×

我們使用cookies幫助改善LingQ。通過流覽本網站,表示你同意我們的 cookie 政策.


image

La voĉo de radio, Loĝi en urbo plikreemigas

Loĝi en urbo plikreemigas

Ni konsentu ke bela bildo pri la koncepto malkovro estas la rakonto pri Arĥimedo, kiu kriis “Eŭreka!” dum li kuris nuda tra la stratoj de Sirakuso.

Domaĝe. Ne nur ĉar tio verŝajne ne okazis - la rakonto aperis en libro du jarcentojn post la morto de la greka klerulo - sed ankaŭ ĉar ĝi longe nutris la fantazion ke malkovro estas subita sperto de unuopulo. Kaj historio kaj esploroj montras ke ĝi malofte estas tia. Kutime, novaj ideoj venas laŭ poioma procezo kiu disvolviĝas jen rapide jen malrapide dum monatoj aŭ eĉ multaj jaroj. Kaj plej ofte, elpenso estas rezulto de homa interkontakto, de homoj kun malsamaj fonoj kaj lertoj kies ideoj kunfrotiĝas kaj ekigas freŝajn pensojn kaj kunlaborajn viziojn.

Bona ekzemplo de ĉi tiu malneta sed fruktodona dinamiko ruliĝis post la Dua Mondmilito ĉe la Masaĉuseca Instituto pri Teĥnologio en Usono, en simpla konstruaĵo konata kiel Konstruaĵo 20. En sia libro, “De kie venas bonaj ideoj”, eldonita en 2010, Steven Johnson skribis pri tio ke la konstruaĵon oni uzis kiel kroman lokon por diversaj rapide kreskantaj sciencofakoj. Ĝi kunmiksis unikan koktelon de nukleaj sciencistoj, elektraj inĝenieroj, komputilsciencistoj, akustikaj inĝenieroj, kaj eĉ lingvistoj.

La rezulto estis konversacioj en koridoroj kaj hazardaj interparoloj kiuj igis ke Konstruaĵo 20 iĝis unu el la plej kreemaj lokoj sur la tero, loko kiu kovis mirigan serion da sciencaj malkovroj. Inter ili estis la unua komputila ludo (“SpaceWar!”) kaj gravaj paŝoj pri mikroondoj kaj rapidega fotado. Ĉi tie okazis ankaŭ la plej fruaj klopodoj de komputilaj hakistoj.

Sociaj sciencistoj diras ke la sama kirlo de kunmetitaj ideoj kaj konstanta interagado sur pli granda skalo igas ke urboj estas fontoj de kreemo. Fakte, esploro eldonita antaŭnelonge de sciencistoj de MIT konkludis ke produktivo kaj inventemo en urbaj regionoj kreskas je proksimume la sama rapido kiel nombro da loĝantoj. Tio okazas grandparte ĉar la plia denseco de urbanoj pliigas la ŝancojn por personaj interkontaktoj kaj por renkonti novajn ideojn.

La esplorteamo analizis multajn diversajn faktorojn por kalkulti la “sociligan densecon” de diversaj urboj. Tio estas la mezuma nombro da homoj kun kiuj ĉiu urbano interagas persone. Observitaj faktoroj inkluzivas la nombron da poŝtelefonaj kunparolantoj kiuj dividas radituron, la nombron da homoj kiuj konektiĝas per lokspecifaj sociaj retoj kiel Foursquare, eĉ la disvolviĝon de infektiĝoj pro malsanoj kiuj disvastiĝas nur per persona kontakto. Ili trovis ke ju pli altas la sociliga denseco de iu urbo, des pli altas ĝia produktivo kaj nombro da patentoj registritaj.

Kiam oni transloĝiĝas al granda urbo, oni ekkonas multajn diversajn homojn, kaj multaj ne estas amikoj. Ĉi tiuj portas malsamajn ideojn, malsamajn ŝancojn, kaj renkontiĝojn kun aliaj kiuj povas helpi onin.

