×

我们使用cookies帮助改善LingQ。通过浏览本网站,表示你同意我们的 cookie 政策.

image

Esperanta Retradio 2020, Infanoj kaj lingvolernado

Infanoj kaj lingvolernado

Estas konata fakto, ke infanoj lernas lingvon pli rapide kaj profunde ol plenaĝuloj - kaj des pli ol maljunuloj. “Ju pli frue, des pli bone”, estas la konata devizo. Supozeble, la facileco por lingvolernado sekvas linion ĉiam malsupren kliniĝantan, laŭlonge de la vivo. Ĉu tio estas plena vero? Ĉu jam restas nenio nova en tiu temo, kiu aparte interesas nin, Esperantistojn?

En la Virtuala Monda Kongreso de Esperanto, 2020, la prelegoj prezentitaj en la Internacia Kongresa Universitato estis altnivelaj kaj interesaj, kaj unu el ili havis precize ĉi tiun titolon: “Alproprigo de dua lingvo: Ĉu ebla post la infanaĝo?”. La aŭtoro estas Grant Goodall, profesoro pri lingvistiko en la Universitato de Kalifornio, en San Diego, Usono. La koncerna teksto troviĝas en la responda IKU-Libro, kiu estas disponebla por senpaga elŝuto. Valoras la penon tralegi ĝin.

La profesoro montris la plej gravajn esplorojn pri la fenomeno “perdo de lingvokapablo post la infana aĝo”, ekde la jardeko post 1980, poste en la komenco de la 21-a jarcento, fine en la jaro 2018. Ĉiuj esploroj ekzamenis la alproprigon de dua lingvo en la diversaj homaj aĝoj. La rezultoj estis surprize malsamaj, laŭ la rafinado de la metodoj analizi la statistikojn. Komence oni konkludis, ke post la infanaĝo okazas subita falo en la kapablo pri lingvolernado. La lastaj studoj tamen montris tre kuriozan eltrovon. Ni resumu la lastajn konkludojn:

Je la mezuma aĝo de 17,4 jaroj, subite draste falas la kapablo funde lerni duan lingvon.

Supozeble, la plej bona aĝo por komenci tiun studon estas la 10-a jaraĝo, ĉar restos ankoraŭ pli ol sep jaroj por plena progreso.

La rezultoj de lingvolernado kompreneble dependas de la maniero, kiel oni klopodas fari tion. Homoj, kiuj migris en fremdlingvan landon evidente lernas pli profunde kaj rapide la lokan lingvon, ol homoj, kiuj faras tion per ordinaraj kursoj.

En ĉiu aĝo, homoj povas alproprigi duan lingvon, eĉ en sufiĉe kontentiga nivelo, kvankam maljunulo preskaŭ neniam sukcesas atingi la saman nivelon de samsituacia infano. Interesa demando estas: “Kial la lingvolerna kapablo ekfalas je la aĝo de 17,4 jaroj?” Oni havas plurajn supozojn. Eble pro kaŭzoj sociaj, kulturaj kaj biologiaj (cerba funkciado). Pliaj esploroj sekvos sur tiu kampo.

Finiĝis la brila prelego de Profesoro Goodall, kaj kompreneble unu el la unuaj demandoj estis: “Ĉu la samo validas por Esperanto?”. Supozeble jes, kaj evidentiĝas, ke instruado de nia lingvo al infanoj estas farenda tasko. Krome, unu plian fojon oni konstatas, ke Esperanto estas demokratieca lingvo, en la senco ke “dua lingvo por ĉiuj” egaligas ĉiujn homojn en la klopodo alproprigi nian neŭtralan, Zamenhofan solvojen.

Infanoj kaj lingvolernado Kinder und Sprachenlernen Kinderen en het leren van talen Дети и изучение языка