×

我們使用cookies幫助改善LingQ。通過流覽本網站,表示你同意我們的 cookie 政策.

image

Esperanta Retradio 2020, Revludo

Revludo

Revludon mi eklernis en la unua klaso de lernejo, de nia karega instruistino. Ŝi proponis al ni imagi pli bonan mondon, kun la celo plibonigi la realan. Ŝi diris al ni, ke la celo de la tuta lerneja instruado estas trejnigi nin por plibonigi nian realan vivon kaj samtempe nian ĉirkaŭaĵon. Ĉar la unua paŝo estas revado pri pli bona vivo, ŝi kuraĝigis nin imagi kiel eble pli konkretajn kaj realigeblajn celojn. Ekde tiam, mi ofte demandas min: kia mi ŝatus nun, ke aspektu la vivo sur nia planedo post kelkcent jaroj?

Hodiaŭ, mi proponas al mi denove ludi la revludon. Kaj jen kian mondon mi imagas:

- La mondo estu unu sola federacio, gvidata de internacia estraro demokratie elektita.

- Ĉiuj civitanoj de la mondo ĝuu senpagan instruadon en sia propra lingvo minimume 10 jarojn. Esperanton oni instruu devige en bazlernejoj, dum minimume 3 jaroj.

- La tuta mondo uzu unu solan valuton kaj la borso ne plu ekzistu.

- La ontaj politikistoj prepariĝu por tiu ĉi profesio en internaciaj universitatoj, kie ili kune lernu pri la sociaj sukcesoj kaj malsukcesoj en la tuta mondo, por povi plani realismajn plibonigojn koncerne la homajn vivojn kaj la homajn rilatojn. Ilia komuna instruado celu kiel eble pli justan kaj ekvilibran vivon por la tuta planedo. La prelegoj en tiuj universitatoj estu en Esperanto. La instruistoj estu la plej sukcesaj eksaj estraranoj. Tiuj internaciaj universitatoj troviĝu sur grandaj ŝipoj moviĝantaj tra la mondo. La abiturientoj unue agu en la estraroj de siaj propraj urboj aŭ vilaĝoj, nur poste kandidatiĝu por agi en landaj estraroj kaj fin-fine en la tutmonda federacia estraro. Neniu rajtu agi en la tutmonda federacia estraro pli ol 5 jarojn.

- Ĵurnaloj kaj televidkanaloj devu honeste prezenti signifajn informojn pri la ĝistiamaj konkretaj realigoj de ĉiu politikisto, koncerne ties sociajn agadojn. Sensignifaj klaĉadoj pri la privataj vivoj de politikistoj ne estu permesataj.

- Homoj kiuj deziras fariĝi politikistoj devu trapasi ekde komence psikologiajn testojn, kiuj certigu i.a. ke ili ne estas malhonestaj, frenezaj aŭ idiotaj. Ĉiujare ili devu renovigi tiajn testojn.

- Ĉiuj viandvendejoj proponu nur ĉel-viandon, obtenitan pere de ĉel-kulturo.

- Neniu besto estu kreskigita kun la celo de buĉado.

- Ĉasado kaj fiŝkaptado estu malpermesataj.

- La tuta mondo uzu nur la internacian mezursistemon.

- La nombro de kuracistoj kaj flegistoj en iu regiono estu proporcia al la nombro de civitanoj en la koncerna regiono.

- Ĉiu homo sur la tero povu ĝui sufiĉe da pura saniga akvo, danke al evoluitaj sistemoj de akvopurigado.

- La landaj estraroj subvenciu malavare infanĝardenojn, lernejojn kaj universitatojn, tiel ke la salajroj de instruistoj estu same decaj kiel tiuj de inĝenieroj.

- Dietiko kaj diversaj formoj de fizioterapio disvastiĝu evoluante tre pozitive kaj efike.

- Medio-protektado fariĝu grava deviga fako en lernejoj.

- Neniu infano suferu pri malsato, malvarmo, neglekto.

- Ĉiu infano ricevu almenaŭ unu senpagan muzikilon kaj havu la eblecon eklerni ludi ĝin ekde la infanĝardeno.

- Dompurigado estu farita de robotoj.