La modelo ne funkcias, tamen, por la grandaj afrikaj kaj aziaj urboj kiuj havas eĉ pli densajn loĝantarojn ol urboj en la okcidento. Sed la teamo havas klarigon por tio. Ĝenerale, tiuj urboj havas malbonajn transportsistemojn. Se homoj ne povas cirkuli kaj havi tiujn hazardajn kontaktojn, denseco malpli gravas. Kernas la interfrotado.

Loĝi en urbo plikreemigas Das Leben in einer Stadt ist kreativ Living in a city is creative Vivir en una ciudad es creativo 都市に住むことはクリエイティブだ Viver em uma cidade é criativo

Ni konsentu ke bela bildo pri la koncepto malkovro estas la rakonto pri Arĥimedo, kiu kriis “Eŭreka!” dum li kuris nuda tra la stratoj de Sirakuso. ||||||||||||||||¡Eureka||||||||| Let us agree that a beautiful picture of the concept discovery is the story of Archimedes who shouted "Eureka!" As he ran naked through the streets of Syracuse. Vamos concordar que uma bela imagem do conceito de descoberta é a história de Arquimedes, que gritou "Eureka!" enquanto ele corria nu pelas ruas de Siracusa.

Domaĝe. Too bad. Que pena. Ne nur ĉar tio verŝajne ne okazis - la rakonto aperis en libro du jarcentojn post la morto de la greka klerulo - sed ankaŭ ĉar ĝi longe nutris la fantazion ke malkovro estas subita sperto de unuopulo. |||||||||||||siglos|||||la||||||||||||||||| Not only because that probably didn't happen - the story appeared in a book two centuries after the death of the Greek scholar - but also because it has long nourished the fantasy that discovery is a sudden experience of a single person. Não apenas porque isso provavelmente não aconteceu - a história apareceu em um livro dois séculos após a morte do estudioso grego - mas também porque há muito alimenta a fantasia de que a descoberta é uma experiência repentina de uma única pessoa. Kaj historio kaj esploroj montras ke ĝi malofte estas tia. And history and research shows that it is rarely so. Tanto a história quanto a pesquisa mostram que raramente é assim. Kutime, novaj ideoj venas laŭ poioma procezo kiu disvolviĝas jen rapide jen malrapide dum monatoj aŭ eĉ multaj jaroj. Usually, new ideas come in a process that is slowly and slowly developing for months or even many years. Kaj plej ofte, elpenso estas rezulto de homa interkontakto, de homoj kun malsamaj fonoj kaj lertoj kies ideoj kunfrotiĝas kaj ekigas freŝajn pensojn kaj kunlaborajn viziojn. And most of all, thinking is the result of human contact, of people with different backgrounds and skills whose ideas coalesce and spark fresh thoughts and collaborative visions.

Bona ekzemplo de ĉi tiu malneta sed fruktodona dinamiko ruliĝis post la Dua Mondmilito ĉe la Masaĉuseca Instituto pri Teĥnologio en Usono, en simpla konstruaĵo konata kiel Konstruaĵo 20. |||||||||||||||||||||Estados Unidos|||||| A good example of this rough but fruitful dynamic was rolled out after World War II at the Massachusetts Institute of Technology in the United States, in a simple building known as Building 20. En sia libro, “De kie venas bonaj ideoj”, eldonita en 2010, Steven Johnson skribis pri tio ke la konstruaĵon oni uzis kiel kroman lokon por diversaj rapide kreskantaj sciencofakoj. In his book, "Where Good Ideas Come From," published in 2010, Steven Johnson wrote that the building was used as an additional location for various rapidly growing science departments. Ĝi kunmiksis unikan koktelon de nukleaj sciencistoj, elektraj inĝenieroj, komputilsciencistoj, akustikaj inĝenieroj, kaj eĉ lingvistoj. |||||||||||ingenieros eléctricos|y|incluso|lingüistas It combined a unique cocktail of nuclear scientists, electrical engineers, computer scientists, acoustic engineers, and even linguists.

