Parto 2 - Pri Ana
Sur la bildo estas knabino.
Ŝia nomo estas Ana. Ŝia tuta nomo estas Ana Pana. Ana estas juna. Ana estas 18-jara. La adreso de Ana estas: 1234 Long-strato. La retpoŝt-adreso de Ana estas: ana@lernu.net. Ana loĝas en Novjorko. Novjorko estas urbo en Usono. Usono estas lando en Ameriko. Ameriko estas mondoparto. En la mondo estas kelkaj mondopartoj, ekzemple: Ameriko, Afriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio.