×

我们使用cookies帮助改善LingQ。通过浏览本网站,表示你同意我们的 cookie 政策.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.13. Mia Couto premiita

2013.11.13. Mia Couto premiita

Mia Couto premiita

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Ĉu literaturaj premioj havas valoron, laŭ pure kultura vidpunkto? Kiuj kriterioj estas uzataj por tiaj premioj? Ĉu tiaj premioj prezentas kaŝitajn politikajn interesojn? Ĉu eblas aserti, ke efektive la plej bonaj aŭtoroj ricevas la koncernajn premiojn? Jen mi prezentas malfacile respondeblajn demandojn. Tamen, oni ne rajtas dubi, ke ĉiujare, kiam oni anoncas la Nobel-premiitojn, la tuta mondo malkvietiĝas kaj la eldonejoj kaj librovendejoj febre rapidas liveri al la publiko novajn eldonaĵojn de la nova famulo. Kaj se temas pri reprezentanto de lando aŭ lingvo “ negravaj”, kun koloroj de ekzotikeco, tiam la scivolemo multobliĝas. En tiuj okazoj, ne mankas komentoj, ke la premioj helpas la disvastigon de malgrandaj kulturoj. Eble tio estas vera, almenaŭ parte.

La mozambika verkisto Mia Couto (kompleta nomo: Antonio Emílio Leite Couto) ĵus ricevis gravan literaturan premion. La informo ne furoris en la gazetaro, sed la premio estas sufiĉe prestiĝa: la Universitato de Oklahoma, en Usono, ĉiun duan jaron atribuas la Internacian Premion Neustadt, kiun oni konsideras la usona Nobel-premio. Ĝian gravecon oni povus taksi per la fakto, ke antaŭaj premiitoj ( Pablo Neruda, Gabriel García Márquez, Orhan Pamuk, Mo Yan kaj Alice Munro) poste ricevis ankaŭ la Nobel-an. Ĉu Mia Couto estas survoje? La fakto estas, ke la literatura kariero de tiu mozambika biologiisto pli kaj pli firmiĝas. Li jam ricevis ankaŭ la Premion Camões – la plej gravan en la portugala lingvo. Li verŝajne tion meritas. Li estas 58-jara, engaĝita en movado por protektado de la naturo kaj havas jam vastan verkaron en prozo kaj poezio. Lia stilo estas moderna kaj kreema, forte ligita al afrikaj tradicioj. Se la sveda akademio iam decidos por li, tiam li estos la dua portugallingva aŭtoro ricevinta tiun gloron. La unua estis José Saramago. Interese, ke kiam Mia Couto ricevis la menciitan premion, li deklaris, ke ĝi estas grava pro la atentigo al la publiko pri lingvo, kiu ne estas la angla. Por kontribui al tiu interesiĝo, jen mi aldonas du citaĵojn de la afrika aŭtoro:

“Bona afero ĉe vojo estas tio, ke eblas reveni. Pri irado senrevena Sufiĉas la tempo.”

“Plej granda katastrofo en malriĉa nacio estas, ke anstataŭ produkti riĉaĵojn, ĝi produktas riĉulojn.”

2013.11.13. Mia Couto premiita 2013.11.13. Mia Couto award winning