×

Vi använder kakor för att göra LingQ bättre. Genom att besöka sajten, godkänner du vår cookie-policy.

image

Esperanta Retradio 2021, La jardeko de oceano

La jardeko de oceano

Unu el miaj plej fruaj rememoroj en la vivo rilatas al la maro. Mi estis apenaŭ knabeto, kiam mia patro kondukis min por vidi ĝin je la unua fojo. Dum la vojaĝo, li rakontis al mi la jenan historieton:

“Okazis iam, ke patro kondukis sian filon por vidi la maron. La filo estis jam dek-kvin-jara junulo, kiu neniam antaŭe estis irinta el la bieneto de la familio. Por kaŭzi fortan surprizon, la patro tute ne klarigis al la junulo, kio estas maro. Kiam ili alvenis al la marbordo, la patro vindis la okulojn de la knabo kaj forprenis la vindon nur kiam ili jam atingis la malsekan sablon de plaĝo. Vidante tiun senfinan amasegon da ondanta akvo, la junulo gapis, malfermegis la okulojn kaj ekkriis: ”Ne! Tio ne estas vera! Tio estas mensogo!“

La rakonteto estas iom surealisma, sed certe pro tio mi neniam forgesis ĝin. Kaj ĝis hodiaŭ mi ekhavas neesprimeblan senton de grandiozeco, kiam mi rigardas la maron. Ĝi estas por mi magie bela.

Tamen, la oceano estas io pli granda kaj pli grava ol nura belaĵo. Ĝi estas esence grava por nia vivo. Ĉiu homo estas nuntempe alvokata por iom pli bone koni kaj kompreni ĝin. Pro tio, Unuiĝintaj Nacioj metis en sian kalendaron ”La Jardekon de Oceano“, kiu komenciĝas en januaro 2021 kaj finiĝos en 2030. Tiu iniciato estas tre interesa kaj oportuna.

Kvankam 70 procentoj el la surfaco de nia mondo estas kovrata de sala akvo, tamen ni malmulton scias pri tiu kompleksa strukturo. En la oceano troviĝas montaroj kaj ravinoj, kie vivas neimagebla kvanto kaj vario da vivuloj en dinamika ekvilibro, pri kiuj la sciencistoj scias malpli ol dek procentojn. Sed oni jam scias, ke ĝi estas grava por la monda klimato, por la homa transporto, kiel fonto de energio kaj nutraĵoj, kaj por la industrio de papero, fotografia materialo kaj farmaciaĵoj. Oni nepre bezonas enprofundigi la atingojn de oceanoscienco, kaj precize tion celas la “Jardeko de Oceano”.

Misinformitaj homoj kutimas nomi la Amazonian Arbaregon la ”pulmo de la mondo“, supozante, ke tie produktiĝas la plej granda kvanto da oksigeno en la mondo. Sed tio ne estas vera: fakte, 55 procentoj el la oksigeno en la monda atmosfero devenas de la oceanaj algoj. Alia kurioza cifero, kiu montras la homan dependon de la oceano: 60 procentoj el ĉiuj homoj en la mondo vivas proksime al marbordo, sur terstrio 50 kilometrojn larĝa.

Nuntempe, estas ĉiutage ĵetataj nekredeble grandaj kvantoj da rubo kaj plastaĵoj en la oceanon. Baldaŭ troviĝos tie pli da plastaĵoj ol da fiŝoj. Estas tempo bone pensi pri tio, kaj profiti la ”Jardekon de Oceano“ por eduki nin rilate al nia plej majesta, magia belaĵo.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE

La jardeko de oceano |jardim||oceano El|jardín|del|océano The decade of ocean El jardín del océano

Unu el miaj plej fruaj rememoroj en la vivo rilatas al la maro. Uno|de|mis|más|tempranos|recuerdos|en|la|vida|se relaciona|con|el|mar Uno de mis recuerdos más tempranos en la vida está relacionado con el mar. Mi estis apenaŭ knabeto, kiam mia patro kondukis min por vidi ĝin je la unua fojo. Yo|era|apenas|niño|cuando|mi|padre|llevó|me|para|ver||a|la|primera|vez Yo era apenas un niño cuando mi padre me llevó a verlo por primera vez. Dum la vojaĝo, li rakontis al mi la jenan historieton: Durante|el|viaje|él|me contó|a|yo|la|siguiente|historia Durante el viaje, él me contó la siguiente historia:

