Ĉu blanka Kristnasko?
Kristnasko dum junaĝo estis magia, belega kaj ne ripetebla.
Matene ni, kvar gastoj de mia avinjo, vekiĝis en la kuirejo, supre, sur la panbakejo, grandega ejo farita en kaĥeloj, kiuj tiel bone varmigis nin. Sabate nia avinjo bakis ses bulojn da kelkkilograma pano, por ĉiuj familioj de geonkloj loĝantaj proksime. Kaj dimanĉe ni vekiĝis sur la varmeta panbakejo. Kia komforto!
Post matenmanĝo mi vestis min varme, ĉirkaŭ kolon mi vestis ŝalon, ĉapon sur la kapon kaj al piedoj mi vestis feltŝuojn. Dum tiu tempo regule neĝis kaj nia korto dormis en profunda neĝkovrilo. Mia patro iris serĉi kristnaskan arbeton en la apudan arbaron kaj mi akompanis lin, ĉar en nia familio tiam estis nur knabinoj, do mi, plej aĝa, devis anstataŭigi knabon.
Ni marŝis malproksimen, en profundan arbaron, kie troviĝis belaj kristnaskaj arboj. Silenta pejzaĝo kun multe da neĝo, niaj paŝoj malfacile penetris blankan kruston, feltŝuoj traboris en frostiĝintan tavolon; nur nia spirado aŭdiĝis en tiu kvieta vintra mateno. La naturo rememoris fabelojn de Neĝreĝino de Andersen.
Ĉiuj kristnaskaj arbetoj estis belaj kaj devis esti dekoritaj per manfaritaj ornamaĵoj. Ĉokolado en la arbeto aperis poste, kiam mi estis pli aĝa.
Donacetoj estis modestaj, kiel la monujo permesis. Kutime mi ricevis libron, iom da vestaĵo. Ne gravas, kion mi ricevis, ĉio surprizis min, ĉar nur obeemaj infanoj ricevis donacetojn. Ĉiam ravis min la fakto, ke mi estis sufiĉe obeema, ĉar en mia animo ne troviĝis tiu certeco. Ĉar mi bone memoris tagojn, kiam mi kolerigis gepatrojn, furiozis kontraŭ fratinoj.
Post jaroj la neĝo dum Kristnasko malaperis. La blanka regiono estas pli kaj pli rara. Ni ĉiuj maltrankvile atendas tagon, kiam la neĝo reaperos. Veterprognozo promesas tion… Do, ni poleksumu!