Vi povas modifi la liston laŭ via plaĉo kaj plilongigi ĝin senfine. Precipe indas pripensi efikajn manierojn por proksimigi la socion al la realigo de niaj plej belaj revoj.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE

Revludo Reversal game Um jogo dos sonhos Игра мечты Revolution

Revludon mi eklernis en la unua klaso de lernejo, de nia karega instruistino. Reading|I|learned|in|the|first|class|from|school||our|dear|teacher I learned about revolution in the first grade of school, from our dear teacher. Ŝi proponis al ni imagi pli bonan mondon, kun la celo plibonigi la realan. She|proposed|to|us|to imagine|more|better|world|with|the|goal|to improve|the|real She encouraged us to imagine a better world, with the goal of improving reality. Ŝi diris al ni, ke la celo de la tuta lerneja instruado estas trejnigi nin por plibonigi nian realan vivon kaj samtempe nian ĉirkaŭaĵon. She|said|to|us|that|the|goal|of|the|whole|school|education|is|to train|us|to|improve|our|real|life|and|at the same time|our|environment She told us that the purpose of all school education is to train us to improve our real life and at the same time our environment. Ĉar la unua paŝo estas revado pri pli bona vivo, ŝi kuraĝigis nin imagi kiel eble pli konkretajn kaj realigeblajn celojn. Because|the|first|step|is|reflection|about|more|good|life|she|encouraged|us|to imagine|how|possibly|more|concrete|and|achievable|goals Because the first step is dreaming of a better life, she encouraged us to imagine as concrete and achievable goals as possible. Ekde tiam, mi ofte demandas min: kia mi ŝatus nun, ke aspektu la vivo sur nia planedo post kelkcent jaroj? since|then|I|often|ask|myself|how|I|would like|now|that|looks|the|life|on||planet|after|several hundred|years Since then, I often ask myself: what would I like life on our planet to look like in a few hundred years?

Hodiaŭ, mi proponas al mi denove ludi la revludon. Today|I|propose|to|myself|again|to play|the|dream game Today, I propose to myself to play the dream game again. Kaj jen kian mondon mi imagas: And|here|what kind of|world|I|imagine And here is the world I imagine:

- La mondo estu unu sola federacio, gvidata de internacia estraro demokratie elektita. The|world|be|one|single|federation|led|by|international|board|democratically|elected - The world should be one single federation, led by an internationally elected board.

- Ĉiuj civitanoj de la mondo ĝuu senpagan instruadon en sia propra lingvo minimume 10 jarojn. All|citizens|of|the|world|enjoy|free|education|in|their|own|language|at least|years - All citizens of the world should enjoy free education in their own language for at least 10 years. Esperanton oni instruu devige en bazlernejoj, dum minimume 3 jaroj. Esperanto|one|should teach|mandatorily|in|elementary schools|for|at least|years Esperanto should be taught mandatorily in primary schools for at least 3 years.

- La tuta mondo uzu unu solan valuton kaj la borso ne plu ekzistu. The|whole|world|should use|one|single|currency|and|the|stock market|not|anymore|exist - The whole world should use a single currency and the stock exchange should no longer exist.

- La ontaj politikistoj prepariĝu por tiu ĉi profesio en internaciaj universitatoj, kie ili kune lernu pri la sociaj sukcesoj kaj malsukcesoj en la tuta mondo, por povi plani realismajn plibonigojn koncerne la homajn vivojn kaj la homajn rilatojn. The|future|politicians|prepare|for|this|this|profession|in|international|universities|where|they|together||about|the|social|successes|and|failures|in|the|whole|world|to|be able to|plan|realistic|improvements|concerning|the|human|lives|and|the|human|relationships - Future politicians should prepare for this profession in international universities, where they will learn together about social successes and failures around the world, in order to plan realistic improvements regarding human lives and human relationships. Ilia komuna instruado celu kiel eble pli justan kaj ekvilibran vivon por la tuta planedo. Their|common|education|aims|as|possibly|more|just|and|balanced|life|for|the|whole|planet Their joint teaching aims for as just and balanced a life as possible for the entire planet. La prelegoj en tiuj universitatoj estu en Esperanto. The|lectures|in|those|universities|should be|in|Esperanto The lectures in those universities should be in Esperanto. La instruistoj estu la plej sukcesaj eksaj estraranoj. The|teachers|should be|the|most|successful|former|board members The teachers should be the most successful former board members. Tiuj internaciaj universitatoj troviĝu sur grandaj ŝipoj moviĝantaj tra la mondo. Those|international||are located|on|large|ships|moving|through|the|world These international universities should be located on large ships moving around the world. La abiturientoj unue agu en la estraroj de siaj propraj urboj aŭ vilaĝoj, nur poste kandidatiĝu por agi en landaj estraroj kaj fin-fine en la tutmonda federacia estraro. The|graduates|first|act|in|the|boards|of|their|own|cities|or|villages|only|later|should apply|to|act|in|national|boards|and|||in|the|global|federal|board Graduates should first act on the boards of their own cities or villages, only then apply to act on national boards and finally in the global federal board. Neniu rajtu agi en la tutmonda federacia estraro pli ol 5 jarojn. No one|should|act|in|the|global|federal|board|more|than|years No one should be allowed to act in the global federal board for more than 5 years.

