×

我們使用cookies幫助改善LingQ。通過流覽本網站,表示你同意我們的 cookie 政策.


image

Esperanta Retradio 2021, Verkado de rakontoj: optimisma afero

Verkado de rakontoj: optimisma afero

Konkurso pri mallongaj rakontoj Buntaj travivaĵoj daŭre ĉirkaŭas ĉiun el ni: tiuj, kiujn ni travivas, pri kiuj ni aŭdas, kaj kiujn ni emas rakonti: plejparto de nia ĉiutaga komunikado baziĝas sur aŭskultado aŭ rakontado de historioj. Aldone estas la historioj, kiujn ni legas, kaj, kial ne?, rakontoj, kiujn ne malmultaj el ni deziras verki. Kio efektive instigas la aspirantajn verkistojn? Sendube bona dozo da optimismo.

Samkiel ĉiujare, la sekcio “Kulturo kaj literaturo” de unu el la gravaj naciaj ĵurnaloj anoncis publikan konkurson pri mallongaj rakontoj por verkistoj, kiuj ankoraŭ ne publikigis proprajn prozajn verkojn. Oni petis de ili sendi la rakontojn anonime kaj juĝistaro de tre konataj verkistoj, dum multaj monatoj legis ilin kaj elektis la gajnintojn.

Kompreneble multaj rakontoj pritraktas sufiĉe konatajn konfliktojn ene de la israela socio, sed foje la rakontoj spegulas specifan socian situacion, konscian aŭ ekzistan, ekz. sperton de senelira situacio ĉe junuloj en urbegoj, diferencojn de rango, infanajn travivaĵojn, plezurajn aŭ posttraŭmatajn rememorojn el la milita servo. Tre ofte la verkisto en sia rakonto ĝisfunde kaj tro detale rekreas malgajan kopion de tiaj situacioj.

Tio signifas, ke li ne esprimas artece specifan realon, ne meditas pri ĝi aŭ denuncas ĝin, simple li verkas iuspecan raporton, kvazaŭ artikolon de kroniko por ĵurnalo, verŝajne nur por elverŝi sian malkomforton. Kaj legantoj ne ŝatas tiajn rakontojn.

Tamen en la raporto de la juĝistoj oni malkovras priskribon de alitipaj verkistoj. La literatura genro de mallongaj rakontoj, malgraŭ sia malpeza ŝajno, estas ege postulema sed ĝi tamen malkaŝas surprize freŝajn amatorajn verkistojn, kiuj siamaniere kapablas diri ion signifan pri ilia mondo kaj pri la socio, kie ili vivas. Iliaj voĉoj estas atestoj de sendependa pensmaniero, kiu daŭre ekzistas kaj postulas fariĝi aŭskultata.

La konkurso estis ĉi-jare je sia 26-a fojo kaj konkuris en ĝi la rimarkinda nombro de preskaŭ 1.500 mallongaj rakontoj; do, la tasko de la juĝistoj estis, pli ol kutime, elĉerpe malfacila. Multegaj rakontoj estas verkitaj en unua persono, kaj la plimulto da ili temis pri paraj rilatoj (malfeliĉaj amoj) kaj familiaj rilatoj (gepatroj kaj gefiloj, maljunuleco kaj morto). Multaj rakontoj havis kiel fonon la militojn de Israelo el la vidpunkto de la soldatoj aŭ de iliaj patrinoj.

Kelkaj rakontoj pritraktis rememorojn el la Holokaŭsto. Unu el ili priskribis la situacion aparte korŝiran de knabino kvaraĝa, kiu lernas la fundamentojn de la kristanismo, ĉar ŝiaj parencoj intencas kaŝi ŝin en monaĥejo. Kiam la monaĥino venas por preni ŝin, ŝi iras sen fari demandojn, kvazaŭ malgraŭ sia juna aĝo, ŝi jam komprenis kiom da malbono estas en la mondo.

Kiu estis la kriterio de la juĝistoj por elekti la plej meritplenajn rakontojn? Inter kelkdekoj da vere interesaj rakontoj, ili nete apartigis tiujn, kies aŭtoroj opinias, ke drama aŭ interesa intrigo kreas sukcesan rakonton, de tiuj de verkistoj, kiuj ĝisfunde komprenas, ke trafe bona rakonto nepre postulas zorgan kaj lertan lingvan teksadon.

Ĉu tia kapableco estas lernebla aŭ dependas ĉefe de denaskaj proprecoj?

