Aŭdado superas legadon
Por komprenigi al lernantoj la enhavon de instrua libro, la plej bona vojo estas laŭtlegi partojn el ĝi kaj tiam serĉi la kontakton kun la lernantoj por aldoni klarigojn en pli libera lingvaĵo, aldonante ekzemplojn.
Se libro estas skribita en flua lingvaĵo, tiam la laŭtleganto povas rezigni pri aldonaj klarigoj kaj povas senpaŭze laŭtlegi tutan ĉapitron, depende de la perceptokapablo de la aŭskultantoj. Tiel ili povas ekzerci la lingvon kaj la pensadon. Nome ili povas konstrui bildojn pri la enhavo en sia kapo. Se temas pri infanoj en antaŭlerneja aĝo, tiam necesas prezenti al ili bildojn el la libro, ĉar ili ankoraŭ ne havas sufiĉe da spertoj per kiuj ili povus konstrui la bildojn en la kapo.
Do por etaj infanoj estas tute klare ke ili ne povas lerni per propra legado, ili bezonas aŭdi tion kion ili komprenu. Kaj ju pli ofte oni laŭtlegas al siaj infanoj, des pli ili povas disvolvi sian imagokapablon kaj sian scion pri la mondo. Kaj la gepatra voĉo liveras ankaŭ emociojn, melodiojn, kiujn la teksto de la libro nur malforte povas esprimi.
Ankaŭ en la bazlernejo la propra legado ankoraŭ ne ludas grandan rolon en la instruado. La gelernantoj tie lernas tion kion ili aŭdas de sia instruistino. Kaj kvankam ĝis la nivelo de universitata studado la lernantoj pli kaj pli lernas per propra legado, la ĉefa fonto por ĉerpi novan scion estas aŭdi la voĉojn de la instruistoj.
Kaj politikaj gvidantoj gajnas la fidon de homoj per siaj paroladoj, ne per siaj skribitaj konceptoj.
Tiuj konstatoj validas por ĉiuj lingvoj, do ankaŭ por Esperanto. La lingvo en sia parola formo estas pli forta ol la skribita lingvo. La problemo ĉe Esperanto estas nur, ke ĝiaj parolantoj ofte ne sufiĉe regas la paroladon en Esperanto kaj ke la okazoj por paroli la lingvon estas tre limigitaj. Nun tamen de pli ol dudek jaroj la interreto ebligas diskonigi paroladojn en la tuta mondo kaj tiu potencialo daŭre kreskas. Pli kaj pli da homoj povas aŭskulti paroladojn en la reto kaj ankaŭ la nombro de kapablaj parolantoj kreskas. Temas pri novaj esperanto-parolantoj kiuj jam kvazaŭ plenkreskis kun la interreto kaj por kiuj la uzo de la interreto por komunikado kun la tuta mondo estas tute normala afero.
Kaj konstateblas ke tiuj novaj parolantoj eĉ tre bone parolas la lingvon, precipe se temas pri usonanoj. Usonanoj ja estas ankaŭ daŭre la plej granda grupo de aŭskultantoj en la Esperanta Retradio. Do ĝuste la lando kies lingvo regas la internacian komunikadon, estas ankaŭ la lando en kiu Esperanto gajnas plej multajn novajn parolantojn.
Esperanto fariĝas tiel pli kaj pli alloga, precipe por homoj kiuj jam lernis la lingvon kaj kiuj nun serĉas aplikeblecojn por siaj akiritaj konoj. En la Esperanta Retradio la enhavoj prezentiĝas en ambaŭ formoj: en la parola kaj en la skriba. La skriba formo tamen nur servas por subteni la parolan formon.