Parolmelodio helpas ekkoni vortojn
Ekkoni kiel en fremda lingvo finiĝas vorto kaj kie nova vorto komenciĝas, tio estas defio. La parolmelodio supozeble en tio estas helpa faktoro, kiel tion montras studaĵo de la universitato de Vieno: Se certaj silaboj estas plilongigataj, tio helpas ĉe la ekkono de vortolimoj kaj tiel ĉe la lernado de lingvo.
Kiam oni aŭdas fremdan lingvon, tiam ofte estas malfacile distingi unuopajn vortojn en la parolfluo. Antaŭ tiu defio staras infanetoj kiuj lernas sian unuan lingvon, same kiel plenkreskuloj kiuj volas alproprigi al si fremdan lingvon - do identigi kiuj kombinoj de silaboj apartenas al unu vorto kaj kiuj silaboj apartenas al malsamaj vortoj. Lingvistino pro tio volis prilumigi ĉu la parolmelodio havas influon al tiu ekkonado, do ĉu alteco de tono, longeco de silaboj kaj paŭzoj povas esti helpaj alirpunktoj.
Por sia studaĵo la lingvistino inventis kune kun gekolegoj de la Instituto pri anglistiko kaj de la sekcio pri konduta kaj kogna biologio de la universitato simplan artefaritan lingvon: Tiu lingvo de eksterteranoj konsistas el kvar vortoj kiuj estis alsonigitaj al 360 germanlingvaj partoprenantoj de la studo laŭ hazarda sinsekvo. Sekve la partoprenantoj devis elekti el listo tiujn vortojn de la "eksterterana" artefarita lingvo kiujn ili estis ekkonintaj. La partoprenantoj dividiĝis en tri grupojn: Ĉe la unua grupo la lasta silabo de ĉiu vorto estis plilongigata, en la dua grupo ĝi estis mallongigita, en la tria kaj kvara grupoj la lasta silabo de ĉiu vorto estis parolata pli alte aŭ pli malalte. Kaj en ambaŭ kontrolgrupoj ne aperis iuj indikoj pri parolmelodio, do estis monotona sinsekvo de la silaboj, kaj unufoje estis klare akcentitaj paŭzoj inter la vortoj.
Kiel atendite, la kontrolgrupo kun la klaraj paŭzoj atingis la plej bonan rezulton, diras la lingvistino. "Por ni estis tiam aparte interese, ke en tiu grupo ĉe kiu la lasta silabo de la vorto estis plilongigata, la vortolimoj same estis tre bone ekkonitaj". Laŭ ŝi tiu grupo preskaŭ same bone sukcesis kiel tiu kiu havis klarajn paŭzojn inter la vortoj.
Ĉe mallongigitaj silaboj ĉe la vortofino la situacio estis inversa: Tie la vortoj estis ankoraŭ pli malbone ekkonitaj ol en la kontrolgrupo sen lingvomelodiaj modifoj. La lingvistino deduktas la diferencon inter plilongigataj kaj mallongigitaj silaboj el nia produktado de parolo: Oni scias el multaj lingvoj ke parolantoj antaŭ spiro aŭ antaŭ finado de frazo ne abrupte haltas, sed ke ili malrapidigas kaj plilongigas la lastan silabon - tiu universala signalo laŭ ŝi povus esti helpa ĉe la lernado de fremda lingvo. Mallongigitaj silaboj ĉe la vortofino kiuj aliflanke apenaŭ aperas en nia produktado de parolo, ankaŭ ne helpas ĉe ekkonado de vortoj.
Ankaŭ ŝovoj de la tonalteco estis helpaj, la observita efekto tamen estis malpli granda. Tion deduktas la esploristoj same el konata principo: Se frazo finiĝas, tiam parolantoj malaltigas la sonaltecon; se stariĝas demando, la frazo finiĝas per plialtigo de la sonalteco. Tiu variaĵo montras do same la finon de frazo kaj per tio la finon de vorto, sed ne same konsisteme kiel la plilongigoj, diras la lingvistino.
Kiel bone la sonalteco helpas ĉe la ekkonado de vortoj, tio tamen ne estas universala fenomeno, ŝi diras. La akcentado de unuopaj silaboj nome estas determinita ankaŭ per la sonalteco kaj tio varias en multaj lingvoj. Ĉe la plilongigo de la lasta silabo tamen tio ŝajnas esti alia: Tiu fina plilongigo ŝajnas esti helpa en ĉiuj lingvoj, resumas la esploristino. "Tio estas komparebla kun kurado, kiam homoj rapide survojas, ili ankaŭ ne abrupte haltas, sed nur malrapide atingas la halton". Ĉe parolado tio ŝajne estas simila.