×

我们使用cookies帮助改善LingQ。通过浏览本网站,表示你同意我们的 cookie 政策.


image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.09. La lingvaj interesoj de esperantistoj

2013.08.09. La lingvaj interesoj de esperantistoj

La lingvaj interesoj de esperantistoj

Kiu lernas Esperanton, tiu bezonas iun motivon por fari tion. Kaj kiu daŭre restas en kontakto kun la lingvo, tiu havas iun daŭran intereson pri la lingvo. Kiel ĉio en la homa vivo la gamo de eblecoj estas sufiĉe vasta. Do nek el socia vidpunkto, nek el lingva vidpunkto ekzistas "la esperantisto" kun uniformaj trajtoj.

Dum la unuaj jardekoj de Esperanto, do en la pionira fazo, eble tia uniformeco estis konstatebla. La movado tiam ja estis batalkomunumo. Sed en nia epoko tio certe ne plu estas la kazo. Dum tiuj unuaj jardekoj de la lingvo gravis montri al la mondo ke la lingvo estas taŭga por internacia komunikado. Komercistoj kaj industriuloj interesiĝis pri la lingvo, sed ankaŭ laboristoj vidis en la lingvo rimedon por internacia kunlaboro en la laboristaj sindikatoj kaj por tiel havi kontraŭpezon kontraŭ la internaciaj komercaj ĉambroj aŭ interesorganizoj de la industriistoj.

Esperantisto estis tiam pli funkciulo por iuj el tiuj interesoj kaj apenaŭ celis praktiki la lingvon precipe por privata uzo. En la tiama epoko la eblecoj por privata aplikado de la lingvo estis tre limigitaj, ĉar nur tre malmultaj homoj povis vojaĝi eksterlanden. Restis ĉefe la korespondado. Oni ja povis havi korespondamikojn en la tuta mondo kaj tio por la tiama epoko estis granda progreso. Kaj oni povis aŭdi la lingvon en radio.

Sed tiu fazo finiĝis post la monda ekonomia krizo en la jaro 1929 kaj aperis naciismo, faŝismo kaj la Dua Mondmilito. Post la milito ja estis mallonga reaktiviĝa fazo kiu tamen baldaŭ finiĝis kiam evidentiĝis ke la cirkonstancoj ŝanĝiĝis. Nek komercaj kaj industriaj organizaĵoj, nek ŝtatoj interesiĝis pri la enkonduko de Esperanto. Nur en la soveta influsfero post la morto de Stalin oni iom akcelis Esperanton kiel lingvon por internaciismo kaj tiel E-organizaĵoj kaj kluboj de esperantistoj povis funkcii sub ŝtata kaj ideologia kontrolo.

Sed ankaŭ tio finiĝis kiam la soveta bloko disfalis en la jaro 1990. De tiam Esperanto nenie plu en la mondo havas politikan signifon kaj apenaŭ ekzistas entreprenoj ekster la esperantistaj rondoj kiuj uzus la lingvon por internacia komunikado. Do hodiaŭ eblas apliki la lingvon por sociaj kontaktoj kaj por kulturo kaj kleriĝo.

Homoj hodiaŭ povas facile vojaĝi al aliaj landoj kaj havi "korespondamikojn" en moderna formo, ĉu per retpoŝto, ĉu per Fejsbuko. Tamen la moderna korespondado el lingva vidpunkto estas signife malpli ambicia kaj do por tie partopreni en supraĵa formo ne plu necesas longa lernado kaj tial apenaŭ eblas nomi tiujn homojn esperantistoj. Tio nur eblas se oni aplikas lingvan trukon: Se tiuj homoj estas adeptoj de "esperantismo" (kio ajn tio entute estas), tiam ili estas esperantistoj en la senco de "esperantismanoj".

Sed tio estas nur memtrompo. Por vivteni la lingvon necesas homoj kiuj publike parolas ĝin. Kaj la temaro estu larĝa. Tiel la Esperanta Retradio servas por vivteni la lingvon kaj la tradiciaj movadaj organizaĵoj devus aprezi tion kaj ankaŭ esprimi tiun aprezon. Mi esperas ke tio baldaŭ okazos.

