×

我們使用cookies幫助改善LingQ。通過流覽本網站,表示你同意我們的 cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.25. Fromaĝo "Vivaldi"

2013.11.25. Fromaĝo "Vivaldi"

Fromaĝo "Vivaldi"

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

Glaso da fromaĝo “Vivaldi” kun seka figo. Apude: kulero da mielo kun cinamo.

Mi enmetas en la miksilon 2 glasojn da migdaloj, 2 glasojn da nuksoj kaj duonan glason da akvo. Dum la miksado mi aldonas akvon iom post iom laŭdezire. La kvanto de akvo dependas de la denso, kiun mi celas por la fromaĝo. Jen ĉio.

Rimarkoj:

1. La nuksoj povas esti juglandaj, pekanaj, brazilaj aŭ alispecaj. Vi povas uzi miksaĵon de nuksoj. 2. La migdaloj devas esti ne nur senŝelaj, sed ankaŭ senhaŭtaj. Oni povas aĉeti la blankkolorajn senhaŭtajn migdalojn en la vendejo. Tamen, la plej saniga metodo estas aĉeti la migdalojn kun ties brunaj haŭtoj kaj senhaŭtigi ilin ĝuste antaŭ la preparo. Por fari tion, oni devas verŝi boligitan akvon sur ilin kaj atendi ĉirkaŭ kvaronan horon, ĝis la haŭtoj ŝveliĝas. Poste, oni jam povas facile senhaŭtigi ilin. Sed verŝajne tiu ĉi metodo ŝajnos al vi enuiga kaj temporaba. Se malgraŭ tio vi elektas ĝuste tiun metodon (gratulon! ), vi povas plenumi ĝin per la helpo de la tuta familio, en romantika vespera etoso, aŭskultante muzikon … Nun vi jam divenis la devenon de tiu fromaĝnomo, ĉu ne?

Kiel mi uzas la fromaĝon “Vivaldi”:

1. Mi aldonas ĝin al legomsupoj, sed nur post kiam la supoj jam troviĝas en teleroj. (Mi neniam boligis la fromaĝon “Vivaldi” en supo). 2. Mi enmetas ĝin en saŭcojn de freŝaj legomsalatoj. 3. Mi ŝmiras toastojn per ĝi, aldonante spicojn kaj olivojn. 4. Mi uzas ĝin por prepari “suŝi”-on. 5. Mi miksas ĝin kun iom da mielo, cinamo kaj vanilo, por aldoni tiun miksaĵon al kaĉoj de aveno, hordeo, rizo, poligono ktp. 6. Mi riĉigas per ĝi fruktosalatojn.

Mi enŝovas ĝin en kaĉojn de boligitaj batatoj aŭ karotoj, aldonante mielon kaj cinamon