Ĉiu deka homo konsentas pri konspiraj teorioj
La kronviruso kiel bioarmilo, antikorpetaj testoj kiel DNA-komploto: Ĉirkaŭ dek procentoj de la homoj en Germanio kaj Svislando kredas pri konspiraj teorioj, 20 procentoj modere konsentas. Tion montras enketo de la universitato de Bazelo.
Du bazelaj psikologinoj kune kun kolegoj prilumigis en interreta enketo, kiel forte homoj el la germanlingva Svisio kaj el Germanio konsentas pri konspiraj teorioj koncerne la kronviruson kaj kiom tiu tendenco kunrilatas kun distordoj de pensado. Ili raportis pri la rezultoj de la studo, en kiu partoprenis 1600 personoj, en faka magazino.
La partoprenantoj devis indiki sur skalo kiel forte ili konsentis pri la koncernaj 49 konspiraj teorioj. Al tio apartenis strangaj eldiroj kiel "La kronviruso estas bio-armilo kiu estis disvolvita de Ĉinio por detrui la okcidenton" aŭ "antikorpetaj testoj estas komploto por kolekti nian DNA-on" aŭ "La vera kaŭzo por la ĝenerala fermo de la publika vivo kuŝas en tio realigi amasan kontrolon". Laŭ tio averaĝe apenaŭ 10 procentoj de la enketitoj konsentis pri almenaŭ unu el tiuj eldiroj, 20 procentoj konsentis malforte aŭ modere, ĉirkaŭ 70 procentoj tute ne konsentis.
Ankaŭ en la pensoprocezoj de la partoprenantoj montriĝis diferencoj. La grupo kiu tendence povis pli forte amikiĝi kun konspira teorio, faris konkludojn pli senpense kaj sub pli granda necerteco, informojn kiuj refutis ilian opinion ili malpli atentis.
Surpriza estis detala rezulto: La esploristinoj nome eltrovis ke inter la adeptoj de konspiraj teorioj estis kelkaj kiuj eĉ montris malpli da distordoj de pensado ol la alia grupo. "Tiuj rezultoj indikas ke ne ĉiu persono kiu konsentas pri konspira teorio aŭtomate je malfavora maniero prilaboras informojn kaj kiu laŭ tio decidas. En la psikologia esplorado oni ĝis nun emis kredi ke konspiraj teorioj kongruas kun ecoj kiel malpli granda analiza pensokapablo aŭ kun senpensaj konkludoj. Ke ĉe kelkaj personoj ĝuste la malo povas esti trafa, tio estas averto kontraŭ ĝeneraligo pri la adeptaro de konspiraj teorioj.
Laŭ la universitato de Bazelo ne temas ĉe la studaĵo pri reprezenta enketo. Tamen la konsisto laŭ aĝo kaj sekso estis simila al tiu de la ĝenerala loĝantaro en Svislando kaj Germanio.