Kreskas la emo vivi sola
Solvivantoj estas konsiderataj ofte tiel ke mankas io al ili: ĉu partnero, ĉu sociaj kontaktoj aŭ sociaj kompetentecoj, eble eĉ vivosenco. El suda Koreio nun venas prezento de solvivado kiu metas demandosignon al tiu vido.
Sub la titolo "Honĵok" kio estas tradukebla per unupersona tribo, pli kaj pli da koreoj deziras por si vivon kiu sin fermas kontraŭ la deziroj kaj bezonoj de la komunumo. Multaj honĵokuloj ne geedziĝas kaj preferas aranĝi sian vivon sola kaj laŭ la propraj bezonoj.
Ne nur en Koreio homoj kun tiu konscia decido vivi sola renkontas mirinde fortan reziston. Ankaŭ en centra Eŭropo virinoj plej malfrue dum siaj 30-aj jaroj estas demandataj pli-malpli rekte pri sia familia planado. Kaj solvivantaj viroj povas esti certaj ke malantaŭ ilia dorso aperas supozoj pri ilia seksa aktiveco. En Germanio la 16 milionoj da hejmaj unupersonaj mastrumejoj certe konsistas grandparte el homoj ĉe kiuj la infanoj jam fondis propran hejmon aŭ kies partneroj foriris, sed ne nur.
Precizaj nombroj pri tio ne ekzistas. El enketoj pri sentoj de soleco tamen oni povas rekonkludi ke certe ne ĉiu solvivanta homo suferas pro soleco. "Ni supozas ke en okcidentaj socioj la granda plimulto de la solvivantoj faras tion libervole", diras germana sociologo. Se ne estus tiel, la tutmonda kresko de solvivado en modernaj socioj apenaŭ estus eksplikebla. En Koreio, en Usono, Svedio kaj Grandbritio, en proksimume triono de ĉiuj hejmaj mastrumejoj vivas nur unu persono, en Germanio estas eĉ pli ol 40 procentoj.
Pli kaj pli ofte homoj aktive elektas tiun vivoformon por si, el plej diversaj motivoj. La honĵokuloj ne estas homogena grupo. Ili ja vivas senescepte solaj, sed ne ĉiuj sindecidis kontraŭ geedzeco aŭ kontraŭ infanoj. Kelkaj el ili havas rendevuojn, aliaj ne praktikas seksumadon. Kelkaj el ili evitas eĉ dungiĝon kaj laboras ekskluzive liberprofesie por ne havi kolegojn aŭ ĉefojn. Por multaj gravas aranĝi sian libertempon sola, ekzemple manĝi sola aŭ iri sola en kinejon.
Ne nur en Koreio la nombro de konsciaj solvivantoj estas intertempe tiom granda ke entreprenoj komencas agordi sin pri ili. Sur interretaj platformoj uzantoj interŝanĝas informojn pri servoj kaj produktoj por unupersonaj mastrumejoj, ekzemple oni rekomendas restoraciojn en kiuj eblas bone manĝi sola. Ankaŭ en la publikaj komunikiloj ŝanĝiĝas la prezento de solvivantoj kiuj esperas pri partnero direkte al unuopaj personoj kiuj tre kontente vivas solaj. Malantaŭ tio nelaste staras ankaŭ ekonomiaj interesoj, ĉar se la mastrumeja vivenspezo ne devas esti elspezata por la klerigo de infanoj, tiam la honĵokuloj ofte estas pli bonhavaj ol la averaĝo.
Precipe en kolektivisme organizitaj socioj de Azio la sindecido pri individua vivo signifas rifuzon de ĝisnunaj normoj. Pro tio ne estas mirige ke inter la unuaj honĵokuloj estis multaj virinoj kiuj per la solvivado eskapis el la limigoj kiujn edziniĝintaj virinoj devas ankoraŭ aŭtomate toleri. En Koreio al tio apartenas ekzemple la perdo de monakira laboro kaj la plenumo de ĉiuj prizorgaj laboroj en la familio.
Nelaste la solvivado promesas pli grandan memestimon. Honĵokuloj serĉas la feliĉon ne en la ekstero, sed ili sindediĉas al la sinesplorado. Ili ĝuas sian propran ĉeeston kaj prenas la liberecon zorgi precipe pri si mem. Malantaŭ tio staras la ekkono ke la plej stabila kaj plej daŭra rilato estas tiu kun si mem. Tiam supozeble tiuj havas avantaĝon kiuj bone povas elteni sin mem.