Ĉapitro 9.4 – Parolo kun la trinkejestro
Kabe: Mi komprenas… Tiel parolas vera trinkejestro!
Trinkejestro: Prave. Je via sano!
Kabe: Je via sano! Mmmm, bonega biero.
Trinkejestro: Kompreneble. Estis ja mi, kiu elektis ĝin.
Kabe: Amiko, ĉu vi havas ideon kie eblus trovi tiun strangan sed tre belan knabinon?
Trinkejestro: Tutcerte en la Gufujo. Tiaj homoj konstante sidas tie teumante. Kiel teda vivo!