×

LingQ'yu daha iyi hale getirmek için çerezleri kullanıyoruz. Siteyi ziyaret ederek, bunu kabul edersiniz: çerez politikası.

image

Esperanta Retradio 2020, 8000 paŝoj por pli longa vivo

8000 paŝoj por pli longa vivo

Eĉ se dum la epoko de limigoj forlasi la domon estas malfacile, oni tamen ne sidu dum la tuta tago kaj oni almenaŭ piediru por aĉeti siajn bezonaĵojn aŭ oni ĉirkaŭiriu la domblokon. Ĉar sufiĉe da paŝoj tenas onin sana, kiel tion konfirmas usona studaĵo: Kiu ĉiutage sukcesas plenumi 8000 paŝojn, tiu vivas averaĝe pli longe.

10.000 paŝoj en tago tenas homon sana. Tion multaj homoj provas observi - helpe de paŝnombrilo. Tia instrumento ankaŭ kaŝiĝas malantaŭ la regulo. En la jaro 1964 la firmao Yamasa surmerkatigis la unuan transporteblan aparaton. La okazo por tio estis la tiamaj Olimpiaj Ludoj en Japanio. La arbitre elektita nombro ja estis nur reklama slogano. Sed ĝi troviĝas ankoraŭ en hodiaŭaj rekomendoj.

Eĉ se ne ekzistas pruvoj por la magia nombro, estas sendube klare ke irado estas sana. Intertempe ankaŭ ekzistas studaĵoj kiuj vere provis kvantigi la dozon. Unu el tiuj ĵus aperis en la faka revuo "JAMA". Teamo de la usona nacia kanceresplora instituto tiucele prijuĝe analizis la datumojn de 4.900 plenkreskuloj en la aĝo de 40 jaroj kaj pli. La testpersonoj portis paŝnombrilojn kiuj ankaŭ mezuras la rapidecon (paŝoj en minuto).

Inter la jaroj 2003 kaj 2006 estis per tio registritaj iliaj paŝoj dum proksimume unu semajno. La averaĝo situis ĉe pli ol 9000 paŝoj en tago. Krome oni kunregistris demografiajn datumojn kaj informojn pri la sanstato (korpamasindekso, antaŭaj malsanoj ktp.) kaj pri la vivostilo (sinnutrado, fumado ktp.). Ĝis la fino de la jaro 2015 estis mortintaj 1.165 partoprenintoj, 406 pro kor-sangocirkulaj malsanoj kaj 283 pro kancero.

419 el ĉiuj mortokazoj koncernis tiujn 655 personojn kiuj dek jarojn antaŭe estis plenumintaj malpli ol 4000 paŝojn en tago. Ĉe la 1.727 personoj kies plenumo situis inter 4000 kaj 8000 paŝoj, estis 488 mortokazoj. Ĉe pli ol 8000 paŝoj tiam la mortonteco signife malkreskis, t. e. la risko morti dum la observa periodo estis nur duona kompare kun la 4000-paŝa grupo. Por tiuj kiuj sukcesis fari pli ol 12.000 paŝojn ĉiutage, la risko estis eĉ je 65 procentoj pli malalta. La intenseco - do kiom da paŝoj la partoprenantoj sukcesis plenumi - aliflanke ne influis la mortontecon.

Kiel la esploristoj skribas, kompreneble povus ankaŭ troviĝi aliaj influaj faktoroj kiuj ne estis konsiderataj en la studaĵo. Sed entute la rezultoj kongruas kun kutimaj rekomendoj laŭ kiuj oni sidu malpli kaj ke oni pli moviĝu regule, ekzemple por malaltigi la riskon por kor-sangocirkulaj malsanoj, tropezo kaj diabeto. Por tio ne necesas intense praktiki sporton, ankaŭ senstreĉa promeno sufiĉas.

8000 paŝoj por pli longa vivo 8000 Schritte für eine längere Lebensdauer 8.000 passos para uma vida mais longa 8000 шагов для долгой жизни