Pri sonĝoj, kiuj finfine realiĝas - tamen ne ĉiam, kiel ni atendus
Tiun ĉi rakonton produktis Jarka Malá el Ĉeĥio
(Tiun-ĉi rakonton mi trovis en Legaĵoj de Jindřiška Drahotova, kontribuis Blanka Hužerova)
Laŭ iu malnova legendo antaŭ multaj jarcentoj ekkreskis en belegaj libanonaj ĝardenoj tri cedroj. Cedroj kreskas malrapide, vere malrapide. Centojn da jaroj ili havis tempon por mediti pri vivo kaj morto, pri homo kaj naturo. Ili fariĝis atestantoj de ega nombro de okazaĵoj sur nia tero. Regantoj alvenadis kaj foriradis, ekestadis kaj faladis imperioj, homoj multfoje verŝis sangon en militoj. Cedroj vidis amon kaj malamon, riĉecon kaj malriĉecon. Ili rigardis karavanojn de negocistoj kaj solajn pilgrimantojn. Ili memoris, kiel ŝanĝadis homa parolo kaj kiel homoj elpensis skribon. La arboj interparolis kune nur malofte, pli ŝate observis kaj meditis. Sed iam inter ili komencis konversacio pri propra estonto.
"Mi spertis multe dum jaroj," komencis la unua, "nur povo estas grava, mi ŝatus doni lignon por trono de la plej forta imperiestro en la mondo."
"Ŝajnas al mi," diris la dua, "ke la ĉefa afero en la mondo estas bono. Mi deziras fariĝi ilo, kiu povas ŝanĝi malbonon al bono."
"Mi estas certa, ke la plej grava estas kredo kaj animo," susuris la tria, "mi deziras, ke homoj, kiam ili min vidos, ricevos esperon kaj kredon."
Dekjariĝoj pasis post dekjariĝoj kaj je unu tago venis arbohakistoj, faligis cedrojn kaj forportis por dissego.
Sorto ne sekvas sonĝojn kaj dezirojn. De unua cedro oni konstruis stalon. El restaĵoj laboristoj faris simplan fojnokradon. El la dua cedro elfaris kamparanan tablon. La ligno de la tria cedro ne estis tuj bezonata kaj restis kuŝanta en deponejo. La cedroj estis ĉagrenitaj: "Kia domaĝo, ke homoj ne trovis por nia unika ligno pli noblan utilon…"
Jaroj pasadis kaj dum unu nokto geedzoj sen tegmento super kapoj venis en la stalon de la unua cedro por tranokti. Dum tiu nokto la virino naskis knabon kaj metis lin sur fojnokradon. En tiu momento la unua cedro eksentis, ke ĝia sonĝo realiĝis. Ĝi servis por la plej granda reganto sur la tero.
Post tridek tri jaroj ĉe la tablo de la dua cedro sidiĝis dek du disĉiploj kun majstro. La dua cedro ekkomprenis, ke ĝi ne nur portas pokalojn da vino kaj pladojn kun pano, sed ĉeestas kunigon de Homo kun Dio.
La sekvan tagon el la ligno de la tria cedro ĉarpentistoj kunbatis krucon kaj sur ĝin najlis duonmortan homon. La tria cedro teruriĝis kaj ekploris pri sorto de si mem kaj sorto de la homo, najligita sur ĝi. Eĉ tri tagoj ne pasis kaj la homo fariĝis Lumo de mondo kaj la kruco mem fariĝis simbolo de kredo.
Tiel realiĝis sorto de tri cedroj. Kiel kutime okazas - tute alie ol oni povas imagi.