- Ĵurnaloj kaj televidkanaloj devu honeste prezenti signifajn informojn pri la ĝistiamaj konkretaj realigoj de ĉiu politikisto, koncerne ties sociajn agadojn. Newspapers|and|television channels|should|honestly|present|significant|information|about|the|current|concrete|achievements|of|each|politician|concerning|their|social|actions - Newspapers and television channels must honestly present significant information about the concrete achievements of each politician regarding their social activities. Sensignifaj klaĉadoj pri la privataj vivoj de politikistoj ne estu permesataj. meaningless|gossip|about|the|private||of|politicians|not|should be|allowed Meaningless gossip about the private lives of politicians should not be allowed.

- Homoj kiuj deziras fariĝi politikistoj devu trapasi ekde komence psikologiajn testojn, kiuj certigu i.a. People|who|wish|to become|politicians|must|pass|from|the beginning|psychological|tests|which|ensure|| - People who wish to become politicians should undergo psychological tests from the beginning, which ensure among other things. ke ili ne estas malhonestaj, frenezaj aŭ idiotaj. that|they|not|are|dishonest||or|stupid that they are not dishonest, insane, or stupid. Ĉiujare ili devu renovigi tiajn testojn. Every year|they|must|renew|such|tests Every year they must renew such tests.

- Ĉiuj viandvendejoj proponu nur ĉel-viandon, obtenitan pere de ĉel-kulturo. All|butcher shops|offer|only|||obtained|through|of|| - All meat shops should offer only cell-based meat, obtained through cell culture.

- Neniu besto estu kreskigita kun la celo de buĉado. No|animal|should be|raised|with|the|purpose|of|slaughter - No animal should be raised for the purpose of slaughter.

- Ĉasado kaj fiŝkaptado estu malpermesataj. Hunting|and|Fishing|should be|prohibited - Hunting and fishing should be prohibited.

- La tuta mondo uzu nur la internacian mezursistemon. The|whole|world|should use|only|the|international|measurement system - The whole world should use only the international measurement system.

- La nombro de kuracistoj kaj flegistoj en iu regiono estu proporcia al la nombro de civitanoj en la koncerna regiono. The|number|of|doctors|and|nurses|in|any|region|should be|proportional|to|the|number|of|citizens|in|the|concerned|region - The number of doctors and nurses in a region should be proportional to the number of citizens in that region.

- Ĉiu homo sur la tero povu ĝui sufiĉe da pura saniga akvo, danke al evoluitaj sistemoj de akvopurigado. Every|person|on|the|earth|may|enjoy|sufficiently|of|pure|healthful|water|thanks|to|developed|systems|of|water purification - Every person on earth should be able to enjoy enough clean drinking water, thanks to developed water purification systems.

- La landaj estraroj subvenciu malavare infanĝardenojn, lernejojn kaj universitatojn, tiel ke la salajroj de instruistoj estu same decaj kiel tiuj de inĝenieroj. The|national|boards|subsidize|generously|kindergartens|schools|and|universities|so|that|the|salaries|of|teachers|are|equally|decent|as||of|engineers - National boards should generously subsidize kindergartens, schools, and universities, so that the salaries of teachers are as decent as those of engineers.

- Dietiko kaj diversaj formoj de fizioterapio disvastiĝu evoluante tre pozitive kaj efike. Dietetics|and|various|forms|of|physical therapy|spread|evolving|very|positively|and|effectively - Dietetics and various forms of physical therapy should spread by developing very positively and effectively.

- Medio-protektado fariĝu grava deviga fako en lernejoj. ||become|important|mandatory|subject|in|schools - Environmental protection should become an important mandatory subject in schools.

- Neniu infano suferu pri malsato, malvarmo, neglekto. No|child|should suffer|from|hunger|cold|neglect - No child should suffer from hunger, cold, or neglect.

- Ĉiu infano ricevu almenaŭ unu senpagan muzikilon kaj havu la eblecon eklerni ludi ĝin ekde la infanĝardeno. Every|child|should receive|at least|one|free|musical instrument|and|should have|the|opportunity|to learn|to play|it|from|the|kindergarten - Every child should receive at least one free musical instrument and have the opportunity to learn to play it from kindergarten.

- Dompurigado estu farita de robotoj. The cleaning|should|be done|by|robots - House cleaning should be done by robots.

Vi povas modifi la liston laŭ via plaĉo kaj plilongigi ĝin senfine. You|can|modify|the|list|according to|your|pleasure|and|extend|it|infinitely You can modify the list to your liking and extend it indefinitely. Precipe indas pripensi efikajn manierojn por proksimigi la socion al la realigo de niaj plej belaj revoj. Especially|it is worth|to think about|effective|ways|to|bring closer|the|society|to|the|realization|of|our|most|beautiful|dreams It is especially worth considering effective ways to bring society closer to the realization of our most beautiful dreams.

SENT_CWT:AFkKFwvL=27.68 PAR_TRANS:gpt-4o-mini=1.81 en:AFkKFwvL openai.2025-02-07 ai_request(all=48 err=0.00%) translation(all=38 err=0.00%) cwt(all=507 err=3.35%)