“Okazis iam, ke patro kondukis sian filon por vidi la maron. Ocurrió|una vez|que|padre|llevó|su|hijo|para|ver|el|mar “Hubo una vez un padre que llevó a su hijo a ver el mar. La filo estis jam dek-kvin-jara junulo, kiu neniam antaŭe estis irinta el la bieneto de la familio. El|hijo|era|ya||||joven|que|nunca|antes|había|ido|de|la|pequeña granja|de|la|familia El hijo ya era un joven de quince años que nunca antes había salido de la granja de la familia. Por kaŭzi fortan surprizon, la patro tute ne klarigis al la junulo, kio estas maro. Para|causar|fuerte|sorpresa|el|padre|totalmente|no|explicó|al|el|joven|qué|es|mar Para causar una gran sorpresa, el padre no le explicó en absoluto al joven qué es el mar. Kiam ili alvenis al la marbordo, la patro vindis la okulojn de la knabo kaj forprenis la vindon nur kiam ili jam atingis la malsekan sablon de plaĝo. Cuando|ellos|llegaron|a|la|costa|el|padre|vendó|los|ojos|de|el|niño|y|quitó|la|venda|solo|cuando|ellos|ya|alcanzaron|la|húmeda|arena|de|playa Cuando llegaron a la costa, el padre vendó los ojos del niño y solo le quitó la venda cuando ya habían alcanzado la arena mojada de la playa. Vidante tiun senfinan amasegon da ondanta akvo, la junulo gapis, malfermegis la okulojn kaj ekkriis: ”Ne! |ese|infinito|masa|de|ondulante|agua|el|joven|miró|abrió|los|ojos||gritó|No Al ver esa infinita masa de agua ondulante, el joven se quedó boquiabierto, abrió los ojos de par en par y gritó: '¡No!. Tio ne estas vera! Eso|no|es|verdadera ¡Eso no es verdad! Tio estas mensogo!“ Eso|es|mentira ¡Eso es una mentira!

La rakonteto estas iom surealisma, sed certe pro tio mi neniam forgesis ĝin. El|cuento|es|un poco|surrealista|pero|seguramente|por|eso|yo|nunca|olvidé| El cuento es un poco surrealista, pero por eso nunca lo he olvidado. Kaj ĝis hodiaŭ mi ekhavas neesprimeblan senton de grandiozeco, kiam mi rigardas la maron. Y|hasta|hoy|yo|tengo|inefable|sensación|de|grandeza|cuando|yo|miro|el|mar Y hasta hoy tengo una sensación indescriptible de grandeza cuando miro el mar. Ĝi estas por mi magie bela. Es|es|para|mí|mágicamente|bella Es mágicamente hermoso para mí.

Tamen, la oceano estas io pli granda kaj pli grava ol nura belaĵo. Sin embargo|el|océano|es|algo|más|grande|y|más|grave|que|mera|belleza Sin embargo, el océano es algo más grande y más importante que una simple belleza. Ĝi estas esence grava por nia vivo. Es|es|esencialmente|importante|para|nuestra|vida Esencialmente es importante para nuestra vida. Ĉiu homo estas nuntempe alvokata por iom pli bone koni kaj kompreni ĝin. Cada|persona|es|actualmente|llamado|a|un poco|más|bien|conocer|y|entender| Cada persona está actualmente llamada a conocer y comprenderlo un poco mejor. Pro tio, Unuiĝintaj Nacioj metis en sian kalendaron ”La Jardekon de Oceano“, kiu komenciĝas en januaro 2021 kaj finiĝos en 2030. Por|eso|Naciones|Unidas|puso|en|su|calendario|El|Decenio|del|Océano|que|comienza|en|enero|y|terminará|en Por eso, las Naciones Unidas han incluido en su calendario "El Decenio de los Océanos", que comienza en enero de 2021 y terminará en 2030. Tiu iniciato estas tre interesa kaj oportuna. Esa|iniciativa|es|muy|interesante|y|oportuna Esta iniciativa es muy interesante y oportuna.