Verkado de rakontoj: optimisma afero

Konkurso pri mallongaj rakontoj Buntaj travivaĵoj daŭre ĉirkaŭas ĉiun el ni: tiuj, kiujn ni travivas, pri kiuj ni aŭdas, kaj kiujn ni emas rakonti: plejparto de nia ĉiutaga komunikado baziĝas sur aŭskultado aŭ rakontado de historioj. A Contest of Short Stories Colorful experiences continue to surround each of us: the ones we experience, the ones we hear about, and the ones we tend to tell: most of our daily communication is based on listening to or telling stories. Aldone estas la historioj, kiujn ni legas, kaj, kial ne?, rakontoj, kiujn ne malmultaj el ni deziras verki. Kio efektive instigas la aspirantajn verkistojn? Sendube bona dozo da optimismo.

Samkiel ĉiujare, la sekcio “Kulturo kaj literaturo” de unu el la gravaj naciaj ĵurnaloj anoncis publikan konkurson pri mallongaj rakontoj por verkistoj, kiuj ankoraŭ ne publikigis proprajn prozajn verkojn. Oni petis de ili sendi la rakontojn anonime kaj juĝistaro de tre konataj verkistoj, dum multaj monatoj legis ilin kaj elektis la gajnintojn.

Kompreneble multaj rakontoj pritraktas sufiĉe konatajn konfliktojn ene de la israela socio, sed foje la rakontoj spegulas specifan socian situacion, konscian aŭ ekzistan, ekz. sperton de senelira situacio ĉe junuloj en urbegoj, diferencojn de rango, infanajn travivaĵojn, plezurajn aŭ posttraŭmatajn rememorojn el la milita servo. Tre ofte la verkisto en sia rakonto ĝisfunde kaj tro detale rekreas malgajan kopion de tiaj situacioj.

Tio signifas, ke li ne esprimas artece specifan realon, ne meditas pri ĝi aŭ denuncas ĝin, simple li verkas iuspecan raporton, kvazaŭ artikolon de kroniko por ĵurnalo, verŝajne nur por elverŝi sian malkomforton. Kaj legantoj ne ŝatas tiajn rakontojn.

Tamen en la raporto de la juĝistoj oni malkovras priskribon de alitipaj verkistoj. La literatura genro de mallongaj rakontoj, malgraŭ sia malpeza ŝajno, estas ege postulema sed ĝi tamen malkaŝas surprize freŝajn amatorajn verkistojn, kiuj siamaniere kapablas diri ion signifan pri ilia mondo kaj pri la socio, kie ili vivas. Iliaj voĉoj estas atestoj de sendependa pensmaniero, kiu daŭre ekzistas kaj postulas fariĝi aŭskultata.

La konkurso estis ĉi-jare je sia 26-a fojo kaj konkuris en ĝi la rimarkinda nombro de preskaŭ 1.500 mallongaj rakontoj; do, la tasko de la juĝistoj estis, pli ol kutime, elĉerpe malfacila. Multegaj rakontoj estas verkitaj en unua persono, kaj la plimulto da ili temis pri paraj rilatoj (malfeliĉaj amoj) kaj familiaj rilatoj (gepatroj kaj gefiloj, maljunuleco kaj morto). Numerous stories are written in the first person, and most of them were about relationships (unhappy loves) and family relationships (parents and children, old age and death). Multaj rakontoj havis kiel fonon la militojn de Israelo el la vidpunkto de la soldatoj aŭ de iliaj patrinoj.

Kelkaj rakontoj pritraktis rememorojn el la Holokaŭsto. Some stories dealt with recollections from the Holocaust. Unu el ili priskribis la situacion aparte korŝiran de knabino kvaraĝa, kiu lernas la fundamentojn de la kristanismo, ĉar ŝiaj parencoj intencas kaŝi ŝin en monaĥejo. Kiam la monaĥino venas por preni ŝin, ŝi iras sen fari demandojn, kvazaŭ malgraŭ sia juna aĝo, ŝi jam komprenis kiom da malbono estas en la mondo.

Kiu estis la kriterio de la juĝistoj por elekti la plej meritplenajn rakontojn? Inter kelkdekoj da vere interesaj rakontoj, ili nete apartigis tiujn, kies aŭtoroj opinias, ke drama aŭ interesa intrigo kreas sukcesan rakonton, de tiuj de verkistoj, kiuj ĝisfunde komprenas, ke trafe bona rakonto nepre postulas zorgan kaj lertan lingvan teksadon. Among a few dozen really interesting stories, they have neatly separated those whose authors think a dramatic or interesting plot creates a successful story from those of writers who thoroughly understand that a well-crafted story necessarily requires careful and skilful linguistic weaving.

Ĉu tia kapableco estas lernebla aŭ dependas ĉefe de denaskaj proprecoj?