2013.08.09. La lingvaj interesoj de esperantistoj 2013.08.09. The linguistic interests of Esperantists

La lingvaj interesoj de esperantistoj

Kiu lernas Esperanton, tiu bezonas iun motivon por fari tion. Kaj kiu daŭre restas en kontakto kun la lingvo, tiu havas iun daŭran intereson pri la lingvo. Kiel ĉio en la homa vivo la gamo de eblecoj estas sufiĉe vasta. Do nek el socia vidpunkto, nek el lingva vidpunkto ekzistas "la esperantisto" kun uniformaj trajtoj.

Dum la unuaj jardekoj de Esperanto, do en la pionira fazo, eble tia uniformeco estis konstatebla. La movado tiam ja estis batalkomunumo. Sed en nia epoko tio certe ne plu estas la kazo. Dum tiuj unuaj jardekoj de la lingvo gravis montri al la mondo ke la lingvo estas taŭga por internacia komunikado. Komercistoj kaj industriuloj interesiĝis pri la lingvo, sed ankaŭ laboristoj vidis en la lingvo rimedon por internacia kunlaboro en la laboristaj sindikatoj kaj por tiel havi kontraŭpezon kontraŭ la internaciaj komercaj ĉambroj aŭ interesorganizoj de la industriistoj.

Esperantisto estis tiam pli funkciulo por iuj el tiuj interesoj kaj apenaŭ celis praktiki la lingvon precipe por privata uzo. En la tiama epoko la eblecoj por privata aplikado de la lingvo estis tre limigitaj, ĉar nur tre malmultaj homoj povis vojaĝi eksterlanden. Restis ĉefe la korespondado. Oni ja povis havi korespondamikojn en la tuta mondo kaj tio por la tiama epoko estis granda progreso. Kaj oni povis aŭdi la lingvon en radio.

Sed tiu fazo finiĝis post la monda ekonomia krizo en la jaro 1929 kaj aperis naciismo, faŝismo kaj la Dua Mondmilito. Mas essa fase terminou depois da crise econômica mundial de 1929 e do surgimento do nacionalismo, do fascismo e da Segunda Guerra Mundial. Post la milito ja estis mallonga reaktiviĝa fazo kiu tamen baldaŭ finiĝis kiam evidentiĝis ke la cirkonstancoj ŝanĝiĝis. Nek komercaj kaj industriaj organizaĵoj, nek ŝtatoj interesiĝis pri la enkonduko de Esperanto. Nur en la soveta influsfero post la morto de Stalin oni iom akcelis Esperanton kiel lingvon por internaciismo kaj tiel E-organizaĵoj kaj kluboj de esperantistoj povis funkcii sub ŝtata kaj ideologia kontrolo.

Sed ankaŭ tio finiĝis kiam la soveta bloko disfalis en la jaro 1990. De tiam Esperanto nenie plu en la mondo havas politikan signifon kaj apenaŭ ekzistas entreprenoj ekster la esperantistaj rondoj kiuj uzus la lingvon por internacia komunikado. Do hodiaŭ eblas apliki la lingvon por sociaj kontaktoj kaj por kulturo kaj kleriĝo.

Homoj hodiaŭ povas facile vojaĝi al aliaj landoj kaj havi "korespondamikojn" en moderna formo, ĉu per retpoŝto, ĉu per Fejsbuko. Tamen la moderna korespondado el lingva vidpunkto estas signife malpli ambicia kaj do por tie partopreni en supraĵa formo ne plu necesas longa lernado kaj tial apenaŭ eblas nomi tiujn homojn esperantistoj. Tio nur eblas se oni aplikas lingvan trukon: Se tiuj homoj estas adeptoj de "esperantismo" (kio ajn tio entute estas), tiam ili estas esperantistoj en la senco de "esperantismanoj".

Sed tio estas nur memtrompo. Mas isso é apenas auto-engano. Por vivteni la lingvon necesas homoj kiuj publike parolas ĝin. Kaj la temaro estu larĝa. Tiel la Esperanta Retradio servas por vivteni la lingvon kaj la tradiciaj movadaj organizaĵoj devus aprezi tion kaj ankaŭ esprimi tiun aprezon. Mi esperas ke tio baldaŭ okazos.