Virinoj en muziko (9)
Barbara Strozzi estis virtuoza kantistino kaj ege talenta komponisto naskita en Venecio en 1619. Ŝia patrino estis domlaboristino en la domo de Giulio Strozzi, kiu estis, plej probable, la patro de Barbara.
Giulio Strozzi estis elstara venecia poeto kaj eldonisto de tekstoj de opero. Tre juna, Barbara montris sian mirindan muzikan kapablon per sia rimarkinda voĉo.
Estis Giulio Strozzi kiu rekonis kaj kultivis la eksterordinaran talenton de Barbara kiel kantistino kaj komponisto. Li aranĝis por ke ŝi ricevu lecionojn de kanto kaj komponado, kun unu el la plej influaj veneciaj komponistoj de opero de tiu tempo, Francesco Cavalli.
Ŝi kreskis en la monda ĉefurbo de la opero; en la domo de fama verkisto; meze de kantistoj kaj komponistoj kaj lernante de la plej bonaj muzikistoj, do ŝiaj eksterordinaraj naturaj kapabloj rapide disvolviĝis.
Giulio Strozzi organizis privatajn koncertojn en sia hejmo, por ke oni aŭdu la kantojn kaj la verkojn de Barbara, kiu kantis antaŭ pluraj veneciaj verkistoj.
Kiam ŝi estis 15-jaraĝa, ŝi estis jam priskribita kiel "la virtuoza kantistino de Giulio Strozzi" (la virtuosissima cantratrice di Giulio Strozzi).
Li uzis siajn rilatojn por antaŭenigi la estontan karieron de Barbara, komencante kiam ŝi atingis la deksesan jaraĝon. Nekapabla edzinigi ŝin pro manko de sufiĉa doto, li instigis ŝin kanti kaj komponi.
Barbara prenis la familinomon Strozzi, kiam ŝi atingis 18 jarojn.
En 1637 Giulio Strozzi fondis la muzikan branĉon de la literatura akademio. Tiu muzika akademio estis prezidata de Barbara mem. Ŝi estis inteligenta, edukita kaj konscia pri sia talento; ŝi kantis dum la kunvenoj sed eĉ, ŝi sugestis temojn por diskuto pri kiuj la membroj ekzercis siajn debatajn kapablojn. Barbara ne hezitis esprimi siajn vidpunktojn malgraŭ la atendo de ina modesteco. Ankaŭ, ŝi estis la persono dediĉita al la eldonado de la verkoj de diversaj membroj de la grupo.
Kiam ŝi aĝis 25 jarojn, post la naskiĝo de ŝia tria infano, Barbara publikigis sian “Unua(n) Libro(n) de Madrigaloj” en 1644. La volumo enhavas madrigalojn por du aŭ kvin voĉoj verkitaj laŭ tekstoj de Giulio Strozzi.
Ŝi bone konsciis la specialajn defiojn esti virina kantverkisto, kaj tio estas eksplicite klara en la antaŭparolo, en kiu ŝi skribis: “Kiel virino, mi zorgas pri la publikigo de ĉi tiu verko. Espereble ĝi estos savita sub ora kverko kaj ne en danĝero de la glavoj de kalumnio, kiuj jam altiriĝis por batali kontraŭ ĝi”.
Okazis ke ŝia alta posteno en la Akademio ebligis, ke ŝi ankaŭ estis atakata. Eĉ iam iu, per anonima manuskripto, denuncis ŝin kiel korteginon. Tio vekis plurajn aliajn malagrablajn kaj eksplicitajn kalumniojn de kritikistoj. Malgraŭ ke tio ne estis pruvita, Giulio Strozzi ne silentigis la akuzon. Laŭ kelkaj esploristoj, farante tiamaniere, li sekvis la malnovan kaj ja klasikan nocion, ke nur "malpura" virino povus esti intelektulo.
Por aserti tion la esploristoj prenis la portreton de Barbara: la plej frapa aspekto de ĉi tiu portreto estas la esprimo de la modelo; ŝi havas, kiel diras Anna Beer, "lacan rigardon al la mondo”. La juna virino, kiu ĉi tie, ankoraŭ ne estas dudekjaraĝa, de vitraj, malgajaj okuloj kontrastas kun ŝia seksumita portreto.
La naskiĝo de la tria infano de Barbara kaj ŝia unua publikaĵo, koincidis kun la periodo, dum kiu Ĝiulio avide promociis sian novan protektinon Anna Renzi, dum Barbara forestis kun siaj infanoj. Eble ĉi tiu unua eldono estis parte la plano de Barbara por resti grava en la okuloj de Strozzi kaj konservi lian patronecon kaj subtenon, sed ŝi malsukcesis.
Lerte uzata de aliuloj por propraj celoj, kaj tiam forĵetita, Barbara montris grandan spiritan forton kaj karakteron; ne rezignis, sed anstataŭe publikigis sep pliajn volumojn de komponaĵoj inter 1651 kaj 1664.
Laŭlonge de sia vivo, ŝi komponis pli ol 125 verkojn eldonitajn en ok muzikaj volumoj. De ili, nur la 5-a enhavas sanktan muzikon. Ĉiuj aliaj enhavas sekularajn voĉajn muzikojn. Plej multaj estis madrigaloj, kantatoj kaj duetoj, ĉiuj el ili estis komponitaj por solista voĉo, ĉefe soprano kaj klaviceno. Ĉiuj tekstoj, ekde la dua volumo, estas de ŝia propra kreado. Ŝi estas la plej fekunda eldonita komponisto de sekulara voĉa muziko en la tiutempa Venecio. Barbara ofte dediĉis siajn eldonojn al eblaj sponsoroj, kiel Eleanor de Mantuo, la imperiestro Ferdinando la 3-a, aŭ Sophie de Bohème.
Ŝia muziko estas melodie esprimplena, intense lirika, ofte humura, kaj tute alloga. La voĉaj linioj de Strozzi estas mirinde taŭgaj por lirika soprano, kio sugestas, ke ŝi kantis la plej grandan parton de sia muziko.
La puraj belecoj kaj nuancoj de la verkado de Strozzi instigis multajn observi, ke pli ol iu ajn alia komponisto, Barbara Strozzi estis la "heredantino" de la granda Claudio Monteverdi .