Kvankam 70 procentoj el la surfaco de nia mondo estas kovrata de sala akvo, tamen ni malmulton scias pri tiu kompleksa strukturo. Aunque|por ciento|de|la|superficie|de|nuestro|mundo|está|cubierta|de|salada|agua|sin embargo|nosotros|poco|sabemos|sobre|esa|compleja|estructura Aunque el 70 por ciento de la superficie de nuestro mundo está cubierta de agua salada, sin embargo, sabemos poco sobre esta compleja estructura. En la oceano troviĝas montaroj kaj ravinoj, kie vivas neimagebla kvanto kaj vario da vivuloj en dinamika ekvilibro, pri kiuj la sciencistoj scias malpli ol dek procentojn. En|el|océano|hay|montañas|y|valles|donde|viven|inimaginable|cantidad|y|variedad|de|seres vivos|en|dinámica|equilibrio|sobre|los cuales|los|científicos|saben|menos|de|diez|porcentajes En el océano se encuentran montañas y valles, donde vive una cantidad y variedad inimaginable de seres vivos en un equilibrio dinámico, sobre los cuales los científicos saben menos del diez por ciento. Sed oni jam scias, ke ĝi estas grava por la monda klimato, por la homa transporto, kiel fonto de energio kaj nutraĵoj, kaj por la industrio de papero, fotografia materialo kaj farmaciaĵoj. Pero|uno|ya|sabe|que|ello|es|importante|para|el|mundial|clima|para|el|humano|transporte|como|fuente|de|energía|y|alimentos|y|para|la|industria|de|papel|fotográfico|material|y|productos farmacéuticos Pero ya se sabe que es importante para el clima mundial, para el transporte humano, como fuente de energía y alimentos, y para la industria del papel, material fotográfico y productos farmacéuticos. Oni nepre bezonas enprofundigi la atingojn de oceanoscienco, kaj precize tion celas la “Jardeko de Oceano”. Ellos|necesariamente|necesitan|profundizar|los|logros|de|oceanografía|y|precisamente|eso|apunta|el|Decenio|de|Océano Es necesario profundizar en los logros de la ciencia oceánica, y precisamente eso es lo que busca la “Década del Océano”.

Misinformitaj homoj kutimas nomi la Amazonian Arbaregon la ”pulmo de la mondo“, supozante, ke tie produktiĝas la plej granda kvanto da oksigeno en la mondo. Desinformados|personas|suelen|llamar|la|Amazonía|Selva|el|pulmón|de|el|mundo|suponiendo|que|allí||la|mayor|gran|cantidad|de|oxígeno|en|el|mundo Las personas desinformadas suelen llamar a la Amazonía el “pulmón del mundo”, suponiendo que allí se produce la mayor cantidad de oxígeno en el mundo. Sed tio ne estas vera: fakte, 55 procentoj el la oksigeno en la monda atmosfero devenas de la oceanaj algoj. Pero|eso|no|es|verdadero|de hecho|por ciento|de|el|oxígeno|en|la|mundial|atmósfera|proviene|de|los|oceánicos|algas Pero eso no es cierto: de hecho, el 55 por ciento del oxígeno en la atmósfera mundial proviene de las algas oceánicas. Alia kurioza cifero, kiu montras la homan dependon de la oceano: 60 procentoj el ĉiuj homoj en la mondo vivas proksime al marbordo, sur terstrio 50 kilometrojn larĝa. Otra|curiosa|cifra|que|muestra|la|humana|dependencia|del|el||||||||mundo||cerca|de|costa|sobre|franja de tierra|kilómetros|de ancho Otra cifra curiosa que muestra la dependencia humana del océano: el 60 por ciento de todas las personas en el mundo vive cerca de la costa, en una franja de tierra de 50 kilómetros de ancho.

Nuntempe, estas ĉiutage ĵetataj nekredeble grandaj kvantoj da rubo kaj plastaĵoj en la oceanon. Actualmente|hay|diariamente|arrojados|increíblemente|grandes|cantidades|de|basura|y|plásticos|en|el|océano Actualmente, se están arrojando cantidades increíblemente grandes de basura y plásticos al océano todos los días. Baldaŭ troviĝos tie pli da plastaĵoj ol da fiŝoj. Pronto|habrá|allí|más|de|plásticos|que|de|peces Pronto habrá más plásticos allí que peces. Estas tempo bone pensi pri tio, kaj profiti la ”Jardekon de Oceano“ por eduki nin rilate al nia plej majesta, magia belaĵo. Es|tiempo|bien|pensar|sobre|eso|y|aprovechar|el|Decenio|del|Océano|para|educar|nosotros|en relación|a|nuestra|más|majestuosa|mágica|belleza Es hora de reflexionar sobre esto y aprovechar la 'Década del Océano' para educarnos sobre nuestra más majestuosa y mágica belleza.

SENT_CWT:AFkKFwvL=3.4 PAR_TRANS:gpt-4o-mini=1.83 es:AFkKFwvL openai.2025-01-22 ai_request(all=35 err=0.00%) translation(all=29 err=0.00%) cwt(all=442 err=3.85%)