×

Ми використовуємо файли cookie, щоб зробити LingQ кращим. Відвідавши сайт, Ви погоджуєтесь з нашими правилами обробки файлів «cookie».

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.02.12. Bruselo planas eŭropan interreton

2013.02.12. Bruselo planas eŭropan interreton

Bruselo planas eŭropan interreton

La EU evidente tiras konsekvencojn el la spionado de NSA kaj planas propran interreton por Eŭropo. Ankaŭ la germana ministro pri ekonomio postulas pli da sendependeco de Usono.

Laŭ germana leĝo la germana informkolekta servo BND rajtas kontroli ĝis 20 procentoj de la komunikado inter Germanio kaj eksterlando pri suspektindaj enhavoj. Dum la pasinta jaro tio okazis en 800.000 kazoj. Temas tiam pri kazoj en kiuj germanaj civitanoj estas envolvitaj.

La daŭra malkaŝado pri la spionado de NSA instigas la EU-komisionon krei propran interreton por Eŭropo. "Antaŭ la fono de la datumkolektaj skandaloj tio ne nur havos sencon laŭ ekonomiaj pripensoj, se ni reduktas nian dependecon de Usono", diris la aŭstra komisionano Johannes Hahn al germana gazeto. "Ĉe Airbus aŭ la Galileo-satelitoj ni montris kion ni povas atingi per komunaj klopodoj", daŭrigis Hahn. "Ion tian ni bezonas denove ankaŭ nun".

La komisionano de EU por regiona politiko kaj strukturhelpoj kiu administras pli ol trionon de la EU-buĝeto, volas forpreni la monon por tio el la konstruado de ŝoseoj. Laŭ Hahn ja jam ekzistas sufiĉe da ŝoseoj, sed same gravas investi daŭrigeble kaj inteligente en la ekonomion. Rilatante sin al misinvestoj de la pasinteco li akcentis: "Ni ne plu deziras senfunkciajn flughavenojn".

Hahn argumentas per tio simildirekte kiel la germana ministro pri ekonomio, Philipp Rösler, kiu diris; "Ni bezonas kompletige ankaŭ memstarajn germanajn kaj eŭropajn solvojn kaj ofertojn de la IT-infrastrukturo". Nur tiel oni garantias sekuran transporton kaj la sekuran konservadon de tiklaj datumoj.

Estas celo ke Germanio estos en unua linio ĉe la disvolvado de ciferecaj teknologioj. Rösler ankaŭ postulis pli fortajn paŝojn de la ekonomio kontraŭ spionado pri datumoj. La usona registaro klarigis ke oni utiligas la datumojn por kontraŭbatali terorismon. La ministro aldonis ke sendepende de tio Germanio resp. EU devas entrepreni la neceson por haltigi ekonomian spionadon kaj misuzon de datumoj. Ne nur privatuloj, sed ankaŭ entreprenoj uzas hodiaŭ la servilojn de usonaj konzernoj. Ankaŭ ĉe teknologioj por mobila komunikado hodiaŭ dominas usonaj entreprenoj. "Al Eŭropo minacas la danĝero dependiĝi. Ĉi-kaze ni devas krei kontraŭpezojn".

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE

2013.02.12. Bruselo planas eŭropan interreton 2013.02.12. Brussels is planning a European internet 2013.02.12. Bruxelles prépare un internet européen