×

我们使用cookies帮助改善LingQ。通过浏览本网站,表示你同意我们的 cookie 政策.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (24)

Virinoj en muziko (24)

Heloise (1090/1100 - 1164) estis franca verkistino kaj erudiciulo, kiu ricevas gravan lokon en la franca literatura historio kaj ankaŭ en la disvolviĝo de feminisma reprezentado.

Malmultaj el ŝiaj leteroj pluvivas, sed tiuj kiuj atingis nin, estis konsiderataj fundamenta ‘monumento' de la franca literaturo ekde la malfrua XIII-a jarcento. Ŝia korespondado estas la latina bazo de spirita edukado kaj modelo de la klasika letera ĝenro, kiu influis verkistojn tiel diversajn kiel Madame de Lafayette, Choderlos de Laclos, Voltaire, Rousseau, Simone Weil, kaj Dominique Aury.

Ŝi estas plej konata pro sia tragika amhistorio kaj korespondado kun Peter Abelard, unu el la plej popularaj instruistoj kaj filozofoj en Parizo tiutempe.

Kiam ŝi alvenis en Parizon kiel tre juna virino, ŝi jam estis agnoskita tra la tuta Okcidenta Eŭropo kiel fama akademiulo, erudiciulo pri la latina, la greka kaj la hebrea lingvoj kaj fama pro ŝiaj scioj, inteligenteco kaj sagaceco. Ŝi estis nevino de la pariza kanoniko Fulbert, en kies hejmo ŝi loĝis en Parizo.

Peter Abelard rakontas ke li "tute ekbrulis pro amo al ŝi", kiam li fariĝis kanoniko en Parizo kaj renkontis ŝin en 1115. Li "serĉis okazon alproksimigi ŝin al si per intima kaj ĉiutaga rilato ". Por tiu celo li aranĝis translokiĝon en la domon de Fulbert por fariĝi la instruisto de Heloise. Fulbert tre feliĉis havi kiel instruiston de sia nevino tiel faman erudiciulon kiel Abelard.

La edukaj ŝancoj de Heloise probable estis unikaj aŭ almenaŭ tre maloftaj, ĉar nur malmultaj virinoj havis tian aliron al edukado. Dum la lecionoj de Abelard daŭris diskutoj de klasikaj aŭtoroj kaj debatoj pri la etikaj antagonismoj de amikeco kaj vera amo.

Abelard rakontas ilian postan kontraŭleĝan rilaton, kiu daŭris ĝis Heloise gravediĝis. Abelard prenis Heloise for de Fulbert kaj sendis ŝin al sia propra fratino, Lucilla, en Bretonio, kie Heloise naskis bebon. Por trankviligi Fulbert, Abelard konsentis geedziĝi kun Heloise, kondiĉe ke la geedzeco estu sekretigita por ne damaĝi lian karieron, ĉar publika geedzeco estus malhelpo al la progreso de Abelard en la Eklezio. Fulbert tamen komencis diskonigi la novaĵojn pri la geedziĝo, por puni Abelardon pro la damaĝo kaŭzita al ŝia reputacio. Heloise provis nei tion, sed fine Abelard enirigis ŝin en la konventon Argenteuil, kie Heloise estis kreskinta. Fulbert kaj liaj amikoj kredis, ke Abelard simple trovis manieron forigi Heloise, igante ŝin monaĥino. Do, por puni Abelardon, grupo da amikoj de Fulbert eniris nokte en la ĉambron de Abelard kaj kastris lin.

Post kastrado, plena de honto pro sia situacio, Abelard monaĥiĝis ĉe la abatejo St Denis en Parizo.

Laŭ la insisto de Abelard kaj multe kontraŭ siaj propraj deziroj Heloise prenis siajn votojn por fariĝi monaĥino. Laŭ aranĝo de Abelard, Heloise kaj aliaj monaĥinoj, eniris en la Oratorion de Parakleto, kie Heloise fariĝis abatino de la nova komunumo.

Ĉirkaŭ tiu tempo, la korespondado inter la du iamaj amantoj rekomenciĝis. Abelard rekomendis al ŝi direkti sian atenton al tiu sola kiu vere amis ŝin, Jesuo Kristo. Je ĉi tiu punkto, la stilo de la leteroj ŝanĝiĝis. Heloise respondis ke ŝi ne plu parolos pri la damaĝo, kiun Abelard estis kaŭzinta al ŝi.

Sed ŝi postulis lian subtenon kaj gvidon, kaj petis regulon por la komunumo kaj novan muzikon por uzi en liturgio. Ŝajnas, tio estis nur artifiko por provoki respondon kaj restarigi kontakton kun Abelard. Abelard donis al ŝi regulon kaj himnaron. Anstataŭ akcepti ĝuste kion Abelard sendis, ŝi reviziis la regulon kaj kreis alian novan kiu pli bone adaptiĝis al la virina konvento.

De tiu interŝanĝo ankaŭ evidentiĝas ke ŝi komponis liturgian muzikon.

Antaŭe plej multaj muzikaj kaj liturgiaj temoj de la materialoj asociitaj kun la geamantoj estis atribuitaj al Abelard, sed lastatempaj studoj ebligis identigi pecojn, kiuj probable estis de Heloise.

Petro la Respektinda skribis en letero al Heloise: "[Vi] sendis ... novajn harmoniojn al la oreloj de Dio mem" kaj komparas ŝin kun Mirjam, kiu kantis novan dankkanton al Dio post kiam la Izraelidoj transiris la Ruĝan Maron. Tiaj deklaroj sugestas, ke Heloise rekte komponis por la liturgio de sia komunumo.

Sur tiu bazo kaj aliaj opinioj, David Wulstan argumentis en artikolo de 2002, ke iuj el la muzikoj antaŭe atribuitaj al Abelard estis efektive komponitaj de Heloise. Li uzis la identigilon de Constant Mews, la unuaj amleteroj de la paro (Epistolae duorum amantium), por identigi kvin muzikaĵojn, kiuj probable estis la komponaĵoj de Heloise. Li faris tion surbaze de tekstaj paraleloj inter la muziktekstoj kaj la korespondado kie evidentiĝas la ideoj de Heloise pri amo anstataŭ tiuj de Abelard.

Ankaŭ la esploro reliefigis la emon de Heloise uzi konatajn ŝablonojn kaj temojn, sed ŝi prezentis ilin en novaj literaturaj kaj muzikaj verkoj.

Konsiderante ŝian reputacion pri verkado kaj komponado, kaj la komenton de Petro la Respektinda pri Heloise sendanta la novan melodion al la oreloj de Dio, ŝajnas juste pensi, ke ŝi kontribuis pli al la liturgia muziko ol tiuj pecoj ĝis nun atribuitaj al ŝi.

Virinoj en muziko (24) Women in music (24)