigi kaj profundigi siajn sciojn pri la Sanktaj Skriboj. La plej multo el ili estis kleraj virinoj de supera kaj meza klaso de ampleksa kulturo.
Ili unue dediĉis sian vivon al preĝado, sed baldaŭ ili turniĝis al sia ĉirkaŭaĵo kaj ĉiutage kaj humile fordonis sin al karitato.
La beginejoj estis sendependaj tiel spirite kiel materie, ĉar la fratinoj prilaboris tekstilaĵojn, per kio ili financis la diversajn agadojn de la komunumo.Tio permesis al ili vivi laŭ sia propra libera volo.
Plej multaj beginoj praktikis iun arton, precipe muzikon, sed ankaŭ pentradon kaj literaturon. Ili bone konis la literaturajn tendencojn de sia tempo kaj kontribuis al la literatura disvolviĝo.
Ili estis la unuaj virinoj kiuj verkis siajn versojn en sia gepatra, vulgara lingvo, anstataŭ la latina. Tiel iliaj pensmanieroj kaj predikoj estis pli bone komprenataj de iu ajn.
Pluraj Beginoj verkis kaj komponis, sekvante la trobadoran stilon. Ili anstataŭigis la ‘Ĝentilan amon' por la ‘Mistika Amo' en poemoj kaj kantoj prezentitaj kiel dialogoj inter Nobla Sinjorino Animo kaj Sinjorino Amo. Senbrue ili praktikis spiritan klerigadon ĉe la homoj, kiuj eskapis de la regado de la Eklezio.
Ilia elekto de vivo kaj ilia intelekta sendependeco kaŭzis la alarmon ene de la Eklezio, kies aŭtoritatojn iamaniere kaj vole nevole, ili defiis. Dum la daŭro de la mezepoko venis tempo, kiam tio estis permesita kaj alia, en kiu ili estis perforte persekutitaj. Tio komenciĝis kadre de la ĵus formita Inkvizicio, kiam la reĝoj havis la potencon kaj la Eklezio la spiritan regadon de la eŭropaj mensoj.
Finfine la persista persekutado devigis la Beginojn aliĝi al religiaj ordenoj por protekti sin ene de monaĥejoj, aŭ simple disiĝi, fuĝi, ne plu videbliĝi.
Sed estis pluraj kazoj, en kiuj ili estis akuzitaj je herezo, kaj kondamnitaj al morto per bruliĝo.
Unu el la plej konataj kazoj estas tiu de la poetino Margarita Porete, kies verko "La Spegulo de Simplaj Animoj", atestas pri ŝia alta nivelo kaj rafinita edukado. Ŝi estis akuzita esti sorĉistino kaj estis bruligita vive pro herezo en Parizo en 1310.
Fakuloj konsideras la poetinojn Margarita Porete, Beatriz de Nazaret, kaj Matilde de Madgeburgo pionirojn de la mistika poezio de tiu epoko.
Inter la plej kleraj Beginoj, indas memori Maria de Oignies, Lutgarda de Tongeren, Juliana de Liege. Sed la plej fama mistika Begino estas sendube Hadewijch de Antverpeno (ĉirkaŭ 1200-1240) la aŭtorino de pluraj verkoj de poezio kaj prozo, inkluzive de pluraj leteroj adresitaj al amikoj tra Eŭropo.
Ŝi supozeble estis de nobla origino, kiel montras ŝiaj profundaj teologiaj scioj kaj ŝia brila majstreco de la literaturaj tendencoj de ĝentila amo. Tio montriĝis ne nur per la strukturo de la komponaĵoj, sed ankaŭ per la bildoj kaj temoj, kiujn ŝi uzis por esprimi sian mistikan kuniĝon kun Dio.
El ŝia verko estas nur kvar manuskriptoj, kiuj enhavas Strofajn Poemojn, Viziojn kaj Leterojn. Nur en unu el ili ŝia subskribo aperas kiel " Benita Hadewijch de Antverpeno ”. En siaj Vizioj (kiuj, same kiel la Leteroj, estas adresitaj al ŝiaj sekvantoj) ŝi ellaboras, pli ol teorion pri Amo, "Arton de Amado", laŭ siaj propraj vortoj. La Strofaj Poemoj estas efektive kantoj skribitaj laŭ la trobadora stilo, por servi la preĝojn de ŝiaj junaj lernantoj, kiuj tiamaniere memorigis ilin multe pli facile kaj asimilis la pensojn, kiujn ŝi volis transdoni. Por ĉi tiu celo ankaŭ ŝi uzis ripetadon kaj paradokson, kiuj permesis al la animo malfermiĝi al iu sperto for de la intelekto.
Hadewijch de Antverpeno estas konsiderata la patrino de la flandria lingvo, kiel Matilde de Magdeburgo estas de la germana kaj Margarita Porete apartenas al la francoj.