×

我們使用cookies幫助改善LingQ。通過流覽本網站,表示你同意我們的 cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.26. Fejsbuko reduktas bonfarton

2013.08.26. Fejsbuko reduktas bonfarton

La socia reto estas maŝino kiu produktas malfeliĉon. Kiu survojas en ĝi, tiu poste sentas malpli da bonfarto kaj pli da malkontento.

En februaro de la jaro 2004 Mark Zuckerberg fondis en dormejo ĉe la Harvard universitato la socian reton "Thefacebook", duonan monaton poste jam la duona studentaro de la universitato estis enskribita. Hodiaŭ fiŝkaptas kaj baraktas pli ol miliardo da homoj en tiu reto, la duono el ili ĉiutage survojas en ĝi, kompareblan revolucion de la komunikaj kutimoj oni vane serĉas. Tio vekis ankaŭ la koncernajn fakajn sciencojn, almenaŭ iomete. Ĝis januaro 2012 estis aperintaj 415 esploraj studaĵoj kiuj uzis Fejsbukon aŭ kiel fonton por datumoj aŭ kiuj igis ĝin temo de la studaĵo.

Temas precipe pri tio kiel Fejsbuko influas la konduton (27 procentoj de la studaĵoj), kiu en ĝi survojas (24 %) kaj kial (19 %). Unu temo tamen ĝis nun ankoraŭ tute ne aperis, nome kiel tiu tekniko influas la bonfarton de siaj uzantoj? Tion rimarkis la psikologo Ethan Kross el la Miĉigano ŝtata universitato kaj li komencis fermi tiun truon.

Tiucele li dissendis dum du semajnoj kvinfoje dum tago - dum plej diversaj horoj - 5 demandojn al 82 testpersonoj, nome junaj homoj el la regiono: "Kiel vi fartas nun? ", "Kiom da soleco vi sentas?" "Kiom da zorgoj ĵus okupas vin? ", Kiom da fojoj vi eniris Fejsbukon de nia lasta demando? ", Kiom ofte vi havis de tiam 'rektan' kontakton kun aliaj? ".

La demandoj estis tiel tajloritaj ke ili kovris ambaŭ konsisterojn de la bonfarto, nome la senton pri si mem kaj la kontentecon. Kvankam oni tion tute ne atendis, ambaŭ faktoroj malkreskis, ne multe, sed tamen: "Ĉe la supraĵo Fejsbuko estas netaksebla fonto por la plenumo de la baza bezono pri socia ligiĝo", resumas Kross. "Sed anstataŭ la akceladon de la bonfarto ni trovis la malan efikon".

De kie tiu efiko devenas, estas mistero. Ĝis nun oni nur scias de kie ĝi ne devenas. La homoj do ne eniras Fejsbukon kiam ili malbonfartas, la kaŭzeco funkcias inverse, ili pli malbonfartas post ĉeestado en Fejsbuko. Kaj ankaŭ ĝeneralaj sociaj kaŭzoj ne validas. Kiu ofte havis "rektajn" kontaktojn al aliaj - ĉu vidalvide ĉu telefone - tiu sentis post tio pli da bonfarto.

2013.08.26. Fejsbuko reduktas bonfarton 2013.08.26. Facebook reduces well-being