Akraj okuloj super Amazonio
Ekde la 28-a de februaro 2021, novaj akraj okuloj gvatas Amazonion - kaj ne nur Amazonion. Brazilo lanĉis sian unuan sateliton, kun la precipa celo observi la regionon, kiu okupas preskaŭ duonon de ĝia teritorio. Minacoj al la tiea naturo motivis la konstruadon, laŭ projekto komencita en la jaro 2008, kun partopreno de 12 entreprenoj kaj investo de 400 milionoj da realoj. Unuafoje, la tuton konstruis kaj kontrolas la Brazila Aerospaca Agentejo. La strukturo estas 2,5 metrojn alta kaj 640 kilogramojn peza, kaj estis lokita per hinda raketo je orbito 750 kilometrojn super la tersurfaco. Oni nomas ĝin Amazonio 1. Ĝi konsistas el du grandaj blokoj. La supra enhavas kameraojn kaj aparatojn por registrado kaj elsendado. La malsupra - la tiel nomata “koro” de la sistemo - enhavas la operaciilojn, kiuj funkciigas la tuton. Ĝi moviĝas je la rapideco de 27000 kilometroj hore, do ĝi rondiras la Teron post ĉiu 100-a minuto. Tio signifas, ke ĝi alvenas al la sama punkto super Amazonio multe pli ofte ol aliaj satelitoj, ĝis nun. Ĝiaj fotiloj povas registri bildojn de tre vastaj areoj de la arbaro, ĝis la grandeco de 850 kilometroj. Sekve, oni povos eltrovi multe pli da lokoj, kie okazas detruoj aŭ mediaj katastrofoj. Estas planitaj du aliaj satelitoj konstruotaj en Brazilo dum la proksimaj jaroj: Amazonio-1B kaj Amazonio-2. Per la tuta sistemo, monitorado de la regiono fariĝos multe pli efika. Aliaj (usonaj) satelitoj helpas en tia observado de la amazonia regiono, pri kiu la tuta mondo maltrankviliĝas.
Post ĉi tiu lanĉo, Brazilo fariĝis membro de monda elito de 20 landoj, kiuj produktas satelitojn. Kvankam ĝi trapasas ankoraŭ severajn sociajn malegalecojn kaj malriĉecon, krom nesufiĉaj san- kaj edukservoj, tamen oni povas pravigi la investon en tia teknologio, se oni konsideras ĝian strategian gravecon. La nova satelito multe pli precize registros la situacion de la arbaro, de la marbordo kaj de akvodeponejoj, kaj multe helpos daŭripovan agrokulturon.
Artefaritaj satelitoj estis unuafoje elpensitaj de Isaac Newton, kiu kalkulis, ke ili povas orbiti ĉirkaŭ nia planedo, kiel la Luno. La unua, la fama Sputnik, estis lanĉita en la jaro 1957; ĝia pezo estis 83 kilogramoj. Poste, miloj da satelitoj komencis rondiri la mondon, por meteologiaj, astronomiaj, militistaj, komunikaj kaj aliaj celoj. Ĉar ili havas limigitan tempon de funkciado, poste ili senaktive plu orbitadas kiel rubaĵo. Nuntempe, sciencistoj jam maltrankviliĝas pro la granda kvanto da orbitanta satelita rubaĵo.