Esperanto vivas kaj kreskas
En la reta "Libera Forumo" ĵus oni diskutas, ĉu Esperanto degeneras. Tion ŝajne kredas kelkaj sufiĉe junaj movadaj aktivuloj kiuj evidente ĉe si mem konstatas ne tre altan lingvouzon kaj nun plendas ke la hodiaŭaj cirkonstancoj malfavoras Esperanton tiel ke ĝia evoluo ne nur estas bremsata, sed ke ĝi degeneras.
Sed necesas klare distingi inter junaj ankoraŭ ne spertaj E-parolantoj kaj la ne tre granda nombro de spertaj esperantistoj kiuj ja aktive akcelas la evoluon de la lingvo. Tiu evoluo okazas per originala verkado kaj per traduka laboro. Tre laŭdinda estas ĉi-rilate la aktivado en Vikipedio. Por mi ekzemple Vikipedio ofte servas kiel vortaro por terminoj kiujn mi ne trovas en miaj vortaroj.
Dum multaj jardekoj la diversaj poreksterlandaj radiostacioj liveris gravan kontribuon por la plua evoluo de Esperanto. Nun plej multaj el ili mutiĝis kaj tio ja postlasis truon kiu estas ŝtopenda por eviti ke Esperanto ankaŭ lingve glitu malsupren. Sed diversaj retradioj transprenis tiun funkcion, inter ili troviĝas nelaste la Esperanta Retradio.
Plej gravas ke en tiu laboro oni ne nur okupiĝu pri temoj kaj tekstoj el pasintaj epokoj, sed ke Esperanto respegulu ankaŭ la hodiaŭan vivon. Dum mia nun preskaŭ 10-jara laboro por la ERR mi konstatis ke esperantistoj preferas okupiĝi pri temoj el pasinteco kaj ke ili hezitas okupiĝi pri nuntempaj temoj. Tio kompreneble ja estus granda defio, ĉar oni ne nur devas esti sufiĉe kompetenta por pritrakti temon en ajna lingvo, sed ankaŭ la bona stilo prezentas defion.
Tial la E-organizoj parolas pri profesiaj esperantistoj, sed la financaj rimedoj de la organizoj apenaŭ permesas la dungon de profesiuloj. Ni devas do vole-nevole kontentigi nin per bonvolaj esperantistoj kiuj estas kaj kompetentaj en iu certa fako kaj kiuj regas la lingvon tiel bone ke ili kapablas verki altnivelajn tekstojn en Esperanto. La konsekvenco el tiu situacio estas, ke temas ĉefe pri pensiuloj en sufiĉe riĉaj landoj kiuj bezonas sencodonan okupiĝon kaj kiuj ne bezonas kromajn enspezojn por povi fari tion.
Kaj la interreto ja hodiaŭ ebligas internacian kunlaboron kaj tiel Esperanto povas profiti sian atuton kiel internacia lingvo.
Mi bone komprenas ke estas elreviga sperto por junaj homoj kiuj kredas ke la hodiaŭa mondo apartenas al ili, sed ili devas konstati ke ili ankoraŭ ne disponas pri la necesaj spertoj por vere atingi tion. Tamen spertoj estas hodaŭ eĉ pli gravaj ol iam ajn antaŭe, ĉar la mondo fariĝas pli kaj pli kompleksa.
Ni povas solvi tiun problemon per pli da intergeneracia kunlaboro. La maljuna generacio subtenu la junan en la senĉesa plibonigo de la mondo. Tiam ambaŭ flankoj profitas.