Vivantaj robotoj
Sciencistoj el Usono iras tute novan vojon en la robotiko: Iliaj robotoj kiuj konsistas el ranaj ĉeloj, povas memstare rampi tra Petri-plado - estonte eble ankaŭ tra la sangovojoj de homoj.
Estas ja iomete frankenŝtejnece kion la komputikaj sciencistoj de la universitato de Vermont estas kreintaj. Aŭ, depende de la perspektivo, estas spektakleca peco da baza esplorado. La sciencistoj renversis la ĝis nun kutiman strategion de sia fako: Kvankam oni en la esplorado pri robotoj ĝis nun prenis inspirojn el la naturo kaj oni laŭkonstruis ecojn de vivaĵoj per plastaĵoj kaj mikrocirkvitoj, la usonaj sciencistoj en tiu kazo servas sin ĉe la konstruaj substancoj en la naturo kaj plenumas la evolucion per superkomputilo.
La estaĵoj kiuj tiamaniere ekestas, estas nek tradiciaj robotoj nek konata besta specio. Temas do pri novspecaj artaĵoj: pri vivantaj, programeblaj organismoj.
Laŭ la raporto en faka ĵurnalo la nova organismo konsistas el du specoj de ĉeloj, nome el haŭtaj kaj kormuskolaj ĉeloj de la rano Xenopus laevis. Tiu rano jam delonge estas ŝatata modelorganismo, precipe en la evolucia biologio, sed en tiu ĉi kazo la evolucio de ĉirkaŭ unu milimetron grandaj robotoj funkcias laŭ tute novspecaj leĝoj.
La konstruplano aŭ la anatomio de tiuj "ksenobotoj" devenas el la superkomputilo kaj estas rezulto de simuladoj laŭ la evolucia principo. La korpeto aliflanke estas mikromekanika manlaboraĵo. Praĉeloj el rana embrio estas post ilia diferencigo unue kunigataj al globeto, tiam ili estas per mikroĉizilo tajlorataj kaj fine per ĥemia traktado estas malhelpataj kontraŭ sindivido.
La sekva praktika testo estis sukcesa: La ksenobotoj povas helpe de la kuntirado de la muskolaj ĉeloj memstare moviĝi en la petri-plado, per certaj konstruplanoj estas eĉ eble transporti malgrandajn objektojn de A al B. Tio permesus multajn aplikojn, de mikrorobotoj kiuj en la sangovojo liveras medikamentojn al precize ĝusta loko, ĝis svarmoj kiuj detektas mikroplastaĵojn en la maro kaj preparas ilin por fortransporto.
Estas rimarkinde ke la vivantaj robotoj - ili povas supervivi dum tagoj aŭ semajnoj sen nutraĵo - konsistas ekskluzive el rana DNA, sed ili tamen ne estas ranoj, diras unu el la kunaŭtoroj. Tio levas la demandon: Kion oni povus per tiuj ĉeloj ankoraŭ konstrui? La eblaj respondoj devas esti trovataj unue en laboratorio, la studaĵo ĉiukaze malfermas neimagitajn perspektivojn en la kunliga punkto de robotiko kaj bioteknologio.
Ke la DNA ne estas blupaŭsaĵo sed tendence io simila al kuira recepto por la evolucio de vivaĵoj, tion oni sciis jam ĝis nun. La usonaj sciencistoj nun pruvas en praktiko kiuj aranĝeblecoj troviĝas en la fluo de la genetiko. Temas pri "gvidata memkunmetado". Se oni estas trovinta taŭgan anatomion kaj la ĉeloj sidas en la ĝusta loko, tiam la laboro estas plenumita.
La ceteron plenumas la ĉeloj de si mem, ili unuiĝas al funkcianta tuto - kiel en "veraj" vivaĵoj. La konstruplano de vivaĵoj ne estas fiksita en la DNA, en la DNA nur staras reguloj kiel ĉeloj kondutu en sia medio. Tiun cirkonstancon ni elprofitas, diras la studestro.
Apud aplikoj en la medicino aŭ en la esplorado pri la medio estas imageblaj ankaŭ misuzoj de la teknologio. Nunmomente la ksenobotoj estas nur kunmetaĵoj de muskola kaj haŭta histoj. Sed se la esploristoj sukcesus aldoni nervoĉelojn kaj aranĝi la anatomion pli kaj pli detale, tiam iam stariĝos la demando: Ĉu tio estas ankoraŭ histaĵo aŭ jam vivaĵo?