2013.08.10. Kampado reĝustigas la internan horloĝon
Kampado reĝustigas la internan horloĝon
Pli da sunbrilo, malpli da elektra lumo - per tiu simpla recepto laŭ nova studaĵo misdormado estas mildigebla. Jam post unu semajno da kampado en libera naturo nia interna horloĝo adaptiĝas al la natura tagnokta ritmo.
Esploristoj de la universitato de Kolorado en Usono unue registris dum unu semajno la tagan kaj la dorman ritmon de ok plenkreskuloj. La eksperimentanoj plenumis dume siajn normalajn okupojn: Ili laboris, studis, eliris vespere kaj decidis mem kiom longe ili dormis.
Post tio unu grupo de testpersonoj pasigis semajnon ĉe kampado en la Roka Montaro. La partoprenantoj tie ne havis elektran lumon kaj krome ne rajtis uzi poŝtelefonojn, poŝlampojn aŭ aliajn elektrajn aparatojn.
Averaĝe la testpersonoj laŭ iliaj kutimoj dum la unua semajno enlitiĝis nur post meznokto - kaj ellitiĝis pli malfrue - iom antaŭ la oka matene. Ne estis surprizo ke ili tiel ricevis malpli da sunlumo kaj aliflanke pli da lumo post sunsubiĝo ol estis kutimo en la naturo.
Surprizis tamen la klareco de la konsekvencoj: En la elektre lumigita medio la interna horloĝo de la testpersonoj malfruis je du horoj. Tio montriĝis en la nivelo de melatonino. Tiu hormono partoprenas en la reguligo de la tagnokta ritmo. Ĉe komenco de la malheliĝo la nivelo de melatonino plialtiĝas kaj tiel kaŭzas dormemon. Lumo aliflanke bremsas la produktadon de la hormono matene kaj tio kondukas al vekiĝo.
Dum la unua semajno de la eksperimento la nivelo de melatonino malfruvespere plialtiĝis, proksimume du horojn antaŭ komenco de dormo. Matene la nivelo de melatonino malaltiĝis nur ĉe la vekiĝo iom antaŭ la oka.
Tio klarigas kial multaj homoj matene sentas sin lacaj kaj malfortaj. La biologia nokto - kiu estas karakterizita per alta nivelo de melatonino - kvazaŭ etendiĝas en la tagon.
Post unu semajno da kampado la interna horloĝo adaptiĝis al la natura tagnokta ritmo. La nivelo de melatonino komencis plialtiĝi proksimume ĉe sunsubiĝo. Matene ĝi malaltiĝis tuj post apero de la suno antaŭ ol la testpersonoj vekiĝis.
Eĉ noktemuloj sub tiuj naturaj lumcirkonstancoj fariĝis frumatenemaj. La entuta dormotempo restis senŝanĝa dum ambaŭ semajnoj. La adaptiĝo al la natura ritmo tamen poste kondukis al samtempe pli sana dormo, opinias la esploristoj.
Ĉar ne ĉiuj homoj ĉiam povas praktiki kampadon, la esploristoj konsilas ion alian: Laŭeble multe da sunlumo dum la tago, laŭeble malmulte da elektra lumo vespere. Tiel homoj povus enlitiĝi pli frue kaj vekiĝi pli frue kaj tiel harmoniigi siajn dormoperiodojn pli bone kun la lernejaj kaj laborejaj horoj.