Aŭskultu ĉapitron 1
Kara Katrina,
Miaj gepatroj donis al mi permeson inviti vin kaj Paŭlon viziti nin por unu semajno antaŭ la fino de la libertempo.
Ĉu vi povos veni la venontan sabaton? Se jes, mia patro renkontos vin ĉe la stacidomo kun la aŭto, kaj portos vin al la farmdomo.
Mi esperas, ke vi povos veni, kaj ni pasigos bonan semajnon kune. Saluton al onklo Johano kaj onklino Maria,
Via,
Anica.
Katrina finis la legadon kaj rigardis la gepatrojn. "Ĉu ni povos iri?" ŝi demandis. "Ni ne vidis la gekuzojn Georgo kaj Anica dum longa tempo, kaj estus tre bone pasigi semajnon en la kamparo! " La patrino rigardis la patron.
"Mi ne scias kial ne," ŝi diris. "Nek mi," respondis la patro. "Jes, vi povas iri. Skribu al Anica, ke vi alvenos per la posttagmeza trajno. Ili scios la ĝustan horon. " "Ho, dankon!" diris Katrina, kaj si kuris en la ĝardenon por diri la novaĵon al sia frato Paŭlo, kiu tie purigis sian malnovan biciklon.
Estis tiam mardo, do la gefratoj devis atendi dum kvar tagoj. Tio ŝajnis al ili tre longa tempo, ĉar ili estis tre ekscititaj pri la ferio. Ili loĝis en granda urbo, kaj semajno en la kamparo estis tre bela afero! Tamen, estis multaj aferoj por fari, kaj la tempo pasis sufiĉe rapide.
Sabato venis, kaj post la matenmango Paŭlo kaj Katrina ekiris al la stacidomo, ĉiu kun granda valizo.