×

我們使用cookies幫助改善LingQ。通過流覽本網站,表示你同意我們的 cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (30)

Virinoj en muziko (30)

Maria el Francio (Marie de France) estis poetino de la XII-a jarcento. Akademiuloj konsideras ŝin la unua konata virino, kiu verkis franclingvajn versojn. Ŝiaj ‘lais', muzikigitaj poemoj, estis kaj ankoraŭ estas vaste legataj, kaj influis la postan disvolviĝon de la ĝenro de romantika - heroa literaturo. Ŝia antaŭnomo, ŝia geografia deveno, kaj aliaj datenoj, oni deduktis el ŝia propra verko. En unu-linio el ŝiaj publikigitaj verkoj ŝi diras "Mia nomo estas Maria, kaj mi estas el Francio." (Marie ai num, si sui de France). Eble ŝi naskiĝis en la nuna Francio, sed loĝis en Anglio dum sia plenkreskula vivo. Tio ĉi evidentiĝas per la fakto, ke en Anglio estis trovitaj multaj el ŝiaj tekstoj. Ankaŭ estis preskaŭ certe, ke ŝi kaj ŝia laboro estis konata en la kortego de la reĝo Henriko la II-a de Anglio kaj lia edzino, Eleonora de Akvitanio. Krome, ekzistas tiatempa priskribo de ŝia laboro kaj populareco, de la angla poeto Denis Piramus, kiu mencias en unu el siaj verkoj la muzik-poemojn de Maria.

Akademiuloj datis la verkojn de Maria inter proksimume 1160 kaj 1215. Ili estas dediĉitaj al "nobla reĝo", ĝenerale supozata kiel Henriko la II-a de Anglio aŭ eble lia plejaĝa filo, Henriko la Juna Reĝo. Ŝi skribis en la franca norda dialekto ‘Francien', kun iom da angla-normanda influo. Krome ŝi flue parolis la latinan same kiel la mez-anglan lingvon kaj eble la bretonan.

Kvar verkojn aŭ kolektojn de verkoj oni atribuas al Maria el Francio: ŝi estas la aŭtorino de ‘La Lais de Marie de France' kiel oni nomas ŝian kanzonaron; ŝi verkis 102 fablojn, kelkaj el ili estis popularaj fabloj de sia regiono, kaj aliaj estis tradukoj de la mez-angla al la Francien de la Ezopaj Fabloj; ŝi ankaŭ verkis raporton pri la ‘Legendo de la Purgatorio de Sankta Patrik' (L'Espurgatoire Seint Partiz), surbaze de latina teksto; krome lastatempe estas diskutata ŝia aŭtoreco de ‘La vivo de Sankta Audrey'. Maria estas ĉefe konata pro siaj lais, kiu estas certa speco de kanzono komponita en Norda Eŭropo, ĉefe en Francio kaj Germanio. Multaj keltaj kaj bretonaj legendoj adoptis la formon de lais, inter ili tiu de Tristano kaj Izoldo.

La Lais de Marie de France estas kolekto de dek du rakontaj muzikigitaj poemoj, el kelkaj cent linioj ĉiu. Ŝi asertas en la antaŭparolo, ke ŝi aŭdis tiajn rakontojn el bretonaj trobadoroj. La bretonaj lais certe ekzistis antaŭ ol Maria elektis verki la temojn, sed ŝi eble estis la unua, kiu prezentis tian novan ĝenron de rakonta lais.

Tiu kanto kutime havas plurajn strofojn, el kiuj neniu havas la saman formon. Rezulte, la muziko konsistas el fragmentoj, kiuj ne ripetiĝas. Ĉi tio distingas ĝin de aliaj oftaj specoj de muzikaj versoj de tiu periodo, ekzemple, la rondo aŭ la balado.

La kanzonoj de Maria el Francio estas serio de ok-silabaj versaj skribaĵoj kiuj baziĝis parte el la voĉa tradicio de la bretonoj. Ili estas rakontaj poemoj, ĝenerale pri korteza amo priskribante la aventurojn de aparta heroo. Male al la herooj de mezepokaj enamiĝoj, la roluloj en la rakontoj de Maria ne serĉas aventuron, kontraŭe okazas al ili aventuroj. Ŝiaj lais estas rimarkindaj ĉefe pro la amĝojo, pro sia originaleco kaj la vigleco de la priskriboj, kiuj konsistigas mejloŝtonon en la tiama literaturo.

En la plimultaj kanzonoj de Maria, amo estas ligita al sufero, kaj ili enhavas adultajn rilatojn, amajn triangulojn kaj aventurojn. Ofte, dum la sceno estas priskribita en realisma detalo, la heroo ŝanĝiĝas, transformiĝas al alispeca estaĵo. Maria iras tien kaj reen inter la reala kaj la fantazia mondo, lerte esprimante delikatajn nuancojn de emocio.

Estas konservitaj kvin malsamaj manuskriptoj de la lais de Maria, sed nur unu enhavas la kompletan serion de dek du. Tiun ĉi kolekton gardas la Brita Biblioteko.

Se Maria estis tiu, kiu aranĝis la vicon de la lais en la kolekto, eble ŝi intencis, kontraste montri la pozitivajn kaj negativajn efikojn de amo: la neparaj lais laŭdas rolulojn, kiuj esprimas amon al aliaj homoj, dum la lais paraj avertas, ke amo limigita al si mem povas kaŭzi malfeliĉon.

Du lais mencias Reĝon Arturon kaj liajn Kavalirojn de la Ronda Tablo, kio igas Maria el Francio la antaŭulo de granda parto de la posta artura literaturo.

La lais de Maria reprezentas, multmaniere, transiran ĝenron inter la provencaj amtekstoj de pli frua epoko kaj la romantika tradicio, kiu disvolvis ĉi tiujn temojn. Ili enkondukis novan literaturan ĝenron konata kiel kavaliran literaturon, kiu daŭre estis populara por aliaj 300 jaroj.

Virinoj en muziko (30) Women in music (30)