Kial interkolegaj babiladoj gravas
Dum la pandemio la babilado en la oficeja koridoro ne povas okazi. Sed tiaj babiladoj ja estas signifaj. Kion do fari se ni nun nur renkontiĝas en videokonferencoj?
Estas farataj nun multaj studoj pri tio kiel homoj fartas se ili ne veturas al la oficejo, sed se ili laboras hejme sur faldeblaj seĝoj kaj ĉe tabloj de konata meblovendisto el Svedio. Freŝa studaĵo el Germanio nun konstatas ke al la homoj hejme ne mankas ergonomia seĝaro, eĉ ne la tre bona restoracio de la firmao en kiu ili laboras, sed mankas al ili ĉefe la "neformala interŝanĝo en la teamo", aŭ alivorte dirite: la babilado en la koridoro. Tiaj babiladoj historie ne havas bonan reputacion, sed ne estas hazardo ke ĵus nun la babila aplikaĵo Clubhouse furoras. Tie ja disponeblas kompreneble rondoj pri entreprena kulturo kaj justeco en klerigado, ĉe kiuj oni enŝaltiĝas kiel ĉe telefona konferenco, sed multaj homoj volas nur babili ĉar oni ja neniun alian renkontas. Ankaŭ en la profesia sfero oni debatas multe ciferece, konferencoj funkcias ofte nur pere de Zumo aŭ Skajpo. Mankas la persona kontakto, la bezono pri neformala interŝanĝo restas. Kion do fari?
Unuflanke gravas kompreni ke babila konversacio ne estas iu strangaĵo kiun praktikas gekolegoj kiuj havas tro da tempo. Brita evolucia psikologo atribuas al ĝi socian funkcion: "Ĝi helpas al firmao funkcii bone, ĉar neformala interparolo kreas fidon kaj ligitecon inter la dungitoj." Li derivas tiun funkcion de lingvo el sia observado de primatoj. "Ili senpedikigas kaj gratmasaĝas sin en grupoj, tio estas la bazo de ilia kunligiteco." La flegado de la felo servas ĉe tio nek al la higieno nek al la interŝanĝo de informoj, sed ĝi estas esprimo de amikeco kaj fideleco. La homa lingvo laŭ la brita psikologo elvolviĝis kiel "akustika gratmasaĝo" en pli grandaj sociaj grupoj. La sciencisto prijuĝe analizis esplorcele ĉiam denove interparolojn en la ĉiutago, jen lia ekkono: En 60 procentoj temas pri sporto, politiko aŭ pri personaj aferoj, ĉe la ceteraj interparoloj pri klaĉoj. Tio servas kiel socia gluilo tamen nur, se ĝi funkcias en kadro de sociaj normoj. Kiu parolas malestime pri malĉeestantoj, tiu ne servas al la ligiteco en la teamo. Laŭ la esploristo tamen nur maksimume kvin procentoj de paroladoj temas pri malestimaj eldiroj. Oficeja klaĉo do ne estas principe malica, sed precipe saniga.
Kion do tio signifas se homoj ne plu hazarde renkontiĝas? "Nenion bonan", opinias la brita psikologo. Unuflanke la absoluta limo por interparola rondo estas kvar personoj. En la normala vivo oni alternas de unu interparolo al alia, en la videokonferenco ne eblas retiriĝi. Ankaŭ ne aperas en la cifereca sfero la hazardaj renkontiĝoj de homoj kiuj alikaze ne interrilatas. Tio malhelpas kreivon. "Homoj kun malsamaj interesoj vidas aferojn el aliaj perspektivoj; tiel eblas solvi problemojn." Nu, ni komprenas ke estus pli bone se okazus veraj renkontoj anstataŭ videokonferencoj. Sed tiuj ja ekzistas. Oni tie devas koncentriĝi pli kaj atenti pri sia korpa lingvo. Oni apenaŭ povas tie varmiĝi kun siaj interparolantoj. Do kvankam la laboro en la hejma oficejo havas ankaŭ siajn avantaĝojn, tamen la reveno al la oficejo estas tre grava por la psika kaj socia bonfarto.