Centjara flutorkestro en Caruaru
En la jaro 1924, membroj de la familio Biano, en la nordorienta regiono de Brazilo, formis kuriozan blovorkestron, konsistantan el rustikaj flutetoj kaj perkutinstrumentoj. Tiu iniciato, fare de simplaj popolanoj, firmiĝis kaj tradiciiĝis, tiel ke post preskaŭ cent jaroj, ĝi estas unu el la plej valoraj kulturaĵoj en la lando, en la urbo Caruaru, en la brazila ŝtato Pernambuko. Ekde 1971, ĝi eldonis plurajn muzikdiskojn, kaj ĝia bela sonado estas nuntempe rekonata tra la tuta lando kaj eĉ eksterlande. En 2004 ĝi ricevis premion en la kategorio “Regiona Muziko”, de la Latina “Grammy”, kaj en 2006, ĝi ricevis de la prezidanto de la Respubliko Ordenon de Kulturmerito.
Ankoraŭ nuntempe, multaj el la partoprenantoj en la blovorkestro estas idoj kaj nevoj de la fondintoj. Sebastião Biano, kiu nun estas 101-jaraĝa, partoprenas en ĝi ekde sia infana aĝo, kaj ankoraŭ aktive sin prezentas ludante sian fluteton. Oni karese nomas lin “Majstro”. Kiam li fariĝis 100-jara, li deklaris: “Mi tute ne havis instruiston. Sed estis komenco. Mia patro kondukis min al la plantejo, en la kamparo, kune kun mia frato. Ni kutimis reveni hejmen ludante per kanetoj de kukurbarbusto. Sonis amuza fajfado, kiel plaĉas al infano. Li vidis tion kaj diris: se vi sonigas tian branĉeton, kion vi faros per fluteto?”
Tiu kurioza, fama blovorkestro tamen ne estas sola en la nordoriento de Brazilo. Tiu aparta speco de rustika fluteto fariĝis tre populara en tiu regiono, kaj pluraj similaj muzikensembloj formiĝis. Ĝi devenis de mezepoka Eŭropo, kaj estas tradicie uzata ankaŭ en militistaj blovorkestroj. Ĝi konsistas el tubo kun sep truoj, unu el ili uzata por enblovado. Depende de la pli aŭ malpli longa strukturo de la tubo, la sonado estas pli aŭ malpli akuta. Sed ĝi ĉiam estas iom strida kaj facile rekonebla. Oni povas fabriki la rustikajn nordorientajn flutetojn per ligno, bambuo, kanoj, ostoj kaj eĉ per plasto. Popolanoj ĝenerale ludas ĝin tute intuicie, sen formala muzikedukado.
Fakte, fluto estas certe la plej antikva muzikinstrumento. Arkeologoj trovis praflutojn apud homaj restaĵoj de antaŭ 60000 jaroj, en Eŭropo. Komence, ĝi estis kruda tubo kun truoj, sed ĝi evoluis al rafinitaj muzikiloj el metalo aŭ ligno. Nuntempe ekzistas dudeko da variaĵoj, kaj laŭ ĝia evoluado rezultis ankaŭ aliaj blovinstrumentoj, kiel hobojo kaj fagoto. Ĝi akompanis la historion de la homaro kaj partoprenas en ĉiaspeca muzika produktado, de simfoniorkestroj ĝis infanludiloj, de moderna ĵazo ĝis folkloraj kanzonoj.
Flutoj ĉiam okupis la fantazion de la homaro. Oni povas trovi ĝin en ĉiuj mondopartoj. Ĝi troviĝas ekzemple en la konata (kaj tragika) fabelo “La Flutisto de Hamelin” kaj en la belega opero ”La Magia Fluto“, de Mozart, kiel elemento de kunsentemo kaj frateco. Sed nenio ilustras pli bone la magian efikon de fluto ol la arketipa bildo de orientano, kiu per ĝi sorĉas serpenton.