La rezulto estis konversacioj en koridoroj kaj hazardaj interparoloj kiuj igis ke Konstruaĵo 20 iĝis unu el la plej kreemaj lokoj sur la tero, loko kiu kovis mirigan serion da sciencaj malkovroj. The result was conversations in corridors and casual conversations that made Building 20 one of the most creative places on earth, a place that covered an amazing series of scientific discoveries. Inter ili estis la unua komputila ludo (“SpaceWar!”) kaj gravaj paŝoj pri mikroondoj kaj rapidega fotado. Among them were the first computer game (“SpaceWar!”) And important steps on microwaves and fast photography. Ĉi tie okazis ankaŭ la plej fruaj klopodoj de komputilaj hakistoj. Here also took place the earliest efforts of computer hackers.

Sociaj sciencistoj diras ke la sama kirlo de kunmetitaj ideoj kaj konstanta interagado sur pli granda skalo igas ke urboj estas fontoj de kreemo. Social scientists say that the same turmoil of compound ideas and constant interaction on a larger scale makes cities a source of creativity. Fakte, esploro eldonita antaŭnelonge de sciencistoj de MIT konkludis ke produktivo kaj inventemo en urbaj regionoj kreskas je proksimume la sama rapido kiel nombro da loĝantoj. In fact, research published recently by MIT scientists concluded that productivity and inventiveness in urban areas are growing at about the same rate as the number of residents. Tio okazas grandparte ĉar la plia denseco de urbanoj pliigas la ŝancojn por personaj interkontaktoj kaj por renkonti novajn ideojn. This is largely because the increased density of urbanites increases the opportunities for personal contacts and for meeting new ideas.

La esplorteamo analizis multajn diversajn faktorojn por kalkulti la “sociligan densecon” de diversaj urboj. The research team analyzed many different factors to calculate the "social density" of various cities. Tio estas la mezuma nombro da homoj kun kiuj ĉiu urbano interagas persone. That is the average number of people with whom each urban person interacts personally. Observitaj faktoroj inkluzivas la nombron da poŝtelefonaj kunparolantoj kiuj dividas radituron, la nombron da homoj kiuj konektiĝas per lokspecifaj sociaj retoj kiel Foursquare, eĉ la disvolviĝon de infektiĝoj pro malsanoj kiuj disvastiĝas nur per persona kontakto. Observed factors include the number of cellphone speakers that share a rumor, the number of people connecting through site-specific social networks such as Foursquare, and even the development of infections due to illnesses that spread only through personal contact. Ili trovis ke ju pli altas la sociliga denseco de iu urbo, des pli altas ĝia produktivo kaj nombro da patentoj registritaj. They found that the higher the social density of a city, the higher its productivity and the number of patents registered.

Kiam oni transloĝiĝas al granda urbo, oni ekkonas multajn diversajn homojn, kaj multaj ne estas amikoj. When you move to a big city, you get to know many different people, and many are not friends. Ĉi tiuj portas malsamajn ideojn, malsamajn ŝancojn, kaj renkontiĝojn kun aliaj kiuj povas helpi onin. These carry different ideas, different opportunities, and meetings with others who can help you.

La modelo ne funkcias, tamen, por la grandaj afrikaj kaj aziaj urboj kiuj havas eĉ pli densajn loĝantarojn ol urboj en la okcidento. The model does not work, however, for the large African and Asian cities that have even denser populations than cities in the west. Sed la teamo havas klarigon por tio. But the team has an explanation for that. Ĝenerale, tiuj urboj havas malbonajn transportsistemojn. In general, these cities have poor transportation systems. Se homoj ne povas cirkuli kaj havi tiujn hazardajn kontaktojn, denseco malpli gravas. If people can't get around and have those random contacts, density is less important. Kernas la interfrotado. The friction is crucial.