Italujo en la unua mondmilito
Antaŭ pli ol cent jaroj okazis la interveno de Italujo en la unuan mondmiliton. Inter la multnombraj aspektoj de tiu terura katastrofo, fone de neimageblaj suferoj de la soldatoj sur ĉiuj frontoj, la historiistoj akorde indikas en la tranĉeo unu el plej reprezentaj simboloj de tiu milito. Sed la tranĉeoj de la suda fronto, tiu inter Aŭstrujo kaj Italujo, postulis ambaŭflanke aldonajn suferojn por la soldatoj kaj eksterordinarajn loĝistikajn aranĝojn.
Ekde majo 1915 ĝis novembro 1918, ĉe la tiama limo inter Italujo kaj Aŭstrujo en la orientaj Alpoj, akre interbatalis la Reĝa Itala armeo kaj la Aŭstro-Hungara-Germana armeo. Temis pri la tiel surnomata "montara milito", fifama pro la fakto, ke ĝi estis "vertikala milito", ĉar oni tre akre batalis tra la pintoj de la alpaj montoj. Pro la roka vertikala tereno, la altitudoj kaj la aĉaj klimataj kondiĉoj, ambaŭ armeoj batalis laŭ tute novaj strategioj. Ekde la komenco de la milito, la batalantoj kvazaŭ ŝerce klopodis okupi pli kaj pli altajn poziciojn, tiel ke baldaŭ ili atingis la montopintojn. Krutajn sapeojn, eĉ hodiaŭ malfacile laŭireblajn bonvetere kaj kun malpeza ekipaĵo, oni tiam laŭiris ĉefe nokte kun tre pezaj ŝarĝoj je ĉiuj klimataj kondiĉoj. Vortice fortegaj ventoj, stormoj furiozantaj je tiaj altitudoj, fulmoj, treege malaltaj vintraj temperaturoj, ŝtonfalaĵoj kaj lavangoj daŭre kaŭzis tre multe da soldataj viktimoj, plejofte tute neglektitaj, do eĉ ne enkalkulitaj kiel militfalintoj.
Centoj da miloj da soldatoj, inter ili italoj plejparte el sudaj regionoj kun modera klimato, devis kutimiĝi al la akre malvarmaj kondiĉoj de treege malfacila medio. Vintre, la tre dika neĝo tute malebligadis transportojn, tiel tutaj garnizonoj restadis plene izolitaj kaj pro ekstremaj malvarmo kaj malsato, soldatoj foriris el la barakoj kaj, trairante krutajn deklivojn por atingi pli subajn proviantitajn barakarojn, tre ofte trafis la morton. Historiistoj taksas, ke en la tranĉeoj de la alpa fronto, ambaŭflanke, ĉirkaŭ du trionoj el la preskaŭ 500.000 mortintoj estis viktimoj de la klimato kaj medio, dum nur triono mortis pro rektaj militaj agoj.
Inter la plej aŭdacaj militaj vorkoj, kiujn la itala armeo konstruis kiel sekurajn vojojn por provizi la tranĉeojn je granda alteco, rimarkinda estas "la mulvojo de 52 tuneloj" en la Pasubia montaro, kiun mi lastatempe trairis. Tiu ĉi mulvojo estas vera ĉefverko de milita inĝenierio kaj aŭdaca originaleco, aparte, se oni konsideras la kondiĉojn, la epokon kaj la rapidecon de ĝia konstruado. La laboroj komenciĝis en februaro 1917 kaj la tutan mulvojon oni inaŭguris post nur 10 monatoj.
Ĝi serpentumas sur la suda flanko de la montaro, ŝirmita kontraŭ la tiamaj kanonpafoj de la aŭstro-hungara artilerio kaj karakterizita de sinsekvo da rokaj pinakloj, profundegaj interkrutejoj kaj apikaj krutflankoj. Ĝi suprenrampas el 1.216 m. de altitudo ĝis 1.934. Ĝia longeco estas 6.555 m. kaj el ili, 2.335 estas subdividitaj en 52 tuneloj traboritaj en dura roko.
La averaĝa larĝo de la mulvojo estas 2 m. kaj duono kaj 3 m. en la kurbiĝoj por permesi la samtempan trairon de du muloj kun iliaj ŝarĝoj. La dekliveco kelkfoje atingas 22 procentojn kaj la averaĝa 12 procentojn. La 19-a tunelo estas la plej longa (320 metrojn) laŭ helicforma itinero kun 4 vojturniĝoj ene de giganta roka turego. La 20-a tunelo, 86 metrojn longa, por venki grandan diferencon de nivelo, spiralas kiel korktirilo ene de roka pinto.
Je la fino de la mulvojo, oni atingas 360-gradan grandiozan panoramon kaj tre malproksime sed perfekte videbla aperas la laguno de Venecio.
Ĝuste tiam, en tiu loko, mi rememoris pri la diraĵo de Giuseppe Mazzini, ĉefa ideologo de la unuiĝo de Italujo en la 19-a jarcento: "La mondo ne estas spektaklo, sed batalkampo". Kaj bedaŭrinde, post 150 jaroj, daŭre tia estas nia mondo.